Svahila: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oshifima (diskuto | kontribuoj)
Oshifima (diskuto | kontribuoj)
Linio 260:
Veninte tiom profunden en la kurso, oni cerbumu iom pri kio oni volas atingi – paroli, skribi aŭ legi. Eble oni povas neatenti iujn sekciojn, almenaŭ komence.
===Paroli svahile===
Se oni precipe volas paroli, certaj vortoj kaj gramatikaĵoj devas veni aŭtomate en vianonian buŝon. Pri certaj aliaj aferoj oni ne devas sperti tiom bone, ĉar en parolsituacio oni povas mem decidi kiun esprimon oni volas uzi, kaj eviti aliajn. Por komencanto taŭga komenco estas paŭsi Esperantajn esprimmanierojn, se eblas. (Ĉi tia konsilo povas kolerigi tiujn, kiuj jam ofte aŭdis admonojn pri la neceso liberigi sin el siaj denaskaj parolkutimoj. Sed traduki laŭvorte ne estas nur malbone. Se oni ankoraŭ entute ne povas diri ion ajn, tiam paŭsado estas kiel apogradiloj por komencanta biciklisto. Espereble oni baldaŭ mem volos trovi la pli idiomajn esprimojn, kiam la situacio estas malpli peniga.) Lernu do ekvivalentonekvivalentojn de la plej kutimaj Esperantaj esprimoj frue. Lernu strukturajn vortojn, do adverbojn, konjunkciojn, kaj prepoziciojn.
 
En parolsituacio oni povas ofte helpi sin per relative malmultaj substantivoj, ĉar oni povas montri al la aĵoj. En Esperanto oni tiam uzas la pronomojn "ĝi" kaj "ili" anstataŭ la substantivoj. Komencanta svahila-parolantoj havas pli da problemo, ĉar en tiu lingvo abundas variaĵojn de "ĝi" kaj "ili", kaj malfacile estas decidi kiu estas la ĝusta. Sed oni povas eviti frazojn, kie aĵo estas la subjekto. Oni simple bezonas ŝanĝi la frazkonstruon, farante la subjekton animala. Tio kutime eblas. Fakte, ofte la subjekto jam estas Animalo aŭ Animaloj. Pri tiuj klasoj oni jam lernis, ke "ĝi" estas ''a-'' kaj "ili" estas ''-wa''.
 
Anstataŭ diri "La pakaĵo al la instruisto venis al la poŝtofocejo" diru "La instruisto ricevis la pakaĵon en la postoficejo." Instruisto estas Animalo, do uzu ''a-''. ''Mwalimu alipata pakti katika posta.'' Sufiĉe bona traduko! (Scii kiu estas la prefikso por Pakaĵo estas pli delikata afero, traktita en venonta ĉapitro. Eble oni preferas komence neglekti tiujntiun ĉapitrojnĉapitron por koncentri pri aliaj, pli utilaj por parolado.)
 
Se oni volas esprimi sin parole, tiam oni bezonas malgrandan, multkapablan vortprovison, kaj ankaǔ kelkajn gramatikajn formojn, kiuj venas al oni rapide kaj senpene, ĉiam, kiam oni volas ion diri. Iujn aliajn formojon oni rajtas neatenti - eble konjunktivonkonjunktivojn, rilatanrilatajn kaj kondicionalajkondicionalajn prefiksojn. Eble iuj substantivklasoj estas maloftaj aǔ malfacilaj. (Vere, en periferiaj lokoj de svahilujo oni ofte uzas la klasojn Novaĵo kaj Novaĵoj anstataŭ la kreskaĵajn kaj fruktajn klasoj.) Oni povus neglekti eĉ pli multajn formojn, eĉ uzi la vortojn tute sen afiksoj, kaj tamen esti komprenata. Sed tio ne estus celtrafe. Afiksoj ne nur ĝenas. Ili ankaǔ helpas vinonin, eĉ se oni estas nur komencanto kaj parolanto.
 
Oni volas rapide trovi la tradukon de la plej oftaj Esperantaj vortoj. Jen adverboj, kiujn oni povas traduki sen cetera gramatiko: