Manlibro pri Vikipedio/Enkonduko: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yvesn (diskuto | kontribuoj)
Yvesn (diskuto | kontribuoj)
Linio 4:
 
==Historio de Vikipedio==
Iam unu persono, Plinius la Granda, verkis la unuan enciklopedion tute sola. Estis homo kun multege da scio pri la mondo. Poste, ĉar plikomplikiĝis la mondo, laŭ modelo de la Encyclopedia Brittanica, specialistoj en ilia fako kontribuis je tio kion ili plej bone konas. Tiu ĉi modelo “de la dua generacio” funkcias ĝis nun. Vikipedio estas nova modelo; ĉiu povas kontribui, korekti erarojn, ĝisdatigi ktp. Eble bezonatas centoj da “ordinaraj homoj” por atingi la nivelon de Plinius, sed estas multege da Vikipedio-kontribuintoj.
 
Vikipedio naskiĝis en 2001. Unue ekzistis nur anglalingva versio, sed la projekto rapide fariĝis plurlingva. La esperantlingva Vikipedio estis fondita je la 6-a de novembro 2001 de Chuck Smith. En decembro 2001, li laboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la 2-a de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj.