Skolta kaj Tenduma Terminaro/Varmo kaj lumo

Varmo kaj lumo estas gravaj en la tendaro. Ofte tendarfajroj donas ilin. Sed oni ankaŭ povas uzi aparatojn.

La petrola lanterno redakti

  1. oleujo
  2. meĉlevilo
  3. meĉo kun la meĉkovrilo
  4. lanterna vitro
  5. kameno
  6. portilo
  7. oleo-truo kun ŝtopilo

La gasforno redakti

  1. botelego, en kiu estas butano aŭ propano
  2. ŝraŭbvalvo
  3. kaŭĉuka fermringo
  4. pot-portilo
  5. vent-ŝirmilo
  6. brulilo

La elektra lanterno redakti

  1. ŝaltilo sur la lanternskatolo
  2. lanternkapo kun lenso
  3. baterio, konsistanta el kelkaj piloj
  4. lampŝraŭbo
  5. ampolo (baloneto) kun en ĝi la filamento

La primuso redakti

Primuso estas malgranda kuirforno, kiu bruligas vaporigitan petrolon

  1. oleujo
  2. pumpilo
  3. oleo-truo kun valvo
  4. varmiga taso
  5. vaporigaj tuboj
  6. brulilo
  7. piedoj
  8. pot-portilo
  9. funelo
  10. pikilo