Helpo:Kiel kontribui: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
Ĉe Vikilibroj ankaŭ troviĝas libroj, kiuj ne vere estas kursoj, ekzemple [[Kuirlibro|kuirlibroj]], terminaretoj kaj adaptita/komentita literaturo. Originala, ne-adaptita literaturo (sen kopirajto!) tamen ne estu ĉe Vikilibroj, ĝi kolektiĝas ĉe Vikifonto ([http://eo.wikisource.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do]).
 
== Krei kurson ==
=== Bazaj principoj de instruado ===
# Pripensu kiun nivelon havas via legantaro. Ne instruu komplikaĵoj se ili ankoraŭ ne havas fundamenton. La lecionoj estu bazitaj unu sur la alia, tiel ke la unua leciono estas plej facila, plej baza kaj la lasta leciono estas la plej malfacila kaj plej malbaza.
# Re-uzu sciojn kiujn vi instruis dum antaŭaj lecionoj. Tiel homoj revidos konatajn faktojn kaj pli bone memoros ilin.
Linio 23:
# Donu ekzercojn. Post leciono, aŭ eĉ post ĉiu ekspliko, metu demandojn aŭ aliajn ekzercojn per kiuj homoj povas ekscii ĉu ili bone komprenis ĉion. Prefere metu tro multaj ekzercoj anstataŭ tro malmultaj, ĉar se estas tro multaj la lernantoj ja povas ne fari la reston ekde ili sentas ke ili ĉion komprenas. Se estas tro malmultaj, oni ne povas bone lerni. La plejmulto da homoj memstudos per Vikilibroj, ili ne havas instruiston. Tial ankaŭ gravas doni la solvojn de la ekzercoj ie (ekz. la subo de la paĝo) por memkontrolado, se la ekzercoj ne estas tiaj ke oni trovas la respondon re-legante la lecionon.
 
=== Lingvokurso ===
===Kion fari antaŭ verkado de la unua leciono===
===Kurso pri teknika temo===
===Lingvokurso===
 
Bonaj lingvokursoj ne facile kreeblas, ĉar por ili gravegas ke vi ne nekonscie uzu novajn vortojn aŭ gramatikaĵojn kiuj ankoraŭ ne estis instruitaj. Tio tre malfacilas speciale por denaskaj parolantoj de lingvo, sed denaskaj parolantoj certe bezonatas dum kreado de lingvokurso. Ankaŭ malfacilas decidi en kiu ordo instrui gramatikaĵojn. Ĉe Vikilibroj, estas speciale malfacile, ĉar multegaj diversaj homoj (plejparte sen instruspertoj) kontribuas al kursoj kaj kelkfoje eĉ ne rigardas aŭ ignoras planon kaj la antaŭajn lecionojn.