Fundamentoj de lineara algebro/p. 03: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun 'rrrrr {{sublibro}}'
 
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Antaŭparolo
rrrrr
“Inter la esperantistoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj”, konstatis la Enciklopedio de Esperanto jam en 1934. Multaj Esperanto-pioniroj estis matematikistoj, kaj same hodiaŭ, kiam junaj esperantistoj konatiˆgas, ili ofte konstatas, ke mirige multaj el ili studas, studis aŭ intencas studi matematikon.
Tamen la matematika publikigado en Esperanto neniam vere viglis. La
Kata-logo 1994 de la Libroservo de UEA ofertas nur 10 tiajn titolojn, kaj sur la bretoj de la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen sufiˆcas 30-centimetra spaco por la kolektitaj matematikaj verkoj. Preskaŭ tute mankas en nia lingvo modernaj enkondukoj en la plej gravajn matematikajn branˆcojn. Tio estas tre bedaŭrinda, ˆcar jam de almenaŭ du jardekoj Esperanto-aktivuloj precipe el Irano, ˆCinio kaj aliaj aziaj
landoj forte pledas por pli abunda scienca publikigado en Esperanto. Ankoraŭ nun mi memoras la vortojn de Saeed Farani el Pakistano, kiu prelegis en la Internacia Junulara Kongreso de la jubilea jaro 1987 en Krakovo pri “Esperanto kaj la tria mondo”. “Se vi eŭropaj esperantistoj volas helpi al ni”, emfazis Farani, “tiam ne verku aŭ traduku beletron, sed sciencajn publikaˆojn. Eˆc se vi tradukas nur kelkajn paˆgojn el matematika faklibro, tio utilas al ni pli ol tuta romano...”
Malfrue, nur 8 jarojn poste, mi akceptis lian instigon, verkante tiun ˆci modestan
broˆsuron, kiu entenas proksimume tion, kion germanaj studentoj pri matematiko aŭ fiziko lernas en la unuaj ses semajnoj de sia studado en la lekciaro lineara algebro
. Mi esperas, ke en la ne tro malproksima estonteco mi trovos tempon por pliampleksigi ˆgin kaj por verki similan broˆsureton pri la alia grava matematika branˆco, pri kiu studentoj okupiˆgas ekde sia unua semestro, la analitiko
. Mi ˆgojus, se tiu ˆci broˆsuro vere estus uzata ankaŭ en la tria mondo. Estas permesite multobligi ˆgin en papera aŭ elektronika formo por nekomercaj celoj.
Kiel celgrupon mi imagas unuavice gejunulojn ˆcie en la mondo, kiujˆus komencis
aŭ baldaŭ komencos studi matematikon aŭ parencan fakon. Enketo de Germana
Esperanto-Asocio montris, ke almenaŭ en mia lando homoj eklernas Esperanton
precipe en aˆgo de 18 ˆgis 22 jaroj. Ne malmultaj el ili proksimume samtempe
konatiˆgas kun la universitatnivela matematiko. Al ili tiu ˆci broˆsuro ebligas pro-
fundigi siajn sciojn pri Esperanto kaj pri matematiko samtempe.
Fine mi rimarkigu, ke mi verkis tiun ˆci broˆsuron ne laste pro tio, ke tio estis
plezuro por mi. Esperanto same kiel la matematiko ˆciam ravis kaj plu ravas min
pro sia klareco kaj logikeco. Estas agrable vidi ilin kune. Por mi la publikigado
en Esperanto krome donas ion, kion hodiaŭ la publikigado de matematika verko en
nacia lingvo ne ˆciam povas doni - la senton fari ion utilan al la homaro.
Ulrich Matthias
 
{{sublibro}}