Fundamentoj de lineara algebro/p. 03: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Kiel celgrupon mi imagas unuavice gejunulojn ĉie en la mondo, kiuj ĵus komencis aŭ baldaŭ komencos studi matematikon aŭ parencan fakon. Enketo de Germana Esperanto-Asocio montris, ke almenaŭ en mia lando homoj eklernas Esperanton precipe en aĝo de 18 ĝis 22 jaroj. Ne malmultaj el ili proksimume samtempe konatiĝas kun la universitatnivela matematiko. Al ili tiu ĉi broŝuro ebligas profundigi siajn sciojn pri Esperanto kaj pri matematiko samtempe.<br />
Fine mi rimarkigu, ke mi verkis tiun ĉi broŝuron ne laste pro tio, ke tio estis plezuro por mi. Esperanto same kiel la matematiko ĉiam ravis kaj plu ravas min pro sia klareco kaj logikeco. Estas agrable vidi ilin kune. Por mi la publikigado en Esperanto krome donas ion, kion hodiaŭ la publikigado de matematika verko en nacia lingvo ne ĉiam povas doni - la senton fari ion utilan al la homaro.<br />
<span style="textaligntext-align: right;">''Ulrich Matthias''</span>
 
<center>3</center>