Kataluna: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alekĉjo (diskuto | kontribuoj)
Alekĉjo (diskuto | kontribuoj)
Linio 79:
 
 
=== Adjektivoj ===
 
Adjektivoj egalas al la esperantaj ''a-vortoj'' sintakse. Ili simple pliprecizigas la substantivon. Ĝenerale adjekvitoj estas vortoj, kies radiko estas ankaŭ adjektiva. Do ĝenerale oni ne kreas adjektivojn de substantivo.
 
Ĝenerale la adjektivoj troviĝas post la substantivo. Poezie oni povas trovi ilin antaŭ ĝin.
 
La adjektivoj havas ankaŭ finaĵojn montrantajn ''nombrecon'' kaj ''genron''. Morfologie, ili sekvas la samajn regulojn, ol la substantivoj. Tamen, ili men ne enhavas tiujn ecojn, sed la akompananta substantivo elektas ilin. Do, ekzemple, se la substantivo estas ununombra kaj ina, la adjektivo devas havi finaĵon montrante ununombrecon kaj inecon.
 
Kelkaj adjektivoj havas nuran formon por viraj kaj inaj substantivoj.
 
{|
|
{| border=1
|+Ekzemploj kun adjektivo ''gran'' (nura formo pri ineco) kaj substantivo ''nen'' (kaj ine kaj maline)
!Katalune
!Esperante
|-
| El nen gran
| La granda infano
|-
| La nena gran
| La granda infanino
|-
| Els nens grans
| La grandaj infanoj
|-
| Les nenes grans
| La grandaj infaninoj
|-
|}
|
{| border=1
|+Ekzemploj kun adjektivo ''petit'' kaj substantivo ''gos''
!Katalune
!Esperante
|-
| El gos petit
| La malgranda hundo
|-
| La gossa petita
| La malgranda hundino
|-
| Els gossos petits
| La malgrandaj hundoj
|-
| Les gosses petites
| La malgrandaj hundinoj
|}
|}
 
Rimarku ke en la ekzemploj uzitas substantivoj, kiuj rilatas al vivaĵoj, kaj ili havas formon kaj inan kaj viran. Memoru tion, ke ĝenerale substantivoj havas nur unu eblan genron; ni uzis tiajn substantivojn ĉi tie por montri pli klare la adjektivan morfologion.
 
Oni fojfoje substantivigas la adjektivojn (oni faras, ke ili estu substantivoj). Tio signifas, ke oni povas uzi la adjektivojn solajn, sen substantivo. Ekzemple: ''El català canta'' (la kataluna (homo) kantas), ''El malalt dorm'' (La malsana (homo) dormas). Tiuj adjektivoj povas do krei noman frazon (''sintagma nominal'') sen vera substantivo.
 
=== Determiniloj ===