Helpo:Kiel kontribui: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Junesun (diskuto | kontribuoj)
Principoj de instruado
Linio 26:
===Kurso pri teknika temo===
===Lingvokurso===
 
Bonaj lingvokursoj ne facile kreeblas, ĉar por ili gravegas ke vi ne nekonscie uzu novajn vortojn aŭ gramatikaĵojn kiuj ankoraŭ ne estis instruitaj. Tio tre malfacilas speciale por denaskaj parolantoj de lingvo, sed denaskaj parolantoj certe bezonatas dum kreado de lingvokurso. Ankaŭ malfacilas decidi en kiu ordo instrui gramatikaĵojn. Ĉe Vikilibroj, estas speciale malfacile, ĉar multegaj diversaj homoj (plejparte sen instruspertoj) kontribuas al kursoj kaj kelkfoje eĉ ne rigardas aŭ ignoras planon kaj la antaŭajn lecionojn.
 
Tial mi ĉi tie rekomendas du tipojn da lingvokursoj, kiuj bezonas malpli da planado kaj spertoj ol aliaj tipoj da kursoj. Tamen kreu lecionplanon, tiel ke homoj ne evoluigas vian kurson en neplanita direkto. Vi povas trovi sugestojn por lecionplanoj sube.
 
 
<b>Rapida strukturmetodo</b>
 
Oni ĉefe instruas frazpartojn, kiuj gravegas por turistoj, kaj utilegaj vortoj (ekz. iri, manĝi, vidi, helpi, hodiaŭ, nun, kun mi...). Da gramatiko oni nur instruas tion, kiu vere necesas por tiuj frazpartoj. Homoj poste povas krei multege da utilaj frazoj per kombinado. Ekzemple: post instruado de "mi volas", lernantoj povas diri "mi volas panon", "mi ne volas iri for", "hodiaŭ mi volas vidi la urbocentron", kaj tiel plu.
 
Se vi volas verki tian kurson, vi povus uzi similan lecionplanon ol tiu:
 
# Jen X / Tio estas X. / X estas ...-a. / X estas tro ...-a.
 
# Mi estas... / Ĉu vi estas ...? / Jes, ... / Ne, ...
 
# Ĉu ekzistas ... ĉi tie? / Jes, ... / Ne, ...
 
# (<i>nur se malkompleksas en via lingvo:</i>) Hodiaŭ mi ...as. (<i>eble ankaŭ aliaj tempoj, se estas tiel facilaj kiel en Esperanto</i>)
 
# Mi volas/deziras ... . Mi ne volas/deziras ... . Ĉu vi volas/deziras ... ? ktp
 
# Mi necesas/devas ... . Necesas ... . Ĉu vi necesas/devas ... ? ktp
 
# Mi povas ...(ekz. paroli Esperanton). Ĉu vi povas ... ? Ĉu vi povus ... bonvole? ktp
 
# Mi ŝatas ... . Ĉu vi ŝatas ... ? Kion vi ŝatas? ktp
 
# -u! Ne -u! (imperativo)
 
# Kial ...? Ĉar ... .
 
# Mi scias ... . Ĉu vi scias kie/kiam estas .... ? Ĉu vi scias ... ? ktp
 
# Pli bonas ... . Mi preferas ... .
 
 
<b>Asimiliga metodo</b>
 
Oni verkas dialogojn kaj tekstojn (laŭeble plej facilaj) kaj poste nur kreas laŭvortan tradukon kaj normalan tradukon, tiel ke homoj povas mem vidi la gramatikon. Pli bonas certe se aldone ekzistas mallongaj gramatikeksplikoj kaj kelkaj ekzercoj, sed eĉ tio ne necesegas. Ekzemple:
 
Wie heisst du und woher kommst du? <br>
kiel nomiĝas-2sg vi kaj de-kie venas-2sg vi? <br>
Kiel vi nomiĝas kaj de kie vi venas? <br>
 
Se vi volas verki tian kurson, vi povus uzi similan lecionplanon ol tiu:
 
# Salutoj
 
# Sinprezenti
 
# Paroli pri la vetero
 
# Demandi pri la vojo
 
# Paroli pri la tempo
 
# Paroli pri siaj hobioj kaj ĉiutagaj faroj
 
# Paroli pri la familio
 
# Paroli pri tio, kion oni faras nun
 
# Aĉetumi
 
# Paroli pri lingvokapabloj
 
# Fari planojn (futuro)
 
# Rakonti eventon (pasinteco)
 
Ajna denaska parolanto (aŭ ankaŭ bonega nedenaska parolanto) povas verki la dialogojn, tiam la aliaj povas krei la tradukojn.