Manlibro pri Vikipedio/Enkonduko: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yvesn (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Yvesn (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
==Kio estas Vikipedio?==
Ĉu Vikipedio estas enciklopedio ? NE! Almenaŭ ne kiel oni komprenas tiun vorton tradicie. Verki “enciklopedion” sonas kiel tasko de grandaj sciencistoj kaj fakuloj. Vikipedio ne estas tia enciklopedio! Estas tute alia nivelo da detaloj. Kiu enciklopedio skribos pri malgrandaj Esperanto-renkontiĝoj kiel Printempa Renkontiĝo en Nederlando kaj PSKK en Flandrio?▼
Vikipedio estas rete libere kunredaktata multlingva enciklopedio, en kiu ĉiu ajn retumanto povas tre facile kunlabori, dank' al la viki-teknologio. Kiel enciklopedio ĝi havas plej diversajn kapvortojn. Por ĉiu el ili estas unu paĝo. Sur ĉiu paĝo estas alklakebla butono "Redaktu" per kiu iu ajn povas ekredakti aŭ pluredakti. Interesa aspekto estas la multlingveco: el ĉiu artikolo pri iu temo en iu ajn lingvo povas esti ligiloj al samtemaj artikoloj en la aliaj lingvoj.
▲
Krome, Vikipedio ne estas "stato", ĝi estas "procezo". Procezo de kunlaboro de diversnaciaj homoj. Ĉiu artikolo estas rezulto de tiu procezo. Ĝuste tiajn projektojn akre bezonas Esperanto. Ankaŭ gravas, ke iu povas kontribui per tre malgranda ago. Ne necesas verki artikolon pri nuklea fiziko (feliĉe ). Jam sufiĉas korekti gramatikan eraron, aldoni ligilon, kategorion aŭ iun alian etan detalon.
|