Katalogo de Esperanta retenhavo/Literaturo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
 
* [[Katalogo de Esperanta retenhavo:Tradukita beletro|TRADUKITA BELETRO]]
“ŜAULO”, TRAGEDIO EN KVIN AKTOJ DE VITTORIO ALFIERI
 
Resumo de Akto unua
 
Estas milito inter Izraelidoj kaj Filiŝtoj.
 
Tagiĝas. Davido fuĝema ĉar persekutita de Ŝaulo reĝo de Izraelo, ĉirkaŭvagas apud la tendaro de Izraelidoj sur montoj de Gilboo. Ĉi tie li hazarde trafis lian fratan amikon Jonatan, filo de Ŝaulo. Davido diras ke, en momento de grava danĝero per sia popolo, li venis por batali kontraŭ Filiŝtoj kvankam li bone scias ke la reĝo povus mortigi lin, pro la malnova malamikeco. Jonatan rakontas pri la insidoj de malfida Abner, generalo de la izraela armeo, kiu malkonsilas la reĝon kaj kaŝincitas lian animon, jam malkvietan pro la dia indigno.
 
Jonatan parolas al Davido pri la edzino Miĥal, kiu ankaŭ troviĝas ĉe la tendaro: ŝi ploras kaj senesperiĝas pro la malproksimeco de sia edzo kaj preĝas la reĝon, sian patron, rekonduki al si l’amatan edzon.
 
Jonatan rememoras pasintajn tempojn kiam la izraela armeo sub la gvido de Davido havis pacon, glorion kaj tromemfidon en batalo. Davido konfidas al Jonatan sian intencon alfronti la koleron de Ŝaulo (kiu fakte kredas lin, devigitan rifuĝi ĉe la Filiŝtoj mem, perfidulon) kaj oferi, poste, batali ĉe lia flanko kaj morti por li.
 
Alvenis fine Miĥal, por, kiel kutime, plori kun sia frato pri Davido kaj preĝi por la mizera patro. Ŝi ĝemas pri sia edzo fuĝema inter danĝeroj kaj minacoj mem de sovaĝaj bestoj. Kiam ŝi vidas Davidon, granda estas ŝia ĝojo sed ankau miro pro la mizera stato de sia edzo.
 
Tamen ili decidas disiĝi: Jonatan kaj Miĥal iros al patro por pretigi lin al la renkontiĝo kun la bofilon dum Davido, intertempe, kaŝos sin en secreta loko kaj tie atendos eventojn.
 
 
* [[Katalogo de Esperanta retenhavo:Religia literaturo|RELIGIA LITERATURO]]