Manlibro pri Vikipedio/Enkonduko: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yvesn (diskuto | kontribuoj)
+ kelkaj ŝanĝetoj en komentoj
Linio 1:
Poste forigi
==Antaŭvorto==
La ideo krei manlibron pri Vikipedio ekestis dum la germana renkontiĝo PSI <!-- 22-a Printempa Semajno Internacia , aprilo 2006, St. Andreasberg -->. Multaj esperantistoj estis entuziasmaj pri la inform- kaj praktikadsesioj kiuj tie okazis. Homoj konvinkiĝis post iom da klarigado kaj diskutado ke Vikipedio estas tre grava - kaj por la Esperantomovado kaj por la socio ĝenerale.
 
Sed multaj interesitoj timas ekkunlabori. "Ĉu oni ne devas esti fakulo por kunlabori? Ĉu ne estas komplike? Ĉu oni ne simple forigos mian kontribuon?" Konkludo estis ke estas bezonata broŝuro enkonduka. Homoj volas trankvile legi pri kio temas. Jes ja ĉiuj informoj troveblas en interreto, sed kiel novulo rapide vi dum horoj estos okupita antaŭ ol vi bone komprenos la utilon kaj funkciadon de Vikipedio.
Linio 7:
La ideo estis simpla: krei broŝureton, presigi ĝin kaj dissendi ĝin al la landaj sekcioj de TEJO kaj al aliaj interesitoj. Okazos kursoj, kreskos Vikipedio kaj ekestos nova dinamismo trans la landlimoj. Kiel ĉiam, por efektivigi ideon estas bezonata persistemo, (kun)laboro kaj mono. Tial mi aparte dankas kelkajn homojn pro ilia instigo, helpo en verkado kaj/aŭ financa subteno:
 
* Eddy VandenboschVan den Bosch, kiu konvinkis min pri la magio de Vikipedio
* Chuck Smith, la kreinto de la esperantlingva Vikipedio, pro multaj valoraj konsiloj
* Arno Lagrange, speciala administranto (burokrato) de Vikipedio, pro provlegado
Linio 25:
Vikipedio ne estas enciklopedio kiel oni komprenas tiun vorton tradicie. Verki “enciklopedion” sonas kiel tasko de grandaj sciencistoj kaj fakuloj. Vikipedio ne estas tia enciklopedio! En Vikipedio vi trovos informojn pri Esperanto-renkontiĝoj kiel Printempa Renkontiĝo en Nederlando kaj PSKK en Flandrio apud la listo de nobelpremiitoj kaj famaj tenisuloj. Estas tute alia nivelo da detaloj.
 
Vikipedio ne estas "stato", ĝi estas "procezo". Procezo de kunlaboro de diversnaciaj homoj. Ĉiu artikolo estas rezulto de tiu procezo. Ĝuste tiajn projektojn nepre <!-- akre --> bezonas Esperanto. Ankaŭ gravas, ke iu povas kontribui per tre malgranda ago. Ne necesas verki artikolon pri nuklea fiziko! (feliĉe). Jam sufiĉas korekti gramatikan eraron, aldoni ligilon, kategorion aŭ iun alian etan detalon.
 
==Historio de Vikipedio==
Linio 36:
La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la 2-a de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Ekde tiam la internacia lingvo daŭre okupas bonan pozicion inter la plej vaste uzataj lingvoj de la mondo. Je la 22-a de oktobro 2006 ĝi ekhavis 60.000 artikolojn.
 
Vikipedio kreskas tiom rapide en la diversaj lingvoj ne nur per individua redaktado de artikoloj. Diversaj programistoj sisteme alŝutis datumbazojn. En la anglalingva Vikipedio ekzemple komplete vi retrovos la intertempe liberajliberajn eldonojeldonojn de enciklopedio "Encyclopædia Britannica" (ekzemple tiu de 1907). Al la esperantlingva Enciklopedio programisto alŝutis ekzemple la '''Enclikopedio de Esperanto''' kiu aperis en Budapeŝto en la jaro 1934.
 
==Grava multlingva projekto==