Manlibro pri Vikipedio/Enkonduko: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
provlego, diversaj korektoj
Lotic (diskuto | kontribuoj)
Linio 45:
Ju pli valora estos la esperantlingva Vikipedio, des pli indos por la estontaj generacioj lerni la lingvon, ĉar ili scios, ke ili povos trovi helpon en siaj studoj ĉi tie. La fenomeno jam funkcias por la plej disvolviĝintaj Vikipedioj: lernantoj, studentoj, instruistoj kaj ĉiu ajn pli kaj pli aliras la vikipedion por tie trovi fidindajn respondojn al siaj demandoj. La retpaĝaro de la Vikipedio kaj de ties idaj projektoj (Vikivortaro, Vikicitaro, Vikispecioj, Vikinovaĵoj, Vikilibroj, ...) nun staras inter la plej vizitataj retpaĝaroj en la mondo.
 
La vikipedian miraklon ni devas danki al la vikitekniko, kiu ebligas al ĉiu ajn retvizitanto tuj fariĝi kunredaktanto per simpla alklako de la ligilo "redaktu", kiu aperas sur ĉiu paĝo. Jen tialkial tiu ĉi projekto tiom rapide kreskis kaj plu kreskas: dekoj da miloj da homoj kunlaboras aldonante, korektante, plibonigante, kunligante la pli kaj pli vastan artikolaron. La timo, ke libera ttt-ejo, kiun ĉiu ajn povas redakti, fariĝu ĥaoso, montriĝas senkaŭza: en la realo ĉiu intenca aŭ malintenca difekto de la komuna verko estas rapide korektita de atentemaj aliaj partoprenantoj.
 
Estas menciinde, ke la artikolo pri Esperanto ekzistas en 80 lingvoj de Vikipedio, el kiuj 7 estis elektitaj kiel elstaraj artikoloj, do, ili estas aparte bonkvalitaj kaj informoplenaj artikoloj. (Kompare esperanto.net, la Multlingva Informcentro pri Esperanto, ekzistas en 62 lingvoj).