Kataluna: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alekĉjo (diskuto | kontribuoj)
Alekĉjo (diskuto | kontribuoj)
Linio 81:
 
 
=== Determiniloj ===
 
La determiniloj similegas al adjektivoj, sed ili montras klarajn ecojn pri la akompananta substantivo. Ili sciigas determinecon, lokon, posedanton, kvantecon, ktp.
 
Por krei noman frazon (''sintagma nominal''), substantivo bezonas almenaŭ akompanantan determinilon. Katalune oni ne povas uzi sole nomon; se oni intencas plej malmulte klarigi pri la nomo, ekzistas eĉ determiniloj, por sciigi la plej malmulton.
 
Ĝenerale la determinilo estas la unua vorto de la noma frazo. Ĝenerale, oni povas uzi nur unu determinilon por ĉiu noma frazo.
 
==== Artikolo determina ====
 
Artikolo estas la plej simpla determinilo, kiuj sciigas nur pri la determineco de la substantivoj. Ĝi devas harmonie havi la morfologian formon postulatan de la substantivo, laŭ nombreco kaj ineco.
 
La artikolo egalas al esperanta artikolo '''la'''.
 
La senco de la determineco montras ke la parolanto parolas pri konkreta objekto, pri kiu la aŭskultanto jam scias aŭ scios.
 
{|border=1
|+Determinaj artikoloj
!
!Masculí
!Femení
|-
!Singular
|El
|La
|-
!Plural
|Els
|Les
|}
 
Je kelkaj kazoj, oni ''devas'' mallongigi la artikolon per '''l' ''' (apostrofo = ''apòstrof''). Tio okazas se la sekvanta vorto (ĝenerale substantivo):
* Komenciĝas per '''a''', '''e''', '''o''', '''ha''', '''he''', aŭ '''ho'''.
* Komenciĝas per '''i''', '''u''', '''hi''' aŭ '''hu''' ''nepre'' akcentitaj (la unua silabo estas la forta).
 
Ekzemple, jen kelkaj ĝustaj nomaj frazoj: el cotxe (la aŭto), una bicicleta (biciklo), unes sabates (ŝuoj), els remordiments (la rimorsoj), l'ossa (la ursino), l'Índia (Hindio), la història (la historio), la universitat (la universitato).
 
Post kelkaj prepozicioj, la artikolo kuniĝas kun ili por krei novajn vortojn. Tio nomiĝas ''article contracte'' (artikolo kontrakta).
 
{|border=1
|+Article contracte
!Konstruaĵo
!Skribendas
|-
|a + el
|al
|-
|a + els
|als
|-
|de + el
|del
|-
|de + els
|dels
|-
|per + el
|pel
|-
|per + els
|pels
|}
 
{|border=1
|+Ekzemploj pri nedeterminaj artikoloj
!Katalune !! Esperante
|-
| ''El gos del meu veí'' és blanc. || ''La hundo de mia najbaro'' estas blanka.
|-
| Has vist ''la nova pel·lícula del cinema''? || Ĉu vi vidis ''la novan filmon de la kinejo''?
|-
| ''Les patates'' són molt cares || ''La terpomoj'' estas tre multekostaj
|}
 
==== Artikolo nedetermina ====
 
Ili donas la malan informon al la determinita artikolo pri la venonta substantivo. Ĝi klarigas ke oni ne parolas pri konata afero, sed pri iu ajn afero, tiel nomita. En esperanto, por tion klarigi, oni simple nenion skribas antaŭ la substantivo.
 
{|border=1
|+Nedeterminaj artikoloj
!
!Masculí
!Femení
|-
!Singular
|Un
|Una
|-
!Plural
|Uns
|Unes
|}
 
{|border=1
|+Ekzemploj pri nedeterminaj artikoloj
!Katalune !! Esperante
|-
| Avui he vist ''una casa vermella''. || Hodiaŭ mi vidis ''ruĝan domon''.
|-
| M'he comprat ''unes sabates''. || Mi aĉetis por mi ''ŝuojn''.
|}
 
==== Artikolo persona ====
 
Antaŭ nomoj de homoj, oni uzas artikolojn tre similajn al la determinaj. Tamen, oni ne uzas ilin se ni parolas pri fama homo.
 
{|border=1
|+Personaj artikoloj
!
!Masculí
!Femení
|-
!Singular
|En (nordkatalune) aŭ El (alie)
|La
|-
!Plural
|Els
|Les
|}
 
{|border=1
|+Ekzemploj pri personaj artikoloj
!Katalune !! Esperante
|-
| ''En Pere'' m'ha donat les claus || ''Petro'' donis al mi la ŝlosilojn
|-
| Que has vist ''la Maria'' al matí? || Ĉu vi vidis ''Marion'' matene?
|-
| ''Dalí'' és un pintor excel·lent || ''Dalio'' estas bonega pentristo
|}
 
==== Demonstrativaj ====
 
La demonstrativaj artikoloj klarigas pri prokismeco (laŭ tempo kaj spaco) al la parolantoj:
{|
|
{| border=1
|+Demonstrativoj proksimaj
! !! Masculí !! Femení
|-
! Singular
| aquest || aquesta
|-
! Plural
| aquests || aquestes
|}
|
{| border=1
|+Demonstrativoj malproksimaj
! !! Masculí !! Femení
|-
! Singular
| aquell || aquella
|-
! Plural
| aquells || aquelles
|}
|}
 
Oni ne prononcas la unuan '''s''' de ''aquest'', se la venonta vorto komenciĝas per konsonanto. Norde oni ne prononcas la unuan '''s''' de ''aquests'', kaj sude oni diras ''aquestos''.
 
==== Posesivaj ====
==== Numeralaj ====
==== Kvantaj ====
==== Nedifinitaj ====
 
=== Pronomoj ===