Enkonduko pri xymatrix/Bazaj principoj de xymatrix: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 67:

Rimarko : en la matematika modo, la makrooj por produkti la supersignojn kaj specialajn literojn ne estas la samaj kiel en la teksta modo. Tial tiu ekzemplo uzas la makroojn \hat, \jmath kaj \breve, anstataŭ la tekstaj \^, \u kaj \j.

== Sagoj ==

Oni aperigas sagojn inter la elementoj (eĉ direkte al neniu elemento, aŭ ekster la tabelon) per la makroo \ar, sekvata de la indiko pri la celo inter rektaj krampoj []. La makroo \ar estas normale tajpita en la fako, el kie la sago estas pafota (la deira elemento).

La plej simplaj celindikoj estas [u] (al la supra fako, t.e. super la deira elemento), [d] (al la malsupra fako), [r] (al la dekstra fako), kaj [l] (al la maldekstra fako).

Multe pli da detaloj en la rubriko [[Sagoj]] !

Simpla ekzemplo :

:::<tt>\xymatrix{
1 & malsupren \ar[d] & dekstren \ar[r] & 3\\
supren \ar[u] & 2 & 4 & maldekstren \ar[l]
}</tt>

La rezulto estas :

[[Dosiero:Xymatrix4.png]]

== Etikedoj ==

Etikedo estas skribaĵo aperanta apud sago.

Oni aperigas etikedojn per la komandoj ^ kaj _ tajpitaj post la sagomakrooj.

La skribaĵo aperonta en la etikedo rekte sekvas tiujn komandojn. Se oni volas aperigi plurajn signojn en la etikedo, ili devas esti tajpitaj inter {}.

Kiam la sago estas pafita dekstren, la komando ^ metas la etikedon super la sagon, kaj la komando _ metas ĝin malsuper la sagon.

Sed se la sago estas pafita maldekstren, la samaj komandoj estigos la inversan rezulton. Do fakte la komando ^ signifas : "Metu la etikedon maldekstre de la sago."

Ilustraĵo, kie d signifas "dekstre" kaj m "maldekstre" :

:::<tt>\xymatrix{
1 \ar[r] ^d _m & 2 \ar[d] ^d _m \\
3 \ar[u] ^d _m & 4 \ar[l] ^d _m
}</tt>

La rezulto estas :

[[Dosiero:Xymatrix5.png]]

Multe pli da detaloj en la rubriko [[Etikedoj]] !