Hispana / Leciono 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11

La nedifina artikolo redakti

En Esperanto, nedifina artikolo ne ekzistas! La plej proksima vorto trovebla estas “kelkaj”. Tiu ĉi estas jam plurnombra; eble ununombra versio de nedifina artikolo en Esperanto estus la vorto “iu”.

Tamen en la hispana, ja ekzistas nedifina artikolo, kia nia “kelkaj”. Ekzistas formoj por malinaj vortoj kaj inaj vortoj, kaj ununombraj kaj plurnombraj.

 
Spanish Flag
Gramática El artículo indefinido
un, una iu
unos, unas kelkaj
Ekzemploj
un niño knabo
una niña knabino
unos niños [kelkaj] knaboj
unas niñas [kelkaj] knabinoj

Pro fonetikaj kialoj, kelkaj inaj vortoj, kiuj komencas per akcentata a, devas uzi la artikolon un: un ave blanca (“blanka birdo”), unas aves blancas (“blankaj birdoj”). Ĉi tiu funkcias same kiel el ave blanca (“la blanka birdo”).

Memoru, ne konfuzu uno (“unu”) kun un (nedifina artikolo). Ne konfuzu ankaŭ la nedifinan artikolon una kun uña (“ungo”).

Ekzerco: Spanish/Exercises/Articles