AअԱႠあ Tiu ĉi vikilibro temas pri lingva kurso.

Lingvaj manlibroj
Slava lingvaro

Pri la ĉeĥa lingvo

La ĉeĥa lingvo apartenas al la slava branĉo de la hindeŭropa lingva familio, nome al la okcidentslava grupo kune kun la lingvoj pola kaj slovaka. La ĉeĥa kaj slovaka estas reciproke kompreneblaj kiel dialektoj (ili disiĝis en la mezo de la 19-a jarcento), kvankam ili diferencas ankaŭ fonetike (en la slovaka mankas ř, la ĉeĥa ne posedas ä, ô, ĺ , ŕ, ľ).

La malnova ĉeĥa literaturo floris inter la 14-a kaj 17-a jarcentoj, sed precipe la protestantisma, tial la rekatolikiga periodo (post la batalo apud Prago en 1620, en kiu venkis la katolikoj) persekutis la malnovajn verkojn kaj bremsis la lingvan evoluon. Nur post la patento de la imperiestro Jozefo la II-a pri religia toleremo (1781) eblis reeldoni la klasikaĵojn, kaj la nacia renesanco povis starti. Kiel bazon por la moderna ĉeĥa lingvo oni elektis la klasikan tradukon de Biblio el la 16-a jarcento - tiel estiĝis konsiderinda diferenco inter la normigita lingvo literatura kaj spontana lingvo parola.

La ĉeĥa estas lingvo fleksia, uzanta 7 deklinaciajn kazojn. Por deklinaciado kaj konjugaciado ekzistas multaj modeloj kaj esceptoj, tial la ĉeĥa estas relative tre malfacila. Danke al akuzativo ĝi ne havas firme ligitan vortordon, kies ŝanĝado de la vortordo povas reliefigi aŭ malemfazi frazelementojn laŭ deziro de la parolanto.

Ne lasu vin fortimigi kaj legu plu!