Kuirlibro:Petatuo: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 18:21, 5 nov. 2005
Petatuo
Ingrediencoj
- 900 g. da terpomoj kun ruĝaj ŝeloj, nesenŝeligitaj kaj duonogitaj
- iom da salo
- 225 g da verdaj olivoj, senkernigitaj kaj ethakitaj
- 15 g (supkulero) da freŝa timiano
- 60 ml tre virga olivoleo
- 30 ml tre virga olivoleo
- 30 supkuleroj da balzama vinagro (aceito balsamico)
- 225 ml batita kremo
- iom da pipro
- 1 ovoflavaĵo
- 30 g plataj petroselofolioj
- 115 g mola kaprina fromaĝo en 4 porcioj
Preparado
- Metu la terpomojn en mezgranda kuirpoto kaj inundu per akvo.
- Aldonu proksimume 2 supkulerojn da salo kaj ekboligu la tuton.
- Kuiru ilin dum 20 minutoj, prenu la poton de la fajro kaj senakvigu la terpomojn.
- Malvarmigu la terpomojn sub malvarma akvofluo.
- Senŝeligu (permane) kiam ili sufiĉe malvarmiĝis por preni en la manoj, sed ne tute malvarma.
- Tranĉu la terpomoj en kubetoj kaj metu ilin en bovlo por miksi.
- Aldonu la olivojn, 60 ml olivoleon kaj balzaman vinagron.
- Gustigu la miksaĵon per salo kaj pipro kaj leĝere miksu ĉion.
- Ne faru pureon el ĝi!
- Apartigu la miksaĵon.
- Boletigu, en alia malgranda kuirpoto, la kremon.
- Lasu boleti ĝis restas la duonon de la kremo kaj atentu ke ĝi ne transrandiĝas aŭ brulgluiĝas.
- Metu la ovoflavaĵon en alia miksbovlo kaj batŝaŭmigu leĝere per kirlilo.
- Prenu la kremo de la fajro tuj post ĝi estas densigita kaj batmiksu ĝin tra la ovoflavaĵo.
- Tenu proksimume 4 supkulerojn de la miksaĵo aparte.
- Miksu, en alia bovlo, la petroselon kaj 30 ml da olivoleo kaj gustigu per salo kaj pipro.
- Metu ĉi tiun bovlon aparte.
- Ekfunkciigu la rostilon.
- Faru per ringoformilo 4 rondetojn el la terpommiksaĵo en fornobovlo.
- Metu sur ĉiu rondeto porcion da kaprina fromaĝo.
- Surmetu 1 supkuleron de la aparte tenitan kremmiksaĵo sur ĉiu “medaliono”.
- Metu la bovlon sub la rostilo kaj varmigu ĝis la glazuro fariĝis bele bruna.
- Ŝovelu la medalionojn singarde kan spatelo el la bovlo kaj metu ilin sur individuaj platetoj.
- Verŝu iom da petrosel-oleon sur ili kaj surtabligu.