Leciono 2: Simplaj frazoj redakti

Lernindaj vortoj redakti

Substantivoj kaj pronomoj Verboj/adjektivoj
jan - homo, ulo; iu, iu ajn; oni
mi - mi
sina - vi (unu persono)
moku - manĝaĵo
suno - suno; lumo
telo - akvo, likvaĵo


moku - manĝi, trinki


pona - bona, simpla; ripari, korekti, bonigi
suli - granda; alta; longa; grava; aĝa


Partikulo
li - Dividas subjekton de sia verbo (vidu sube)


Frazoj kun subjekto mi aŭ sina redakti

En Tokipono ne ekzistas liga verbo esti, nek ekzistas distingo inter verboj kaj adjektivoj. Fleksio ne okazas.


  • mi pona. - Mi (estas) bona. Mi bonas.
  • sina suli. - Vi (estas) alta/grava. Vi gravas aŭ altas.

La multsignifeco kaj nebuleco de Tokipono redakti

Plejmultaj vortoj en Tokipono havas vastan gamon de signifoj, kiujn distingas Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj. En la glosoj supre ni notis ke suli povas signifi "alta", "grava", aŭ ... Tiel estas. La parolanto de Tokipono devas atenti la plej bazajn aferojn de vivo, kaj ne tro zorgi pri negravaj detaloj.


Ĉar mankas fleksio en Tokipono, la vortoj ne en si mem indikas ununombrecon aŭ plurnombreco. Do, jan povas signifi aŭ "homo" aŭ "homoj" (krom siaj pronomaj signifoj). (Se oni volas specifigi, oni povas aldoni nombran aŭ kvantan vorton.)


La "verbo" redakti

La duan parton de frazo en Tokipono oni ĝenerale komprenas kiel "verbo" aŭ "adjektivo", sed ĝi ankaŭ povas esti substantivo (kun "esti" komprenata). La kunteksto montras kio estas la pli probabla signifo.


  • mi jan. - Mi estas homo.
  • mi moku. - verŝajne: Mi manĝas. kaj ne: Mi estas manĝaĵo.
  • sina pona. - verŝajne: Vi bonas. kaj ne: Vi riparas. - ĉar mankas objekto. (Vidu lecionon 2.)

La "verboj" ne fleksias laŭ tempo, aspekto, modo ktp. Certajn modojn oni povas montri per helpoverboj, kaj tempojn kaj aspektojn oni povas montri per adverbaj subfrazoj; postaj lecionoj klarigos tion. En simplaj frazoj, ĝenerale la nuntempo aŭ pastinteco estas komprenata, laŭ kunteksto.


Frazoj kun alia subjekto ol mi aŭ sina redakti

Se la subjekto estas io ajn alia ol misina, oni devas dividi la subjekton de la verbo/adjektivo per la partikulo li. Longaj frazoj povus esti (eĉ pli) ambiguaj, se tiu partikulo ne dividus la frazpartojn tiel.


  • telo li pona. - Akvo bonas.
  • suno li suli. - La suno grandas.
  • moku li pona. - Manĝi estas bone. Manĝo estas bona.

Oni ĝenerale metas "li" tuj antaŭ la verbo de la frazo, por indiki, ke ĝi estas verbo (kiel oni uzas la finaĵojn "-i, -as, -is, -os" en Esperanto). Sed, se la subjekto estas simple "mi" aŭ "sina", oni povas (kaj devas) forlasi la partikulon "li".

Ekzercoj redakti

Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono tiam kontrolu la respondon.

a) Homoj estas bonaj.

b) Mi manĝas.

c) Vi estas alta.

ĉ) Akvo estas simpla.

d) La lago estas granda.

Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn. Por kelkaj, estas pli ol unu ĝusta respondo.

e) suno li suli.

f) mi suli.

g) jan li moku.

Respondoj