AअԱႠあ Tiu ĉi vikilibro temas pri lingva kurso.

Lingvaj manlibroj
Romana lingvaro

Pri la latina lingvo redakti

La latina lingvo (aŭ simple “latino”; latine lingua Latīna) apartenas al la italika branĉo de la hindeŭropa lingvaro. Origine ĝi estis parolata en la areo de la urbo Romo, de kie ĝi, kiel la Roma ŝtato kreskis, disvastiĝis en grandajn partojn de suda kaj okcidenta Eŭropo. Eĉ post la falo de la Roma imperio latino plue servis kiel ĝenerala komunikilo de edukitoj en la okcidenta mondo de la mezepoko kaj renesanco, kaj eĉ en modernaj tempoj ĝi ludas sian gravan rolon, ĉar ĝuste de ĝi (kune kun la antikva greka) devenas la terminologioj de preskaŭ ĉiuj sciencaj kampoj.

Ni certe ne forgesu, ke el la latina lingvo ĉerpas multon de sia riĉeco ankaŭ Esperanto mem, kaj tio okazas tute ne nur ĉe fakaj vortoj, sed ankaŭ ĉe plej bazaj kaj ĉiutagaj esprimoj: homo, akvo, vivo, amo… kaj multegaj aliaj.

 
Societatis vinculum est ratio et oratio. – La ligilo de l’ socio estas la racio kaj parolo.

Enhavo redakti

Lernolibro redakti

Ĉapitraro unua redakti

  1. Skribo
  2. Elparolo
  3. Vortklasoj
  4. Nombro, kazo, genro
  5. Verbaj kategorioj
  6. Deklinaciaj klasoj
  7. Konjugaciaj klasoj
  8. Personaj finaĵoj

Ĉapitraro dua redakti

  1. Unua konjugacio
  2. Unua deklinacio
  3. Prepozicioj
  4. Imperativo
  5. Dua konjugacio
  6. Dua deklinacio
  7. Frazaranĝo
  8. Prezencaj infinitivoj
  9. Adjektivoj
  10. Personaj pronomoj
  11. Dō, dare
  12. Adverboj
  13. Imperfekto
  14. Futuro
  15. Sum, esse
  16. Uzoj de sum, esse
  17. Prefiksoj
  18. Derivaĵoj de sum, esse
  19. Tria konjugacio (prezenco)
  20. Tria konjugacio (imperfekto, futuro)
  21. Tria deklinacio (substantivoj)
  22. Tria deklinacio (adjektivoj kaj adverboj)
  23. Numeraloj
  24. Prezenca participo
  25. Komparado de adjektivoj
  26. Komparado de adverboj
  27. Demonstrativoj
  28. Korelativoj
  29. Rektaj demandoj
  30. Kvara konjugacio
  31. Kvara deklinacio
  32. Kvina deklinacio
  33. Deponentaj verboj
  34. Grekeca deklinaciado
  35. Futura imperativo

Ĉapitraro dua redakti

  1. Subjunktivo imperfekta
  2. Uzo de subjunktivo imperfekta
    • Resumo
  3. Subjunktivo prezenca (1-a konjugacio)
  4. Subjunktivo prezenca (2-a, 3-a, 4-a konjugacioj)
  5. Subjunktivo prezenca (sum, esse)
  6. Uzo de subjunktivo prezenca
    • Resumo
  7. Malregulaj imperativoj
  8. Eō, īre
  9. Ferō, ferre
  10. Fīō, fierī
  11. Volō, velle, nōlō, nōlle kaj mālō, mālle
    • Resumo

Ĉapitraro tria redakti

  1. Perfekto
  2. Pluskvamperfekto
  3. Futura perfekto
    • Resumo
  4. Supino
  5. Gerundio
  6. Gerundivo
  7. Ĉiuj latinaj infinitivoj
    • Resumo
  8. Subjunktivo perfekta
  9. Subjunktivo pluskvamperfekta
    • Resumo
  10. Sinsekveco de la tensoj
  11. Malrektaj demandoj
    • Resumo
  12. Semideponentaj verboj
  13. Ablativo absoluta
    • Resumo
  14. Uzoj de cum
    • Resumo

Pli da lecionoj estas aldonote.

Kromĉapitroj redakti

Tabeloj redakti

Aldonaĵoj redakti

  • Frazaro – kolekto de bazaj frazoj por simplaj konversacioj
  • Sentencaro – famaj latinaj diraĵoj kun glosoj
  • Verkistoj – superrigardo pri la plej gravaj latinlingvaj verkistoj
  • Terminaro – gramatikaj terminoj kaj mallongigoj uzataj en ĉi tiu libro
  • Vortaro – helpa latina-Esperanta vortaro

Kompoŝto: Ligiloj al malnov-versiaj lecionoj, kiuj estas refarotaj al la supra lecionar-skizo:

Mesaĝo de l’ fondinto: Dum la ekigo de ĉi tiu lernolibro jam longe ekzistis ĉe Vikilibroj kurso pri la Klasika Latina, kiu tamen ŝajnis kaj plu ŝajnas esti iom mortinta projekto. Mi do aŭdacis (helpon de aliuloj multe aprezante) skizi novan kurson, sub la simpla nomo “latina” (ĉar “klasika latina” ne plaĉas al mi kaj ĉar mi volus prezenti ankaŭ aliajn formojn de la lingvo), kaj ankaŭ uzurpi la intervikion de tiu malnova kurso. Espereble mi ne kaŭzis problemojn. — Lipao123 (diskuto)