Svahila: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oshifima (diskuto | kontribuoj)
Oshifima (diskuto | kontribuoj)
Linio 46:
==La prefiksoj venas en ĉi tiu sekvo:==
====1. Nea prefikso====
Plej unue povas veni nea prefikso. Ĝi kunhelpas al igi la signifon de la fraxo nea. Ĝi ne ĉeestis en la ĉisupraj ekzemploj, ĉar ili estis jesaj. La nea prefikset preskaŭ ĉiam estas ''ha'', kiun oni metas antaŭ ĉion. Escepto estas, se la subjekto signifas ”mi”. Tiam anstataŭe oni ŝanĝu la subjektan prefikson de ''ni'' al ''si''. Krom apliki la nean prefikson, oni ofte devas fari alian ŝanĝon en la vorto. En prezenco la tempa prefikso malaperu kaj la lasta vokalo estu ''-i'' se ĝi normale estas ''-a'', kio ofte estas. Pasinttempe oni ŝanĝas la tempa prefikso de ''li'' al ''ku''. Pli pri neado venos poste.
 
'''Ekzemploj'''
Linio 53:
|-
|'''Nea'''|| ''Sisemi.'' = Mi ne diras. || ''Sikusema.'' = Mi ne diris.||''Hakusema.'' = Li/Ŝi ne diris. (''Ha-a'' estas mallongigita al ''ha'')
|}
 
====2. Subjekta prefikso====
La sekva loko estas por la subjekta prefikso. Ekzistas ĉirkaŭ dekkvin tiaj subjektaj prefiksoj. Subjekta prefikso montras kia vorto estas la subjekto. Ĝi do diras ion pri kiu faras la agon. Ĝi respondas al Esperantaj personaj pronomoj, sed ja estas kunskribita kun la verbo. Esperato havas la aron: ”mi, ni, vi, li, ŝi, ĝi, ili”. La svahila ne distingas inter ”li” kaj ”ŝi”, sed siavice havas malsamajn vortojn por singularo kaj pluralo de ”vi”.