Manlibro pri Vikipedio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yvesn (diskuto | kontribuoj)
Yvesn (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
[[Dosiero:Wikibabel.png|center]]
</center>
==TestoĈapitroj==
Se vi volas redakti certan ĉapitron, klaku sube dekstre de la koncerna ĉapitro je '''Redaktu'''.
<!------------------- Enkonduko --------------------------------------->
{| align="center" valign="top" width="100%" style="border:1px solid #AAA; background-color:white;" cellpadding="0px" cellspacing="0px"
| style="background:#DEFFAD; color:#black; text-align:center; border-bottom: 1px solid #AAA; font-weight:bold; font-size:100%; padding:3px;" | Enkonduko'''
|-
|{{{{NAMESPACE}}:{{PAGENAME}}/Enkonduko}}
<small style="float: right;">[[:Manlibro_pri_Vikipedio/Kialverki|redaktu]]</small>
<div style="clear: both;"></div>
|}
 
<!------------------- Kial verki por Vikipedio --------------------------------------->
{| align="center" valign="top" width="100%" style="border:1px solid #AAA; background-color:white;" cellpadding="0px" cellspacing="0px"
| style="background:#DEFFAD; color:#black; text-align:center; border-bottom: 1px solid #AAA; font-weight:bold; font-size:100%; padding:3px;" | Kial verki'''
|-
|{{{{NAMESPACE}}:{{PAGENAME}}/Enkonduko}}
Linio 15 ⟶ 25:
<div style="clear: both;"></div>
|}
 
==Enkonduko==
Ĉu Vikipedio estas enciklopedio ? NE!  Almenaŭ ne kiel oni komprenas tiun vorton tradicie. Verki “enciklopedion” sonas kiel tasko de grandaj sciencistoj kaj fakuloj. Vikipedio ne estas tia enciklopedio! Estas tute alia nivelo da detaloj. Kiu enciklopedio skribos pri malgrandaj Esperanto-renkontiĝoj kiel Printempa Renkontiĝo en Nederlando kaj PSKK en Flandrio?
 
Krome, Vikipedio ne estas "stato", ĝi estas "proceso". Proceso de kunlaboro de diversnaciaj homoj. Ĉiu artikolo estas rezulto de tiu proceso. Ĝuste tiajn projektojn akre bezonas Esperanto. Ankaŭ gravas, ke iu povas kontribui per tre malgranda ago. Ne necesas verki artikolon pri nuklea fiziko (feliĉe ). Jam sufiĉas korekti gramatikan eraron, aldoni ligilon, kategorion aŭ iun alian etan detalon.
 
Iam unu persono, Plinius la Granda, verkis la unuan enciklopedion tute sola. Estis homo kun multege da scio pri la mondo. Poste, ĉar plikomplikiĝis la mondo, laŭ modelo de la Encyclopedia Brittanica, specialistoj en ilia fako kontribuis je tio kion ili plej bone konas. Tiu ĉi modelo “de la dua generacio” funkcias ĝis nun. Vikipedio estas nova modelo; ĉiu povas kontribui, korekti erarojn, ĝisdatigi ktp. Eble bezonatas centoj da “ordinaraj homoj” por atingi la nivelon de Plinius, sed estas multege da Vikipedio-kontribuintoj.
 
Laikoj eble faras la ĝermojn kaj aldonas eraretojn, sed iom post iom adaptas ĝin fakuloj kaj la artikolo leviĝas al pli alta nivelo. Sciencaj komparoj pruvis antaŭ nelonge ke la nivelo de la anglalingva Vikipedio estas sama kiel tiu de Encyclopedia Brittanica! Nur... Vikipedio estas pli ĝisdatigita, vi mem povas korekti erarojn kaj aldoni utilajn informojn.
 
Grava avantaĝo de Vikipedio por la averaĝa aktiva esperantisto estas ke vi povas facile kontribui eĉ se vi nur havas malmulte da tempo. Vi vidas artikolon, klakas je Redaktu, kaj tuj povas ŝanĝi ĝin. Se vi, ekzemple, administras retpaĝon, tio daŭras ĉiam pli longe kaj pli komplikas.
 
==Kial verki por Vikipedio==
===En Esperanto===
====Por ekzerci Esperanton====
Vi povas verki pri via ŝatata temo kaj demandi al amiko / instruisto provlegi vian artikolon aŭ aldoni informojn al ĝi.
 
====Vikipedio kiel konservejo de artikoloj kaj fotoj====
En 2003 mi verkis tekston pri la Citadelo de Namur. Se mi ne alŝutas ĝin al Vikipedio, kiu rememoros pri tio? Imagu, post kvin jaroj esperantistoj vizitos la citadelon kaj iu denove devos verki tekston… Ni disponigu niajn kreitaĵojn alŝutante artikolojn kaj fotojn al Vikipedio!
 
====Montri al la mondo ke eblas ĉion esprimi per Esperanto====
Vikipedio, precipe la anglalingva eldono, estas pli kaj pli uzata. Ankaŭ mi uzas ĝin en mia laborejo. Google favoras ŝajne eĉ rezultojn en la enciklopedio.
 
Se homoj ekzemple, serĉante artikolon pri ilia favora kantisto, rimarkas ĉe la artikolo ligilon al versio en Esperanto, ili eble pro scivolo alklakas tiun ligilon kaj ekinteresiĝos – almenaŭ ili konstatos ke tiu lingvo vere ekzistas kaj ke oni per ĝi povas ĉion esprimi. Mi tiel tradukis pri flandraj verkistoj kaj pri kelkaj kantistoj.
 
La angla versio de Vikipedio pli kaj pli estas uzata ankaŭ profesie. Se krom la angla versio ankaŭ ekzistas franca, germana kaj esperanta, oni rimarkas tion. Gravas laŭ mi aldoni tial informojn pri, ekzemple, teknologiaĵoj.
 
====Vizitantoj al via lando aŭ regiono====
Mi tradukis, fotis kaj verkis multe pri mia urbo, Gent en Flandrio. Se estas vizitantoj el aliaj landoj, ili povas legi pri tie kie mi loĝas; estas ne nur agrabla por tiuj homoj, sed ankaŭ por mi mem, ĉar mi lernas pri historio, ekzercas Esperanton ktp tradukante.
 
====Normigo de la lingvo====
Se vi dubas pri vorto, indas kontroli kiun tradukon oni elektis en Vikipedio. Precipe povas esti interese kiam temas pri teknologiaj vortoj. Se mankas vorto, certe indas ĝin aldoni. Eblas diskuti pri artikoloj; pli pri tio vi legos en la ĉapitro la Vikipedia komunumo.
 
===En la gepatra lingvo===
Ankaŭ en la gepatra lingvo oni povas multe kontribui por diskonigi Esperanton.
====Vikipedio kiel propagandilo por Esperanto en nacilingvaj versioj====
Mi kreis Esperanto-portalon en la nederlanda lingvo. Al la respondeculo de la retpaĝo www.esperanto.be mi demandis krei la retadreson www.esperanto.be/wiki. Povas esti tre efika maniero prezenti en kategorioj la Esperantokulturon al samlingvanoj.
 
La portalo donas superrigardon de ĉiuj artikoloj ene de Vikipedio, en la nederlanda lingvo, pri la internacia lingvo. Estas tie artikoloj ne nur pri la historio de Esperanto kaj pri Zamenhof mem, sed ankaŭ pri Esperanto-literaturo, -renkontiĝoj, -muziko ktp.
 
Ni povas multe kaŝe propagandi por Esperanto. Eblas aldoni inforrmojn pri nia lingvo al la portalo Lingvo en via gepatra lingvo. En la nederlanda Vikipedio absolute ne eblas ne informiĝi pri Esperanto se vi iom serĉetas informojn pri lingvoj…
 
====Vikipedio kiel informejo kaj ekzercejo====
Se vi estas komencanto, povas esti interesa traduki artikolojn pri Esperanto el Esperanto aŭ aliaj lingvoj al via gepatra lingvo. Kaj por lerni la lingvon, kaj por ekscii pli pri ĝia kulturo.
 
==Kiel redakti paĝon?==