AअԱႠあ Tiu ĉi vikilibro temas pri lingva kurso.

Lingvaj manlibroj
Ĝermana lingvaro


Bonvenon al la germana kurso! redakti

En ĉi tiu kurso vi lernos la germanan lingvon, tre gravan lingvon por Eŭropo. Eĉ nur en Germanio jam ekzistas pli ol 80 milionoj da homoj kiuj denaske parolas la germanan! Sed la germana estas parolata ankaŭ en Aŭstrio, Svislando kaj en kelkaj partoj de Nederlando, Francio, Italio...


Ĉi tiu kurso provos instrui la germanan kiel eble plej facile, sen instrui faciligitan nekorektan lingvon, kompreneble. La lecionoj estos malgrandaj kaj en unu leciono ne troviĝos multa gramatiko aŭ multaj novaj vortoj.
Vi uzu ilin tiel: atente studu la lecionon, lernu la gramatikon kaj ĉiujn necesajn vortojn. Elektu kaj lernu ankaŭ kelkajn vortojn el la listo de propravolaj novaj vortoj, se vi pensas ke ili estus utilaj por vi. Ne estas necesa lerni tiujn vortojn por povi fari la sekvantajn lecionojn. Faru ekzercojn kaj kiam vi pensas, ke vi bonege komprenas ĉion, komencu novan lecionon. La lecionoj estas faritaj tiel, ke vi verŝajne povos fari novan lecionon ĉiufoje aŭ preskaŭ ĉiufoje. Tiel vi progresos rapidege ankaŭ se la lecionoj ne instruas tian multegon da aĵoj kiel la plejparto de komercaj lernolibroj por la germana. La avantaĝo estas ke vi povos mem decidi kiom da gramatiko kaj kiom da novaj vortoj vi deziras studi por ĉiu unuopa leciono: se vi volas pli da gramatiko, progresu al nova leciono, se vi volas pli da novaj vortoj sen nova gramatiko, elektu ilin el la listo de propravolaj vortoj.


La kurso estos dividita laŭ la niveloj de la Common European Framework of Reference for Languages, kiu estas internacia normo uzata ankaŭ por normitaj lingvoekzamenoj. Vi povas rigardi kion vi scipovos en la germana post ĉiu nivelo de la kurso ĉe tiu anglalingva retpaĝo. Komencu lerni je la nivelo A1.

Kursoj:

Bonan sukceson!