Kataluna: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alekĉjo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Alekĉjo (diskuto | kontribuoj)
Linio 23:
** ...
 
== Prononcado kaj skribado ==
 
Estas 28 literoj en la kataluna lingvo. Kvin estas vokaloj, tamen prononce estas ok. Per bazaj reguloj pri surstreketoj, oni povas scii preskaŭ ĉiam la prononcmanieron de ĉiu vorto, ĉar per surstreketoj klariĝas kiu vokala sono prononcindas. La nomoj de la ok vokalaj sonoj rilatas al la skribitaj vokaloj, aldonante al kelkaj econ de vasteco.
 
Kelkaj konsonantoj ŝanĝas ties prononcon laŭ la apudaj literoj (ĉefe rilate al venontaj vokaloj ''e'' kaj ''i''). Simile al aliaj eŭropaj lingvoj, kelkaj malvoĉaj konsonantaj sonoj voĉiĝas inter vokaloj, kaj voĉaj konsonantoj malvoĉiĝas inter aliaj konsonantoj. Kelkaj plosivaj konsonantoj eĉ iĝas ''proksimecaj'' (frikativaj) inter vokaloj.
 
=== Alfabeto ===
 
La kataluna alfabeto konsistas el kvin vokaloj kaj 22 konsonantoj. Jen ĝi: a,b,c,ç,d,e,f,g,h,i,j,k,l,m,n,o,p,q,r,s,t,u,v,w,x,y,z
==== Vokaloj ====
 
Noto: ekzistas kvin normaj dialektoj, ĉiuj same validaj kaj oficialaj. Eble iliaj plej frapaj diferencoj (tamen ne grandaj) estas en la prononco de la vokaloj, ĉefe la neakcentitaj. Ĉi tie ni klarigas nur la prononcon de la t.n. "centra dialekto", parolata i.a. en la urbo Barcelono (kaj, pli precize, en la tuta orienta parto de la kontinenta lando, de Tarragona ĝis Pireneoj).
 
<dl>
<dt>a
<dd>Ekzistas du sonoj por la vokalo ''a'':
* Akcentita [a]: ĝi similas al esperanta, sed oni prononcas ĝin per pli malfermita buŝo. En kataluna lingvo estas nur unu akcentita ''a'': vasta. Ekzemploj: '''a'''vi (avo), pat'''a'''ta (terpomo), b'''a'''rca (boato)
* Ne akcentita [ə]: oni nomas tiun sonon "vocal neutra" (neŭtra vokalo). Ekzemploj: p'''a'''tat'''a''', barc'''a'''
 
<dt>e
<dd>Ekzistas tri sonoj por la vokalo ''e'', du el ili okazas kiam ĝi estas akcentita:
* Malvasta [e]: egalas al esperanta ''e''. Ekzemploj: des'''e'''mbre (decembro), p'''e'''dra (roketo)
* Vasta [ɛ]. Ekzemploj: c'''e'''ndra (cindro), p'''è'''rdua (perdo)
* Ne akcentita [ə]: same kiel neakcentita a. La sono estas tiu "vocal neutra". Ekzemploj: d'''e'''sembr'''e''', sign'''e''' (signo)
 
<dt>i
<dd>[i]. Tiu ĉi sono tute egalas al esperanta ''i'', tamen ĝi partoprenas ankaŭ en diftongoj, agante kiel esperanta ''j''. Kiam ĝi agas kiel tiu esperanta ''j'', oni opinias ke ĝi estas konsonanto (kvankam oni skribas ĝin ĉiam per la signo '''i'''). Pri vokala '''i''', oni ĉiam opinias ke ĝi estas malvasta. Ekzemploj vokalaj: '''í'''nd'''i''' (hindo), p'''i'''ntar (kolorigi).
 
Ĝi ankaŭ povas ŝanĝi la sonon de iuj konsonantoj. Tamen oni konsideras ilin kiel apartajn literkombinojn. Ekzemploj estas: '''ig''' je la fino de la vorto, kaj '''ix'''.
 
<dt>o
<dd>Ekzistas tri sonoj por tiu ĉi vokalo, du el ili okazas kiam ĝi estas akcentita:
* Malvasta [o]: egalas al esperanta ''o''. Ekzemploj: '''o'''mbra (ombro), salm'''ó''' (salmo)
* Vasta [ɔ]. Ekzemploj: per'''ò''' (sed), t'''o'''ga (togo)
* Ne akcentita [u]: egalas al esperanta ''u''. Ekzemploj: d'''o'''rmir (dormi), s'''o'''rtir (eliri)
 
<dt>u
<dd>[u]. Tiu ĉi sono tute egalas al esperanta ''u'', tamen ĝi partoprenas ankaŭ en diftongoj, agante kiel esperanta ''ŭ''. Same kiel '''i''', se ĝi agas kiel ''ŭ'', oni opinias ĝin konsonanta. Kaj ankaŭ same kiel ĝi, oni ĉiam konsideras, ke vokale ĝi estas malvasta. Ekzemploj vokalaj: s'''u'''ma (sumo), s'''u'''cre (sukero)
 
Post '''g''' kaj '''q''' ĝi havas specialan rolon, kie fojfoje ĝi ne prononcatas. Estas klarigoj en la ekspliko pri tiuj ĉi konsonantoj.
</dl>
 
==== Konsonantoj ====
 
Estas malpli da literoj ol da konsonantaj sonoj. Oni konsideras literojn nur la signojn sendependajn, per kiu oni skribas tiujn sonojn. Do, en kelkaj situacioj tiuj signoj rilatas al malsimilaj sonoj, kaj krome eĉ estas duliteraj kombinoj por priskribi unu sonon.
 
Jen la konsonantoj:
 
<dl>
<dt>b
<dd>La sonoj de tiu ĉi vokalo klarigendas per almenaŭ tri reguletoj:
* Ploziva [b]: kiel la esperanta. Tio okazas je komenco de fonetika ĉeno, aŭ post konsonanto. Se tiu '''b''' okazas inter vokalo kaj '''l''', oni duoblas la sonon [b]. Ekzemploj: '''b'''arca /'barkə/ (boato), '''b'''om'''b'''a /'bombə/ (bombo).
* Frikativa [β]: sen plene fermi la buŝon. Tio okazas inter vokaloj, eĉ se inter ili estas iu '''r'''. Ekzemploj: ro'''b'''a /'rɔβə/ (vestaĵoj), aca'''b'''ar /əkə'βa/ (fini), so'''b'''re /soβrə/ (sur), òr'''b'''ita /'ɔrβitə/ (orbito)
* Senvoĉa [p]: kiel esperanta ''p''. Ĝi okazas antaŭ senvoĉa konsonanto, aŭ je fino de la vorto. Ekzemploj: so'''b'''te /'soptə/ (subite).
 
<dt>c
<dd>Tiu ĉi konsonanto havas du sonojn, dependaj de la tuj sekvaj literoj:
* Sono [s]: esperanta ''s''. Antaŭ vokaloj '''e''' kaj '''i'''. Ekzemploj: '''c'''iment /si'men/ (cemento), en'''c'''ert /ən'sɛr/ (trafo)
* Sono [k]: esperanta ''k''. Alikaze. Ekzemploj: '''c'''asa /'kazə/ (domo), a'''c'''abar /əkə'βa/ (fini),
 
Fojfoje aperas '''cc''' antaŭ '''e''' kaj '''i''', kiun oni legas [ks]. Ekzemploj: a'''cc'''ió /əksi'o/ (ago),
 
<dt>ç
<dd>Tiu ĉi konsonanto skribeblas nur antaŭ la vokaloj '''a''', '''o''' aŭ '''u''', aŭ je la fino de vorto. Ties sono estas ĉiam [s], kiel la esperanta ''s''. Ekzemploj: bra'''ç''' /bras/ (brako), can'''ç'''ó /kən'so/ (kanto)
 
<dt>d
<dd>Tiu ĉi ekspliko similas al '''b'''. Reguletoj pri tri kazoj:
* Ploziva [d]: kiel la esperanta. Tio okazas je komenco de fonetika ĉeno, aŭ post konsonanto. Ekzemploj: '''d'''eure (devo), al'''d'''arull (tumulto), cen'''d'''ra (cindro)
* Frikativa [ð]: lango estas sub la dentoj, kaj voĉe oni blovas. Tio okazas inter vokaloj, aŭ inter iu '''r''': or'''d'''re (ordono, ordo), a'''d'''éu (adiaŭ)
* Senvoĉa [t]: kiel la esperanta ''t''. Ĝi okazas fine de vorto. Ekzemploj: altitu'''d''' (altitudo).
 
<dt>f
<dd>Same kiel la esperanta ''f''. Ekzemploj: '''f'''àbrica (fabriko), or'''f'''e (orfo)
 
<dt>g
<dd>Oni prononcas ĝin per pluraj sonoj ĉefe laŭ la venonta vokalo. Jen la situacioj:
* Sono [g]: esperanta ''g''. Antaŭ vokaloj '''a''', '''o''' kaj '''u''', kaj en litergrupoj '''gue''' (prononcu: ge) kaj '''gui''' (prononcu: gi). Ankaŭ je la fino de la vorto, se ili finas per (a,e,o,u) + '''g'''.
* Sono [ʒ]: esperanta ''ĵ''. Antaŭ vokaloj '''e''' kaj '''i'''.
* Sono [dʒ]: esperanta ''ĝ''. Se antaŭe estas '''t''' aŭ '''d'''. Ekzemplo: fetge /'fedʒə/ (hepato)
* Sono [k]: esperanta ''k''. Fine de vorto, se ne estas antaŭ la vokalo '''i'''.
* Sono [ʧ]: esperanta ''ĉ''. Fine de vorto, antaŭ vokalo '''i'''. (Tiukaze '''i''' ne estas pronocata). Ekzemplo: puig /puʧ/ (monteto)
* Sono [ɣ]: same kiel pri '''b''' kaj '''d''', la sono [g] fariĝas frikativa inter vokalaj sonoj.
 
Por skribi sonon [g] antaŭ '''e''' kaj '''i''', oni uzas la esceptajn litergrupojn '''gue''' kaj '''gui''', kie '''gu''' havas sonon [g].
Se oni volas ke tiu '''u''' aŭdeblu (kiel [w], do kiel esperanta ŭ), oni devas rimarkigi tiun sonon, per tremao sur la litero '''u'''. Do, '''güe''' [gwe] kaj '''güi''' [gwi].
 
<dt>h
<dd>Tiu ĉi konsonanto havas neniun sonon.
<dt>j
<dd>Tiu ĉi havas sonon [ʒ], kiel la esperanta ''ĵ''. Se estas '''t''' antaŭ ĝi, ĝi fariĝas [ʤ], do, la esperanta ''ĝ''.
<dt>k
<dd>Ĝi havas sonon [k], same kiel esperanta ''k''. Tamen, tiu ĉi konsonanto estas nur uzata en pruntitaj vortoj. Ekzemple, ĝi ofte uzatas por afikso ''kilo'', kiu estas tiom akceptita kiom ''quilo''.
<dt>l
<dd>Simila al esperanta 'l', sed ŝajne ĝi estas flanka kaj alveola. Ties sono estas [l].
 
Ekzistas duliteraĵo '''ll''', kiu havas apartan sonon flankan kaj palatalan [ʎ]. Similas al rusa mola ''l'' ль.
 
Ekzistas ankaŭ duobla '''l''', nomata "el·la geminada", kiu skribiĝas '''l·l'''. Oni prononcas ĝin kiel duobla '''l''', do [ll], same kiel esperante ''ll''. Oni nepre devas aldoni tiun centran malkunigan punkton, por ke ĝi ne estu konfuzita kun '''ll'''. (Legu ankaŭ sub litero '''t''')
 
<dt>m
<dd>Sono [m], same kiel la esperanta ''m''.
<dt>n
<dd>Sono [n], same kiel la esperanta ''n''. Tamen, antaŭ konsonanto 'g', la litero '''n''' fariĝas [ŋ]. Se tiu '''ng''' okazas je la fino de la vorto, nur sono [ŋ] prononcatas.
 
Se vorto finas per '''nt''', ĝenerale tiu '''t''' ne legendas.
 
Ekzistas duliteraĵo '''ny''', kiu havas sonon [ɲ].
 
<dt>p
<dd>Sono [p], same kiel la esperanta ''p''.
 
<dt>q
<dd>Sono [k], kiel la esperanta ''k''. Tamen, tiu ĉi litero nur skribeblas antaŭ '''u''' + vokalo. Se tiu vokalo estas '''e''' aŭ '''i''', litero '''u''' ne legendas. Do, '''que''' [ke] kaj '''qui''' [ki]. Se tiu vokalo estas '''a''' aŭ '''o''', tiu '''u''' legendas [w] kiel esperanta ŭ. Do, '''qua''' [kwa] kaj '''quo''' [kwo]. Ne eblas, ke tiu venonta vokalo estu '''u'''.
 
Tamen, se oni volas aŭdigi tiun sonon '''u''' inter '''q''' kaj '''e''' aŭ '''i''', same per sono [w], oni devas aldoni tremaon sur la '''u'''. Same, kiel en '''g''', restas: '''qüe''' [kwe] kaj '''qüi''' [kwi].
 
<dt>r
<dd>Estas du sonoj rilate al tiu ĉi litero:
* Sono [ɾ]: unubata esperanta ''r''. Tio okazas inter vokaloj, aŭ inter konsonanto kaj vokalo.
* Sono vibranta [r]: plurbata esperanta ''r''. Tiel legindas, se ĝi estas je komenco de vorto, aŭ je finaĵoj de vortoj. Ankaŭ se oni skribas la duliteraĵon '''rr'''.
 
Por skribi sonon [r] inter vokaloj, oni uzas duliteraĵon '''rr''', kiu ĉiam legendas [r].
 
Fojfoje, litero '''r''' je la fino de la vortoj simple ne legendas. Ekzemple, oni ne legas finan '''r''' de verbaj infinitivoj en ĉiuj dialektoj krom en la valencia. Rilate al ĉiu dialekto, ekzistas listo pri la prononcado aŭ neprononcado de tiu fina '''r''', ĉar tio okazas en malsamaj vortoj laŭ dialektoj.
 
<dt>s
<dd>Estas du sonoj rilate al tiu ĉi litero:
* Sono [s]: esperanta ''s''. Je komenco de vorto, je fino, aŭ apud konsonanto. Ankaŭ se oni skribas duliteraĵon '''ss'''.
* Sono [z]: voĉiĝo, esperanta ''z''. Inter vokaloj.
 
Por uzi sonon [s] inter vokaloj, oni devas nepre uzi la duliteraĵon '''ss'''. Por skribi sonon [z] je komenco de vortoj, je finoj, aŭ apud konsonanto, oni devas uzi literon '''z'''.
 
Se la vorto finas per '''nys''', tiu '''s''' havas sonon [ʃ], kiel esperanta ''ŝ''.
 
Antaŭ /r/, foje /s/ ne estas prononcata. Ekzemplo: Israel /ira'ɛl/ (Israelo)
 
<dt>t
<dd>Sono [t], kiel esperanta ''t''.
 
Se la vorto finas per '''nt''', oni ne legas tiun lastan '''t'''.
 
Necesas atentigi la literarojn: '''tl''', '''tll''' kaj '''tm'''. En ili litero '''t''' ne estas prononcata kaj la sekva fonemo estas duobligita. Ekzemploj: Atlàntic /ə'llantik/ (Atlantiko), batlle /'baʎʎə/ (urbestro), setmana /sə'mmanə/ (semajno).
 
<dt>v
<dd>En la centra kaj nordaj dialektoj, oni prononcas ĝin kiel litero '''b'''. Antaŭe, ĝi estis prononcita kiel esperanta ''v'' ĉie. La valencia kaj baleara dialektoj ankoraŭ uzas sonon [v] por ĝi.
 
<dt>w
<dd>Sono [w], same kiel esperanta ''ŭ''. Tiu ĉi litero estas uzata nur en fremdaj neasimilitaj vortoj.
 
<dt>x
<dd>Tiu ĉi litero havas du sonojn, laŭ apudaj literoj:
* Sono [ʃ]: kiel la esperanta ''ŝ''. Je la komenco de vorto kaj post konsonanto. Ankaŭ post litero '''i''', kaj tiukaze plene '''ix''' iĝas [ʃ], aŭ post konsonanta '''u'''. Ekzemploj: eix (akso), eixam (abelaro), raŭa (eksplodo <i>fig</i>).
* Sono [ks]: kiel la esperantaj ''ks''. Inter vokaloj. Ekzemploj: axioma (aksiomo), òxid (oksido), excès (eksceso)
 
<dt>y
<dd>Sono [j], same kiel esperanta ''j''. Tiu ĉi litero estas uzata nur en fremdaj neasimilitaj vortoj aŭ en la duliteraĵo '''ny''', kiu havas sonon [ɲ].
 
<dt>z
<dd>Sono [z], kiel la esperanta ''z''. Ĝi utilas por skribi sonon [z] inter konsonanto kaj vokalo, aŭ je komenco aŭ fino de vorto.
 
</dl>
 
=== Silaboj ===
 
Katalune la silaboj similas al la esperantaj. Ĉiu silabo havas nur unu vokalan sonon. Se du vokalaj sonoj havas neniun konsonanton inter ili, tiu kazo nomiĝas ''hiat''. ''Hiat'' okazas inter du silaboj. Se du vokalaj signoj estas kunaj, sed unu el ili havas konsonantan rolon (kiel esperantaj ''j'' kaj ''ŭ''), tio nomiĝas ''diftong'' (diftongo), kaj tio okazas en ''nur unu'' silabo.
 
Ĝenerale estas nur unu akcentita silabo en ĉiu vorto. Tamen, pro kunigo de akcentitaj radikoj, vortoj povas havi du akcentitajn silabojn. Ja ĉiu el tiuj radikoj havas propran fortan silabon, kiu ĝenerale ne perdiĝas kiam per ili kreiĝis nova vorto.
 
Ekzistas reguloj, per kiuj oni povas scii, kie falas la akcento en ĉiu vorto. Ili rilatas ne al la komenco de la vorto, sed al ties fino.
 
==== Korno, akcentita silabo ====
La kornoj estas uzataj por klarigi, kiu estas la akcentita silabo de ĉiu vorto. La celo estas ĉiam indiki ĝin. Tamen, por eviti la amasigon de kornoj dum skribado, oni supersignigas nur tiujn vortojn, kiuj ne sekvas la plej oftan vorprozodion de la lingvo.
 
Jen la reguloj:
* La akcentita silabo estas la antaŭlasta se vorto finas per:
** Vokalo (vokala sono)
** Vokalo + '''s'''
** '''en''' aŭ '''in'''
* La akcentita silabo estas la lasta, se temas pri la inversaj finaĵoj.
 
Alikaze, se la forta silabo ne tiel rilatas kun la finaĵo, oni devas atentigi la esceptecon de la akcento per korno super la silabvokalo. Ekzemple, se vorto finiĝas per vokalo, kaj la akcento falas sur la lasta silabo, oni devas surstreketi tiun ĉi vokalon. Aliekzemple, oni devas surstreketi ĉiujn akcentitajn silabojn, kiuj ne estas la lasta aŭ la antaŭlasta (do, ĉiujn proparoksitonajn vortojn - vortoj kun pli antaŭa akcento en la vorto mankas en la kataluna).
 
Estas specifaj adjektivoj por la vortoj, per kiuj oni klarigas pri la forta silabo de la vorto:
 
{| border=1
|+Adjektivoj pri loko de forta silabo en vorto
!Akcentita silabo
!Kataluna adjektivo
|-
|lasta
|''agut''/''aguda''
|-
|antaŭlasta
|''pla''/''plana''
|-
|antaŭantaŭlasta
|''esdrúixol''/''esdrúixola''
|}
 
===== Klarigo pri fermeco =====
 
Ekzistas du kornoj en la kataluna: dekstra kaj maldekstra. Per ili oni klarigas, ĉu la vokalon oni prononcas malvaste, respektive vaste (rimarku, ke oni nur distingas vokalvastecon, nur se ili estas akcentitaj). Tial estas tiu rilato inter la korno kaj vasteco.
 
La eblecoj estas, laŭ klarigo de vokaloj: à, è, é, í, ò, ó, ú
 
Klarigon pri ties ĝustaj sonoj oni trovos ĉe [[Kataluna#Vokaloj|Vokaloj]]
 
==== Unusilabaj vortoj ====
 
Kornoj estas foje uzataj ankaŭ por unusilabaj vortoj. Ekzistas tiaj vortoj principe skribendaj per la samaj literoj, tamen malsame pronocataj pro malsama vasteco de la vokalo. En tiuj okazoj oni aldonas kornon al unu el la du vortoj (preskaŭ ĉiam tiu kun malvasta vokalo). Krome en kelkaj okazoj ekzistas veraj homonimoj, kiujn oni skribe distingas per aldono de korno al unu el ili. Tiuj vortoj estas neregulaj kaj parkerigendaj. Katalune oni tian kornouzadon: ''accent diacrític''.
 
{| border="1"
|+ Ekzempliga listeto de unusilabaj vortoj akcentitaj (''accent diacrític'')
! Katalune
! Esperante
|-
| mes [mes]
| monato
|-
| més [mes]
| pli / plu
|-
| dona [dɔna]
| virino
|-
| dóna [dona]
| donas (li/ŝi), donu (vi)
|}
 
==== Diftongoj ====
 
La diftongoj tre similas al esperanto, ĉar ili rilatas al konsonantoj ''j'' kaj ''ŭ'', kiu rilatas al vokalaj sonoj, sed agas konsonante. Katalune oni skribas tiujn ''j'' kaj ''ŭ'' per la parencaj vokaloj '''i''' kaj '''u'''. Katalune oni nomas tiujn konsonantajn vokalojn ''vocals graduals''.
 
Laŭ ĝeneralaj reguloj, ekzistas kombinoj de vokaloj (''a'', ''e'', ''i'', ''o'', ''u'') kiuj rezultiĝas en diftongo: la '''i''' aŭ la '''u''' estas vokaloj, kiujn oni prononcas kiel la esperantaj konsonantaj vokaloj.
 
Ekzistas regulaj kombinoj de duvokaloj, kiuj rezultiĝas en diftongo se oni ilin trovas sen alia teksta marko.
* Kreskantaj: tiuj, rilataj al '''gu''' kaj '''qu''': '''gua''', '''güe''', '''güi''', '''guo''', '''qua''', '''qüe''', '''qüi''', '''quo'''. Plia informo en [[Kataluna#Konsonantoj|Konsonantoj]]
* Malkreskantaj: '''ai''', '''ei''', '''oi''', '''iu''', '''au''', '''eu''', '''ou''', '''uu'''
 
Tio okazas ankaŭ trilitere, en la t.n. ''triftongs''. Ekzemploj estas: '''iei''', '''iau''', '''uai'''
 
En kreskantaj, la dua vokalo estas la vokala sono. Male en la malkreskantaj. Do, se oni trovas iun el tiuj vokalaj kombinoj sen teksta marko, ĝi ''fariĝas diftongo''. Do, unu el tiuj vokaloj ('''i''' aŭ '''u''') fariĝas konsonanta.
 
{|
|
{| border = 1
|+Ekzemplaj kazoj pri diftongoj kaj ''triftongs''
! Vorto
! Silaboj
! Esperante
|-
| feina
| fei-na
| laboro
|-
| sauna
| sau-na
| saŭno
|-
| pingüí
| pin-güí
| pingvino
|-
| creieu
| cre-ieu
| kredas (vi)
|}
|
{| border = 1
|+Ekzemplaj kazoj pri kombinoj, kiuj ne estas diftongoj
! Vorto !! Silaboj !! Esperante
|-
| piano || pi-a-no || piano
|-
| riera || ri-e-ra || rivereto
|}
|}
 
Se iam okazas unu el tiuj vokalkombinoj prezentitaj, sed oni ne prononcas ĝin diftonge, bezonatas rimarki tion per teksta marko: ''la dièresi'' (dierezo per tremao: '''ï''' kaj '''ü''') aŭ surstreketo. Oni skribas surstreketon sur '''i''' aŭ '''u''' se oni povas tion fari laŭ reguloj pri surstrekado. Alie, oni skribas la tremaon. En la tabeloj videblas kelkaj ekzemploj.
 
Laŭ tiu regulo, oni devus tre ofte skribi la ''dièresi''. Sed estas kromaj reguloj, kiuj klarigas ke je kelkaj vortoj - pro derivaĵoj, pro latinaj radikoj, k.s. Tiujn regulojn oni povas trovi ĉe:
* [http://www.cult.gva.es/salt/salt_asse_grama_dieresi.htm Assessorament de la Generalitat Valenciana sobre la dièresi].
* Plia informo pri diftongiĝo en [http://www.iecat.net/institucio/seccions/Filologica/gramatica/Fonetica/05Diftongstriftongshiats.pdf Diftongs, triftongs i hiats (IECAT)]
 
Rimarku ke la ''dièresi'' havas apartan uzon sur '''u''' post konsonantoj '''g''' kaj '''q'''. Tie ĝi ne rompas diftongon.
 
{| border = 1
|+Ekzemplaj kazoj pri rompitaj diftongoj
! Vorto
! Silaboj
! Esperante
|-
| país
| pa-ís
| lando
|-
| països
| pa-ï-sos
| landoj
|-
| Raül
| Ra-ül
| Raulo (propra nomo)
|}
 
=== Eksteraj ligiloj ===
Katalunaj:
* [http://www.iecat.net/institucio/seccions/Filologica/pdf/Aplicaci%F3normesAFI.pdf Aplicació de les normes AFI]
 
== Sintakso ==