Fundamentoj de lineara algebro/p. 03: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj) |
Piet-c (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 1:
== Antaŭparolo ==
<P>“Inter la esperantistoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj”, konstatis la ''Enciklopedio de Esperanto'' jam en 1934. Multaj Esperanto-pioniroj estis matematikistoj, kaj same hodiaŭ, kiam junaj esperantistoj konatiĝas, ili ofte konstatas, ke mirige multaj el ili studas, studis aŭ intencas studi matematikon.</P>
<P STYLE="text-indent:
<P STYLE="text-indent: 4%;">Malfrue, nur 8 jarojn poste, mi akceptis lian instigon, verkante tiun ĉi modestan broŝuron, kiu entenas proksimume tion, kion germanaj studentoj pri matematiko aŭ fiziko lernas en la unuaj ses semajnoj de sia studado en la lekciaro ''lineara algebro''. Mi esperas, ke en la ne tro malproksima estonteco mi trovos tempon por pliampleksigi ĝin kaj por verki similan broŝureton pri la alia grava matematika branĉo, pri kiu studentoj okupiĝas ekde sia unua semestro, la ''analitiko''. Mi ĝojus, se tiu ĉi broŝuro vere estus uzata ankaŭ en la tria mondo. Estas permesite multobligi ĝin en papera aŭ elektronika formo por nekomercaj celoj.<
<P STYLE="text-indent: 4%;">Kiel celgrupon mi imagas unuavice gejunulojn ĉie en la mondo, kiuj ĵus komencis aŭ baldaŭ komencos studi matematikon aŭ parencan fakon. Enketo de Germana Esperanto-Asocio montris, ke almenaŭ en mia lando homoj eklernas Esperanton precipe en aĝo de 18 ĝis 22 jaroj. Ne malmultaj el ili proksimume samtempe konatiĝas kun la universitatnivela matematiko. Al ili tiu ĉi broŝuro ebligas profundigi siajn sciojn pri Esperanto kaj pri matematiko samtempe.<
<P STYLE="text-indent: 4%;">Fine mi rimarkigu, ke mi verkis tiun ĉi broŝuron ne laste pro tio, ke tio estis plezuro por mi. Esperanto same kiel la matematiko ĉiam ravis kaj plu ravas min pro sia klareco kaj logikeco. Estas agrable vidi ilin kune. Por mi la publikigado en Esperanto krome donas ion, kion hodiaŭ la publikigado de matematika verko en nacia lingvo ne ĉiam povas doni - la senton fari ion utilan al la homaro.<
<P STYLE="text-align: right;">''Ulrich Matthias''</P>
|