Manlibro pri Vikipedio/Enkonduko: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yvesn (diskuto | kontribuoj)
Yvesn (diskuto | kontribuoj)
Linio 34:
 
==Respondoj al kritikoj==
Laikoj eble faras la ĝermojn kaj aldonas eraretojn, sed iom post iom adaptas ĝin fakuloj kaj la artikolo leviĝas al pli alta nivelo. Tute laŭ la ideo de liberfonta programado, konkludo estas ke "kun sufiĉe multe dda okuloj, eraroj iĝas maloftaj".

Scienca studo kiu aperis en la fama revuo ''Nature'' pruvis antaŭ nelonge ke la nivelo de la anglalingva Vikipedio estas komparebla al tiu de Encyclopedia Brittanica! '''(http://www.nature.com/news/2005/051212/full/438900a.html)''' Nur... Vikipedio estas pli ĝisdatigita, vi mem povas korekti erarojn kaj aldoni utilajn informojn.
 
Grava avantaĝo de Vikipedio por la averaĝa aktiva esperantisto estas ke vi povas facile kontribui eĉ se vi nur havas malmulte da tempo. Vi vidas artikolon, klakas je '''Redaktu''', kaj tuj povas ŝanĝi ĝin. Se vi, ekzemple, administras retpaĝon, tio daŭras ĉiam pli longe kaj pli komplikas.
 
La vikipedioVikipedio konservas ĉiun ŝanĝon. Do, se oni fuŝas artikolon, oni povas reveni al antaŭa versio. Oni povas alklaki "Historio" kaj vidi ĉiun version de iu artikolo. Ankaŭ, oni povas alklaki "(malsamoj)" kaj vidi, kio ŝanĝiĝis en la paĝo. Krome, ĉiuj rigardadas la paĝon Lastaj Ŝanĝoj, do stultaĵoj ne okazus.