Diskuto:La Eta Princo

kiel en aliaj vikilibroj la bibliografiaj indikoj iom mankas. kiu estas la tradukinto? ĉu ĝi estas nova traduko aŭ enretigo de eldonita tradukaĵo kun permeso de la eldonejo? - ĵeromo, 2008-09-19

chi tiu teksto ne estu en vikilibroj sed vikifontaro Kajaeo 02:19, 9 Jun. 2011 (UTC)

Vi (ambaŭ) pravas. Tiu teksto ne taŭgas por Vikilibroj, sed por Vikifontaro. Tamen, mankas informojn pri tradukinto, eldono, kaj ĉefe pri ĝia licenco. Mi provis, sed ne trovis nenion. Se oni trovos tiujn informojn, mi povas importi tiun tekston al Vikifontaro. Se oni ne eblas informi tion, mi bedaŭrinde necesos forigi la paĝon. CasteloBrancodiskuto 03:52, 9 Jun. 2011 (UTC)
Saluton! Tiu teksto estis tradukita de Pierre Delaire el la franca versio Le Petit Prince. PDF versio videbla ĉi tie. Bedaŭrinde estas multaj tajperaroj. Mi korektis kelkajn. HaleBopp 00:05, 11 Jun. 2011 (UTC)
Pri la licenco, tiu teksto estas pubkihavaĵo. HaleBopp 06:57, 11 Jun. 2011 (UTC)
La originala teksto ja estas publikhavaĵo, sed ĉu ankaŭ la traduko? CasteloBrancodiskuto 03:50, 12 Jun. 2011 (UTC)
Pri la traduko, estas malfacile respondi. Laŭ tiu retpaĝo, la licenco estas "Attribution-NonCommercial 3.0 Unported (CC BY-NC 3.0). HaleBopp 22:45, 12 Jun. 2011 (UTC)
Dankon, HaleBopp. Mi demandos la Kanadan Esperanto-Asocion. Kiel eldonistoj, eble ili povas respondi. Bedaŭrinde, la licenco CC-BY-NC kontraŭas niajn kondiĉojn. CasteloBrancodiskuto 19:28, 13 Jun. 2011 (UTC)
Mi ricevis retmesaĝon de Normand Fleury, nome de Kanada Esperanto-Asocio. Li asertas ke tiu teksto estas kopirajtita. Tial, mi forigis la tekston. Tiun diskuton mi forigos en unu semajno. Dankon, CasteloBrancodiskuto 01:23, 21 Jun. 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "La Eta Princo".