Kuirlibro:Minestrono

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Minestrono
Energio


Minestrono - la granda supo
(Por kvar personoj)

Minestrono estas granda itala legomosupo el la regiono Lombardio. Oni uzas la legomon kreskantan en ĝardeno aŭ aĉeteblan en bazaro. Jupli da legomoj enestas des pli bone la supo gustas. Tipa por Minestrono estas, ke ĝi ĉiam entenas ankaŭ pastaĵojn, rizon aŭ senŝeligitajn hordeojn. Ankaŭ sen viando ĝi bongustas.

Ingrediencoj redakti

  • 2 terpomoj
  • 2 karotoj
  • 3 stangoj da celerio
  • 2 italaj kukurboj (Zucchini)
  • 100g da pizoj
  • 2 stangoj da poreo
  • 3 blankaj brasikfolioj
  • 2 paprikoj
  • 2 tomatoj
  • 100g da kuirita ŝinko aŭ fumaĵita viando
  • granda cepo
  • 100g da fazeolaj faboj (moligitaj kaj kuiritaj)
  • 2 bulberoj de ajlo
  • 3 supkuleroj da oleo
  • 1,5 litr. da vianda aŭ legoma aŭ kokina buljono
  • 500g da kuirita bovaĵo aŭ kuirita kok(in)aĵo
  • 1 fasketo da drogherboj (el laŭrofolio, petroselo, bazilio, timiano kaj rosmareno)
  • salo
  • nigra pipro

Kuirado redakti

Lavu, purigu kaj senŝeligu ĉiujn legomojn.

Distranĉu la legomojn kaj la kuiritan ŝinkon en pecojn.

Haku la grandan cepon kaj la ajlobulberojn en tre malgrandajn pecetojn.

Distranĉu la kuiritan ŝinkon aŭ la fumaĵitan viandon en malgrandajn kubojn.

Varmegigu la oleon en granda poto.

Fritu la kuiritan ŝinkon aŭ la fumaĵitan viandon kun la dispecigitaj cepo kaj ajlo.

Brezu turnmove unue la pli malmolajn legomojn dum kvin minutoj, poste la pli  molajn. Ĉe tio enmetu la fazeolajn fabojn.

Brezu plu tri minutojn kaj enverŝu la varmegan buljonon.

Ekboligu la supon kaj enmetu la fasketon da drogherboj. (Aŭ spicu per la samaj sekaj spicaĵoj.)

Lasu kuiri la supon dum 20 minutoj sur malgranda flamo.

Ne forgesu kelkfoje turnmovi ĝin. Intertempe sufiĉe frue kuiru la pastaĵojn, aŭ la rizon aŭ la senŝeligitajn hordeojn.

Enmetu kvin minutojn antaŭ la kuirfino la viandon kaj la pastaĵojn aŭ la aliajn aldonaĵojn.

Elprenu je la fino la fasketon de drogherboj, spicu per salo kaj pipro, kaj garnu per petroselo.

Konsilo redakti

Mi aldonas bovaĵon aŭ kok(in)aĵon. Sed tio ne devas esti.

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Minestrono
Energio