Manlibro pri Vikipedio/Enkonduko: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Grava multlingva projekto: korektetoj - kontribu*a*ntoj (ne nur -intoj) 71 -> 80 lingvoj -- ho ho mi rekonas miajn proprajn vortojn ...
Yvesn (diskuto | kontribuoj)
Linio 1:
Poste forigi
==Antaŭvorto==
La ideo krei manlibron pri Vikipedio ekestis dum la germana renkontiĝo PSI. Multaj estis entuziasmaj pri la inform- kaj praktikadsesioj kiuj tie okazis. Homoj konvinkiĝis post iom da diskutado ke Vikipedio estas tre grava por la Esperantomovado kaj ankaŭ ĝenerale.
 
Sed multaj interesitoj timas ekkunlabori. "Ĉu oni ne devas esti fakulo por kunlabori? Ĉu ne estas komplike? Ĉu oni ne simple forigos mian kontribuon?" Konkludo estis ke estas bezonata broŝuro enkonduka. Homoj volas trankvile legi pri kio temas. Jes ja ĉiuj informoj troveblas en interreto, sed kiel novulo rapide vi dum horoj estos okupita antaŭ ol vi komprenos kial kaj kiel.
 
La ideo estis simpla: krei broŝureton, presigi ĝin kaj dissendi ĝin al la landaj sekcioj de TEJO kaj al aliaj interesitoj. Okazos kursoj, kreskos Vikipedio kaj ekestos nova dinamismo trans la landlimoj. Kiel ĉiam, por efektivigi ideon estas bezonata persistemo, (kun)laboro kaj mono. Tial mi aparte dankas kelkajn homojn pro ilia instigo, helpo en verkado kaj/aŭ financa subteno:
 
* Eddy Vandenbosch, kiu konvinkis min pri la magio de Vikipedio
* Chuck Smith, la kreinto de la esperantlingva Vikipedio, pro multaj valoraj konsiloj
* Ilja De Coster kaj Lode Van de Velde, pro helpo en la pretigo de la subvencia dosiero por TEJO
* la estraro de TEJO kaj la iniciatintoj de la fonduso Freŝa Vento, pro financa subteno
* Tamás Slezák, pro financa subteno
* la estraroj de la flandra kaj pola Esperanto-junularaj asocioj, pro financa kaj amika subteno
 
Tiu ĉi broŝuro estas grandparte bazita je tekstoj en Vikipedio mem kaj komune verkita de kelkaj aktivuloj. Wikibooks.org tion ebligis. La manlibro en elektonika formo troviĝas je la jena adreso: '''http://eo.wikibooks.org/wiki/Manlibro_pri_Vikipedio'''
 
Yves Nevelsteen
yves.nevelsteen@esperanto.be
 
==Kio estas Vikipedio?==
Vikipedio estas rete libere kunredaktata multlingva enciklopedio, en kiu ĉiu ajn retumanto povas tre facile kunlabori, dank' al la viki-teknologio. Kiel enciklopedio ĝi havas plej diversajn kapvortojn. Por ĉiu el ili estas unu paĝo. Sur ĉiu paĝo estas alklakebla butono "Redaktu" per kiu iu ajn povas ekredakti aŭ­ pluredakti. Interesa aspekto estas la multlingveco: el ĉiu artikolo pri iu temo en iu ajn lingvo povas esti ligiloj al samtemaj artikoloj en la aliaj lingvoj.