Enkonduko redakti

Ĉi tiu vikilibro komencparte kaj plejparte estas rapida vidaĵo pri la zulua gramatiko. Multe estas menciite, sed nur supraĵe. Detaloj estas forlasitaj kaj faciligitaj. Kune kun vortaro ĝiajn regulojn oni povas uzi, kiam oni volas kompreni zuluan tekston, aǔ kompreniĝi. Ili ne sufiĉas por certigi, ke la esprimo estas laŭidioma. Kelkajn komune uzitajn frazojn oni trovas en la fina parto.

Ankaǔ povas esti, ke eĉ iuj ekzemploj estas iom neidiomajn. La celo estas plej multe uzi la regulecojn de la lingvo, ne tro atenti esceptojn, kaj fari tion enkadre de tre malgranda vortprovizo.

Malgraǔ tio, ke tiu teksto prezentas ege simpligitan gramatikon, la leganto baldaŭ rimarkos, ke la formoj estas tre multaj. Li kredeble demandas, ĉu oni vere devas lerni ĉi ĉion? Ĉu ne estus pli saĝe lerni nur la plej gravajn formojn.

Paradokse, ambaŭ demandojn oni povas jesi. La formsistemo estas grava, ankaǔ tiam, kiam oni decidas elekti nur la plej necesan. En la fino vi trovas tri paragrafojn pri kiel oni povas simpligi la lernadon per iuj forigoj kaj mallongigoj de la teksto. Ni tamen proponas, ke vi ne de komence iros tien, sed unue sekvos la laŭsisteman prezenton. Ĝi helpos vin ekkompreni la sistemon kiel tuton. Poste, kiam vi ne plu komprenas, aǔ kiam la multo de la materialo konfuzas vin, tiom indas iri al la fino kaj ekstudi celtrafe, laŭ tio, kion vi plej volas povi - legi, skribi aǔ paroli. Ĉiu el ili tri havas sian sekcion, kun konsiloj por faciligi la studadon. Aŭ vi fortigu tion, kion vi jam scias, antaǔ vi plueniros. Aǔ, vi estas kontenta kun pli malgranda parto. Vi decidu kion lerni - post kiam vi konas iom pri la tuta strukturo de la lingvo.

Skribo kaj elparolo redakti

Vokaloj: a, e, i, o, u.

La vokalojn estas la samaj kiel en Esperanto. Ankaŭ la elparolo estas la sama.

Konsonantoj: b, bh, d, f, g, h, j, k, kh, l, m, n, p, ph, s, t, th, v, ny, ng, sh, hl, dl, tsh, kl.

La litero h post b, k, p, t montras aspiracion. Tiu sonas kvazaŭ malforta h post la konsonanto.

j oni elparolas kiel Esperantan ĝ.

m estas konsonanto, sed kiel vokaloj ĝi povas formi propran silabon.

Cetere la elparolo de konsonantoj estas kiel la Esperanta.

Duonvokaloj: y, w

y oni elparolas kiel Esperantan j.

w oni elparolas kiel Esperantan ŭ.

Klaketoj:

Kiam oni samtempe fermas la buŝan kavejon duloke, ekspandas la interan spacon, kaj sekve malfermas la antauan fermon, tiam la malalta aerpremo tie igas klaksonon. La zulua lingvo havas teorie 15 tiajn klaketojn.

c - klako per la pinto de la lango.

x - klako per unu flanko de la lango.

q - klako per la dorso de la lango.

ch, qh, xh - aspiraciaj klakoj. nc, nq, nx - nazalaj klakoj. gc, gq, ĝ - voĉaj klakoj. ngc, ngq, nĝ - voĉaj kaj nazalaj klakoj.

Ĉi tiu ja estas timiga multo da tutnovaj distingoj por plejmultaj lernantoj de la zulua. Konsoliganta estas, ke parolantoj de la zulua kutime multe paciencas pri fremduloj maltrafe klopodantaj produkti ĝustajn klaketojn. Oni ankaŭ povas dubi, ĉu ĉiuj tiuj formoj vere estas elparolataj diferente en reala vivo, aŭ ĉu ilin kreis ambiciaj klasigo-fervoraj gramatikistoj.

Se oni vere volas faciligi sian studadon, oni povas elparoli ĉiujn sonojn enhavantajn c kiel t, kaj ĉiujn aliajn kiel k. Tre ofte personoj sen Zulua aŭ Kosa deveno faras tiel.


Silaboj kaj akcento

Ĉiu silabo finiĝas per vokalo, aŭ estas vokalo aŭ la litero m. Neniu silabo havu akcenton, sed la antaǔlastan oni povas elparoli iom pli longe ol la aliajn.

Sonŝanĝoj

Kiam en kunmetita vorto du vokaloj venas unu apud la alia, la sonoj ofte miksiĝas.

a + a fariĝas unuoblan a

a + i fariĝas al e

a + u fariĝas al o

Tio okazas kaj skribe kaj parole. (Ĉe iuj neaj formoj, anstataŭe la dua vokalo foriĝas.)

Ekz: La vorto por "kaj" estas na-. Tiun oni ligas al la sekvanta vorto. Do:
Patro kaj patrino = Ubaba nomama ("na + umama")
Manĝaĵo kaj teo = Ukudla netiye ("na" + "itiye")

Gramatikaj principoj redakti

Ĉiu substantivo apartenas al unu el 8 klasoj. La klasoj foje akordiĝas iom kun la signifo de iliaj membro-vortoj. Oni ekscias, al kiu klaso apartenas certa vorto, per vido al la unuaj literoj.

En la frazoj plej multaj vortoj havas prefiksojn, kiuj kongruante kun prefiksoj de aliaj vortoj montras la gramatikajn rolojn, rilatante unu vorton al alia.

La verbo kongruas kun la klaso de la subjekto per speciala subjekta prefikso. Se jesa prezenco-formo nek havas objekton nek alian postan vorton, oni enmetu -ya- inter la subjekta prefikso kaj la verbradiko.

La vortordo normale estas subjekto-verbo-objekto.

Ĉu certa frazo estas demanda frazo aŭ deklara frazo, tion nur determinas la frazmelodio.

Priskribvortoj ofte estas post siaj ĉefvortoj. La priskribvorto kongruas per siaj prefiksoj kun la klaso de la ĉefvorto.

Gramatike la zulua similas al la svahila kaj aliaj bantuaj lingvoj. Ankaŭ parto de ilia vortproviso estas komuna.

Vortoj uzitaj por la gramatikaj ekzemploj redakti

En la venontaj gramatikaj ekzemploj nur la sekvontaj vortoj estas uzitaj. Por faciligi vian studadon ĉi tiun vort-aro enhavas plurajn vortojn kiuj similas al Esperantaj samsignifaj vortoj. Ankaŭ iuj svahila-similajn vortojn ĉeestas, precipe verboj, aŭ pro iliaj helpa simileco, aŭ pro averti ke kvankam ili ŝajne estas la sama vorto, laŭ signifo ili estas tute malsamaj. Se vi jam en ĉi tiu frua fazo de viaj studoj volas lerni pliajn vortojn, vi povas iri al la vortaroj, /Vortaro/Esperanta-Zulua kaj /Vortaro/Zulua-Esperanta.


Bazaj substantivoj

Singularo Pluralo Klaso Komentaro
serpento inyoka izinyoka 5
manĝaĵo ukudla 8
teo itiye amatiye 3 Kiel angla tea
viando inyama izinyama 5
onklo umalume omalume 1
homo umuntu abantu 1 Kiel Esperanta bantua lingvo, bantustano
lernejo isikole izikole 4 Kiel norvega skole
pano isinkwa izinkwa 4
jaro umnyaka iminyaka 2
gardisto ugadi ogadi 1 Kiel Esperanta
doktoro udokotela odokotela 1 Kiel Esperanta
patro ubaba obaba 1 Kiel svahila baba
patrino umama omama 1 Kiel svahila mama
kato ikati amakati 3 Kiel Esperanta
blankulo umlungu amalungu 1 Kiel svahila mzungu
kamparano umlimi abalimi 1
ĉeno iketanga amaketanga 3 Kiel germana Kette
flegisto unesi onesi 1 Kiel angla nurse
plejmulto ubunyingi 7
korno uphondo izimpondo 6
peti umthandazo imithandazo 2
papajo uphopho ophopho 1 Kiel angla pawpaw
knabo umfana abafana 1
instruisto umfundisi abafundisi 1
poŝto iposi amaposi 3 Kiel Esperanta
buso ibhasi amabhasi 3 Kiel angla bus
motorciklo isithuthuthu izithuthuthu 4 Kiel sonorigilo
aŭto imoto izimoto 5 Kiel Esperanta motoro
paco ŭolo 6


Bazaj verbaj radikoj

vol- -funa
serĉ- -funa
leg- -funda
ŝat- -thanda
ir- -hamba
malferm- -vula
help- -siza
manĝ- -dla
lav- -hlamba
dorm- -lala
vid- -bona
bat- -shaya
fin- -qeda
aŭd- -swa
sent- -swa
kost- -sibiza
alven- -fika


Bazaj adjektivaj radikoj

grand- -khulu
mult- -ningi
maljun- -dala
long- -de
malgrand- -ncane
nov- -sha
bel- -hle
facil- -lula (relativradiko)
malfacil- -nzima (relativradiko)
malsek- -manzi (relativradiko)
nigr- -mnyama (relativradiko)
blank- -mhlophe (relativradiko)


Bazaj konjunkcioj

ke ukuba
por ukuze
antaŭ anduba
se uma
kiam lapho
ĉar ngoba
kaj na-


Bazaj adveroj

proksime eduza
malproksime kude
hodiaŭ izolo
morgaŭ kusasa
malsupre phansi
supre phezulu


Aliaj bazaj vortoj

jes yebu
kiam? nini?
per kio? ngani?
kiu? ubani?
kiuj? obani?
kiel? kanjani?
kiom? ngaki?
ne cha

Verboj redakti

Verboj havas variajn formojn por esprimi tempon, personon, modon kaj nombron de la subjekto, proksimume kiel hindeuropaj lingvoj havas. Sed anstataŭ ŝanĝi la finparton de la verbo per postfiksoj, la zulua ŝanĝas precipe la komencparton, per diversaj prefiksoj.


VIDAĴO PRI LA VERBFORMOJ


Persono Klaso Postfikso, prefikso Ekzemplo Traduko
BAZA FORMO uku-, ukw- Ukuhamba Iri
Ukudla Manĝi, manĝo, manĝaĵo
ORDONO
Jesa sing. neniu prefikso Hamba! Iru! Foriru!
unusilabaj: yi- Yidla! Manĝu!
plur. -ni Hambani! Iru! Foriru!
unusilabaj: yi- -ni Yidlani! Manĝu!
Nea sing. musa + baza formo Musa ukuhamba! Ne iru!
plur. musani + baza formo Musani ukuhamba! Ne iru!
NUNA TEMPO (prezenco)
Jesa I pers.sing. ngi- Ngibona abantu. Mi vidas homojn.
I pers.plur. si- Siyalala. Ni dormas.
II pers.sing. u- (elparolo per malalta tono) Ufuna ukudla? Ĉu vi volas manĝaĵon?
II pers.plur. ni- Nisiza ubaba. Vi helpas patron.
III pers. sing.
pri homoj
= klaso 1. u- (elparolo per alta tono) Ufuna udokotela. Ugadi uyalala. Li/ŝi serĉas la doktoron.

La gardisto dormas.

pri konkretaj aĵoj...
... klaso 2. u- Umnyaka uyaqueda. La jaro finiĝas.
... klaso 3. li- Ikati lithanda inyama. La kato ŝatas viandon.
... klaso 4. si- Isikole siyaqeda. La lernejo finas.
... klaso 5. i- Inyama iyaqeda. La viando ĉesas.
... klaso 6. lu- Uxolo luyafika. Paco venas.
... klaso 7. bu- Ubunyingi buyasiza. La plimulto helpas.
... klaso 8. ku- Kuyaqeda. Ĝi ĉesas. (Pri la manĝaĵo)
III pers. plur
pri homoj
= klaso 1. ba- Abantu bayahlamba. Homoj lavas.
pri aĵoj...
... klaso 2. i- Imithandazo iyaqeda. La pregoj ĉesas.
... klaso 3. a- Amakati adla inyama. La katoj manĝas viandon.
... klaso 4. zi- Ziyaqeda. Ili ĉesas. (Pri la lernejoj)
... klaso 5. zi- Izinyoka ziyahamba. La serpentoj foriras.
... klaso 6. zi- Izimpondo ziyafika. La kornoj alvenas.

Neajn prezencoformojn oni kreas per meto de a- antaŭ la koresponda jesa formo kaj ŝanĝo de finvokalo al -i. (La klaso 1 havu singulare aka- anstataŭ u-). Se tiam du vokaloj venas kunen oni enmetu konsonanton interen: a-u- fariĝas awu-; a-i fariĝas ayi-, a-a- fariĝas awa-.

Ekz. Asithandi uphopho. - Ni ne ŝatas papajon.


Ekzerco pri prezenco (nuntempo-formoj) redakti

Klaku ĉi tie por ekzercoj pri nuntempo-formoj


PASINTA TEMPO (Ĉi tiaj detaloj konsiderindas kiel ekster la baza nivelo.)

Senhalta
Jesa
Proksima tempo be- antaŭ la koresponda prezencoformo

Ekz. Bengifunda. - Mi ĵus legadis.

Malproksima tempo Komenĉa konsonanto de la koresponda prezencoformo duobliĝas kaj -a- venas interen. (Aldone kelkaj sonŝanĝoj).

Ekz. Nanifunda.. - Vi iam legis. Ngangifunda. - Mi legadis. Wawufunda.. - Vi legadis.

Isinkwa sasibiza amarandi amane.. - La pano kostis kvar randoj.

Nea -nga- venas inter la subjektprefikson kaj la radiko de la koresponda jesa formo,

kaj la fina vokalo ŝanĝigas al -i.

Ekz. Ngangingafundi. - Mi ne legadis tiam. Bengingafundi. - Mi ĝis nun ne legadis.

Halta
Jesa
Proksima tempo La finvokalon -a de la koresponda prezencoformo anstataǔas -e. (-ile se neniu objekto ĉeestas.)

Ekz. Ngihambile. - Mi ĵus foriris. Umalume uhambile. - Onklo foriris. Nisize ubaba. - Vi ĵus helpis patron.

Malproksima tempo En la prezencoformoj -a- anstataǔas la prefiksajn vokalojn. (Aldone kelkaj vokalŝanĝoj okazas).

Ekz. Ngahamba. - Mi foriris. Wahamba - Vi foriris.

Nea a- antaǔ la koresponda jesa formo de proksima tempo. (Kl. 1. sing. havu aka- anstataǔ a-u-) kaj la finan vokalon anstataǔas -anga.


ESTONTA TEMPO

Jesa Proksima tempo -zo- inter la subjektprefikson kaj la radikon: Ngizofunda. - Mi baldaǔ (tuj) legos.
Malproksima tempo -yo- inter la subjektprefkson kaj la radikno: Ngiyofunda. - Mi iam legos.
Nea Anstataŭ -zo- estu -zu-, anstataǔ -yo- estu -yu-: Uyuvula. - Vi neniam malfermos.



SUBJUNKTIVO (kondicionalo) havas finan -e anstataǔ -a.

Subjunktivon oni uzas en subfrazoj kune kun ukuba (=ke), ukuze (=por), anduba (=antaǔ, ĝis).
Ekz. Ubaba uthanda ukuba sisebenze. - Patro volas, ke vi laboru.


PASIVO havas -wa anstataǔ la fina -a.

Agenton oni esprimas per ng- antaŭ ka komencvokalo de la substantivo, si tiu estas a, o, u, kaj per y- antaŭ la komencvokalo i.
Ekz. Aktivo: Umalume ushaya inyoka. - Onklo batas la serpenton. La koresponda pasiva: Inyoka ishaywa ngumalume. - La serpento estas batata fare de onklo.



LA VERBO "ESTI"

Esperantajn frazojn, kie la verbo "esti" ligas al la subjekto kun la predikativo, zulue oni esprimas malsimile.

Kiam la predikativo estas substantivo la konstruo egalas la esprimon por montri agenton.

Ekz. Ngumalume. - Tio estas onklo. Umalume ngumlimi - Onklo estas kamparano.

Kiam la predikativo estas adjektivo neniu aparta vorto estas uzata por esti. Anstataŭe la komencvokalo de la adjektivo foriras.

Ekz. Umlimi omkhulu. - granda kamparano. Umlimi mkhulu. - la kamparano estas granda.
Por esprimi nean signifon, oni ofte metas a- (kelkfoje (aka-) antaǔ la adjektivo. Ekz. Umfana akamkhulu.' - La knabo ne estas granda.



LA VERBO "HAVI"

La koncepto de "havi" oni esprimas per -na-, kiu estu post la subjektprefikso kaj antaǔ la objekta substantivo (aǔ pronomo). Vokaloj, kiuj tiam venas kune intermiksas.

Ekz. "Mi havas viandon" oni konstruas kiel " Ngi-na-inyama", kiu fariĝas Nginenyama. Onklo havas ĉenon - "Umalume u-na-iketanga", iĝas Umalume uneketanga.

Por esprimi nean formon oni metas a-, ka-, aka- antaŭ la subjektprefikso.

Ekz. Anginanyama. - Mi ne havas viandon. (i- malaperas ĉi tie.)

Substantivo redakti

Kiel jam dirite, substantivoj estas de 8 klasoj. Ni konstatis, ke la verbo triapersone prezence havas tian prefikson, kian determinas la klaso al kiu la subjekta substantivo apartenas.

Ĉiu substantivklaso havas sian propran prefikson. Ĉi tiuj substantivklasaj sufiksoj ofte similas al la verba prefikso de la sama klaso, sed ili ĉiam komencas per vokalo.


KLASO 1. La vortoj signifas personojn. Ili komencas per um-umu- singulare kaj aba- plurale

Singularo Pluralo Traduko
umuntu abantu homo; popolo
umfundisi abafundisi instruisto; instruistoj
umfundi abafundi lernanto; lernantoj
umlungu abalungu blankulo; blankuloj

Unu varianto el la klaso 1, KLASO 1a estas uzata por propraj nomoj, parencovortoj, manĝaĵoj k.t.p. La singularformoj komencas per u-, la pluralaj per o-.

uAndersen oAndersen (Sinjoro) Andersen; La familio Andersen
upelepele opelepele pipro; piprospecoj
uthisha othisha instruisto; instruistoj (Komparu anglan teacher)
uKhisimusi oKhisimusi kristnasko; kristnaskoj (Komparu anglan Christmas)
umese omese tranĉilo; tranĉiloj (Komparu germanan Messer)
usofa osofa sofo; sofoj
ukhiye okhiye nyckel; nycklar (Komparu anglan key)
ubhanana obhanana banano; bananoj


KLASO 2. Singularformoj komencas per um-umu- (kiam klaso 1) sed la pluralaj komencas per imi-.

umkhonto imikhonto lanco; lancoj
umhlaba imihlaba tero, lando; landoj, mondo
umdanso imidanso danco; dansoj
umthandazo imithandazo peto, preĝo; petoj, preĝoj


KLASO 3. Singularaj formoj komencas per i-, pluralaj per ama-.

iphepha amaphepha papero; paperoj (Komparu anglan paper)
isela amasela ŝtelisto; ŝtelistoj
ikhofi amakhofi kafo; kafospecoj
ilanga amalanga sol, dag; dagar
itafulo amatafulo tablo (Komparu tablo)
ibhola amabhola piedpilko; piedpilkoj (Komparu tagalogan bola)
isonto amasonto dimanĉo, preĝejo, semajno; dimanĉoj, preĝejoj, semajnoj (Germana Sonntag)
irandi amarandi rando aǔ alia monunuo; randoj
amanzi akvo


KLASO 4. La singularaj formoj komencas per is-, isi, la pluralaj per iz-, izi-.

isikole izikole lernejo, lernejoj
isinkwa izinkwa pano; panoj
isifundo izifundo lekciono; lekcionoj
isitulo izitulo seĝo; seĝoj (Komparu rusan стул)
isiteshi iziteshi staciono ; stacionoj (Komparu anglan station)
isiZulu La zulua lingvo
isiNgisi La angla lingvo (Kompare la angla English)
isithuthuthu izithuthuthu motorciklo; motorcikloj (Komparu la sonon)
isikhukhukazi izikhukhukazi koko; kokoj (Komparu Esperantan)
isiPutukezi La portugala lingvo (Komparu portugalan português)


KLASO 5. La singularformoj komencas per in-im-, la pluralaj per izin-izim-.

inyoka izinyoka serpento; serpentoj
ingadi izingadi ĝardeno (Komparu anglan garden)
imali izimali peso; pesoj (Komparu svahila mali)
inkosi reĝo, tribestro, dio (La pluralo estas malregula, amakosi (klaso 3)
intombi izintombi virgulino; virgulinoj


KLASO 6. La singularaj formoj komencas per u-, la pluralaj per izin-izim-.

uphondo izimpondo korno (iom malregula: la aspiracio forestas en pluralo)
uthando amo


KLASO 7. La vortoj komencas per ub-, ubu-. Ili ne havas specifan pluralon. Per tiu prefikso ub-, ubu- oni povas konstrui abstraktan substantivon el ĉiu adjektiva kaj el multaj substantivaj radikoj.

ubukhulu grandeco
ubuningi plimulto
ubukhosi reĝeco, reĝlando
ubuntu homeco, namo de la ideologia baza por la respubliko Sudafriko


KLASO 8. La substantiven en ĉi tiu klaso egalas al la bazaj formoj de verboj. Ili do komencas per uku-ukw-.

ukudla manĝo, manĝaĵo, manĝi
ukufa morto, morti
ukufika alveno, alveni
ukufundisa instruo, instrui

Ekzercaj frazoj kun subjekto kaj objekto redakti

Post tiuj vastaj listoj, tuttempe prezentante novaĵojn, povas esti agrable trejni kaj ripeti iom tiujn jam prezentitajn frazmodelojn. Klaku ĈI TIE por atingi la ekzercojn.

Posedaj esprimoj redakti

Genitivon oni esprimas per kvazaǔ-prepozicio, kiu preskaǔ estas infikso -a- kun la subjektprefikso laŭ la posedata afero. Post tiu "prepozicio" venas la substantivo signifikanta la posedanton. La konstruo similas al la Esperantaj de-konstruoj por esprimi apartenon.

Ekz. La kato de la kamparano (kl 3) - ikati l-a-umlimi, kiu fariĝas ikati lomlimi.

Alternativa maniero kompreni tion konstruon estas rigardi -a- kiel verba radiko, signifikanta "aparteni" aǔ pli trafe "apartenanta". Tiu estas tre natura interpreto, ĉar al verbradiko oni normale ligas subjektprefiksojn. La supera ekzemplo ikati lomlimi, oni do povas anstataǔe interpreti kiel: "la kato tiu-apartenanta-kamparanon".

"Posedaj pronomoj"

Kiam oni esprimas la posedanton per pronomo ("poseda pronomo"), ĉiu okazas kiel supere, sed la vokalo de la "prepozicio" iom ŝanĝiĝas. Oni povas trovi ĝin el la unua malsupra tabelo, kaj ligi ĝin antaǔ la pronoma radiko, kiun oni trovas el la dua tabelo. Atentu, ke la klaso de la "prepozicio" montras la posedata aĵo, dum la klaso de la pronoma radiko montras la posedanto. Tio povas konfuzi parolatojn de eǔropaj genrohavaj lingvoj, kiel la latinidaj lingvoj kaj la germana, kies prepoziciaj formoj montras (per "du" aŭ "de", per "vom" aŭ "von" k.t.p.) la genron de la posedata afero.

"La prepozicia esprimo de la"

Klaso 1 2 3 4 5 6 7 8
Singularo wa- wa- la- sa- ya- lwa- ba- kwa-
Pluralo ba- ya- a- za- za- za- - -


Pronomaj radikoj singulare kaj plurale

I persono -mi min -ithu nin
II persono -kho vin -inu vin
III persono klaso 1. -khe lin, ŝin -bo ilin
klaso 2. -wo ĝin -yo ilin
klaso 3. -lo ĝin -wo ilin
klaso 4. -so ĝin -zo ilin
klaso 5. -yo ĝin -zo ilin
klaso 6. -lo ĝin -zo ilin
klaso 7. -bo ĝin -
klaso 8. -ko ĝin -


Ekz. Mia kato - ikati l-a-mi, kio iĝas ikati lami ("(la) kato, ĝi apartenas min")

Ĝiaj kornoj - uphondo lwa-yo - Uphondo lwayo (-yo rilatas al vorto de la kl. 5. - Ĉi tio estas frazo el la himno de Sudafriko.)
Aǔdi niajn petojn - Yizwa imithandazo yethu! (Ĉi tiu estas verso en la himno de Sudafriko.)


Propraj nomoj kiel posedanto: Kiam la posedanton esprimas propra nomo (aǔ alia vorto de la klaso 1, kiu ne komencas per um-umu-), oni uzas la "prepozicion" ka-, eventuale antaǔantan de la subjekta prefikso.

Ekz. Ikati likaJohn - La kato de la John. Inyoka kaJohn - La serpento de la John.


"Kunmetitaj vortoj": Oni uzas genitivon konstruon ankaǔ por esprimi la korespondon al Esperantaj epitetaj adjektivoj aǔ por formi kunmetitajn vortojn.

Ekz Umfana vesikole - lerneja knabo.

Adjektivoj, nombrovortoj kaj adverboj redakti

Kiel epiteto (rekta priskribo) adjektivo estas metita post la ĉefvorto kiun ĝi priskribas. La adjektiva prefikso estas preskaǔ kiel la substantiva.

Klaso 1 2 3 4 5 6 7 8
Singularo om- om- eli- esi- en- olu- obu- oku-
Pluralo aba- emi- ama- ezi- ezin- ezin- - -
Ekz. Granda knabo - umfana omkhulu. Grandaj knaboj - abafana abakhulu


Nombraj vortoj havas la saman prefikson kiel la adjektivoj. Por pli grandaj nombroj oni uzas anglajn vortojn, kiel la suba ekzemplo montras:

du panoj izinkwa ezimbili
tri randoj amarandi amathathu
kvar randoj amarandi amane
kvin randoj amarandi amahlanu
ses randoj amarandi ayisithupha
sep randoj amarandi ayisikombisa
ok randoj amarandi ayisishiyagalombili
naǔ randoj amarandi ayisishiyagalolunye
dek randoj marandi avishumi amarandi angu ten
dek unu randoj amarandi angu eleven
dek du randoj amarandi angu twelve

Antaǔ certaj adjektivoj - tiel nomataj relativradikoj - prefiksoj havantaj nazaloj estas mallongigitaj tiel, ke la nazalo kaj ĉiuj postaj literoj malaperas.


Adverbojn oni povas konstrui el adjektivoj per la prefikso ka-

Ekz. kakhulu - grande; kaningi - multe; kangaki? - kiomfoje?; kalula - facile.

Pronomoj redakti

Ekzistas pluraj demonstrativaj (montraj) pronomoj. Ilin oni povas meti antaŭ aŭ post la ĉefvorto. Tiuj, kiuj estas prezentitaj ĉi tie, ofte korespondas al Esperantajn "la", "tiu(j)" aǔ "ĉi tiu(j).

La personaj pronomoj oni povas uzi kaj kiel subjekton kaj kiel objekton. Kiel subjekto ili iam estas forlasitaj, ĉar la subjektprefikso jam informas pri persono, klaso kaj nombro.

Anstataŭ pronomon kiel objekt oni povas uzi objektenfikson, do silabon, kiu estas metita inter la subjektan prefikson kaj la radikon. Oni povas uzi la objektinfikson eĉ kiam vera objekto ĉeestas.


Demonstrativaj Personaj Objektinfiksoj
Singularo Pluralo Singularo Pluralo Singularo Pluralo
I persono - - mina mi, min thina ni, nin -ngi- -si-
II person - - wena vi, vin nina vi, vin -ku -ni-
III person kl. 1 lo laba yena li, lin, ŝi, ŝin bona ili, ilin -m-, -mu -ba-
kl. 2 lo le wona ĝi, ĝin yona ili, ilin -wu- -yi-
kl. 3 leli la lona ĝi, ĝin wona ili, ilin -li- -wa-
kl. 4 lesi lezi sona ĝi, ĝin zona ili, ilin -si- -zi-
kl. 5 le lezi yona ĝi, ĝin zona ili, ilin -yi- -zi-
kl. 6 lolu lezi lona ĝi, ĝin zona ili, ilin -lu- -zi-
kl. 7 lobu - bona ĝi, ĝin - ili, ilin -bu- -
kl. 8 lokhu - khona ĝi, ĝin - ili, ilin -ku- -


Ekz. Abafana laba bashaya amakati - La knaboj batas la katojn.

Umama ungisiza = Umama usiza mina = Umama ungisiza mina - Patrino helpas min.
Mina ngihlamba umfana = Mina ngimhlamba umfana = Ngimhlamba umfana - Mi lavis la knabon.
Ngihlamba yena = Ngimhlamba = Ngimhlamba yena = Mina ngimhlamba yena - Mi lavas lin.


Demandaj vortoj

Kiu? muphi, muphi, liphi, siphi, yiphi, luphi, buphi, kuphi en la klasoj 1-8 respektive
Kiuj? saphi, miphi, maphi, ziphi, ziphi, ziphi en la klasoj 1-6 respektive
Kie? -phi ligiĝas al la verbo
Kio? -ni ligiĝas al la verbo
Kial? -elani ligiĝas al la verbo

Ekz. Ubonani? - Kion vi/li/ŝi vidas?

na ("ĉu") ofte sin liĝas al fraza fino, por pli klare ol la nura intonacio montri ke temas pri demando. Ekz. Umfana ubona ubaba na? - Ser pojken far? (Tia demanda vorteto estas uzita ankaǔ en sudafrikana parola angla, ofte elparolite ne.)


La vortojn tuta, ĉiuj, nur oni kreas per subjektprefiks-similaj prefiksoj:

-onke singularis = tuta wonke, wonke, lonke, sonke, yonke, lonke en la klasoj 1-6 respektive
pluralis = ĉiuj bonke, yonke, onke, zonke, zonke, zonke en la klasoj 1-6 respektive
singularis = ĉiu bonke, konke en la klasoj 7-8 respektive
-dwa nur

Esprimi Esperantajn prepoziciojn kaj similajn redakti

na- kaj, kun Ekz. Umfundisi udla nobaba - La instruisto manĝas kun patro. Umlungu uza neposi - La blankulo venas kun la poŝtmesaĵoj.
nga- per Ngemoto - per aǔto. Ngebhasi - per buso. Ngesithuthuthu - per motorciklo. Ngani? - per kio? Ngomese - per tranĉilo.
njenga- kiel Jengomuntu - kiel homo.
-ela (verbsufikso) por, favore Unesi ufundela abantu - La flegisto legas por la homorj
e- en, de, al ePitoli - en Pretorio (en Tŝvaneo)
wa-, ku- en, de, al kwaZulu - Namo de certa provinco en Sudafriko, laŭvorte "en la zulua lando", "al la zulua lando", "de la zulua lando".
-ini/-eni en (Ĉi tiun sufikson oni uzas kune kun prefikso o- eller e-.) Ophondweni - en la korno.

Ekzercoj redakti

La plej unuaj du linioj en la sudafrika himno estas skribita per la kosao lingvo (xhosa), kiu estas proksime parenca kun la zulua. La sekvantaj du linioj per la zulua. En la sekcio pri pronomaj radikoj du partoj de la strofo estis analizitaj. Ĉi tie estas la tuta strofaro kun traduko:

Nkosi sikelel' iAfrika Dio benu (restigu, protektu) Afrikon
Maluphakanyisw' uphondo lwayo, Levu ĝiajn kornon (fieron, gloron)
Yizwa imithandazo yethu, Aŭdu niajn preĝojn
Nkosi sikelela, thina lusapho lwayo. Dio benu nin, ĝiajn infanojn.


Umuntu ngumuntu ngabantu - Homo estas homo per aliaj homoj. Tiu proverbo estas baza principo por la sudafrika civito, kiu estis kreita post la apartisma epoko. De la sama frazo ankaŭ devenas la nomo de la Ubuntu-Linukso, tiu Linuksa disdono, celante al facile uzebla libera komputila operaciumo.


Ligilo al la zulua Vikipedio: http://zu.wikipedia.org/wiki/IsiZulu

La lingvo Camtho (aŭ isiCamtho) estas kreola lingvo aŭ lingva miksaĵo inter la zuluo kaj la afrikansa jingvoj, kun eroj de la angla kaj aliaj lingvoj. Ĉar tiu lingvo havas multajn elĝermanajn vortojn, ĝi estas efektive pli facile lernebla ol la pura zulua por esperantistoj sen antaŭa sperto pri bantuaj lingvoj. Vidu: http://sv.wikipedia.org/wiki/Camtho, http://en.wikipedia.org/wiki/Tsotsitaal_and_Camtho.

Utilaj frazoj redakti

Klaku ĉi tie por trovi utilajn frazojn

Vortaro/Esperanta-Zulua redakti

Vortaro/Zulua-Esperanta redakti

Paroli la zuluan redakti

Se vi volas esprimi vin parole, tiam vi bezonas malgrandan, multkapablan vortprovison, kaj ankaǔ kelkajn gramatikajn formojn, kiuj venas al vi rapide kaj senpene, ĉiam, kiam vi volas ion diri. Multajn formojn vi rajtas neatenti - eble konjunktivon, eble multajn pluralan verbformojn. Eble iuj substantivklasoj estas maloftaj aǔ malfacilaj. Oni povus neglekti pli multajn formojn, eĉ uzi la vortojn tute sen afiksoj, kaj tamen esti komprenata. Sed tio ne estus celtrafe. Afiksoj ne nur ĝenas. Ili ankaǔ helpas vin, eĉ se vi estas nur komencanto.

Por lerti pri parolata zulua, vi devas daŭre ekzerci iujn malmultajn formojn el la listoj, kune kun iujn potencajn vortojn, kiujn vi elektis el la bazaj vortaroj. Vi povas fari ĉi tiel: Komencu de specifa ekzemplo en la "Vidaĵo pri la verbformoj". Ekzemple prenu prezencan trian personon singulare de klaso 1: La gardisto dormas. Ugadi uyalala. Lernu ĉi tiun frazon parkere. Serĉi en la bazvortaro aliajn vortojn, kiuj ankaǔ apartenas al klaso 1: onklo, homo, doktoro, patrino, kato, blankulo, kamparano, flegisto, papajo, knabo. Forstreki tiujn, kiujn vi ne bezonas. Eventuale kompletigi per kelkaj vortoj el alia vortaro. Anstataǔu ugadi per tiuj vortoj, unu post la alia. Vi do ekzercas diri: umalume uyalala, umuntu uyalala, udokotela uyalala, ubaba uyalala… Poste, kiam tiu ŝajnas al vi tro facila, vi ŝanĝu al alia verbo anstataǔ uyalala. Vi prenas nur tiajn el la listoj, kiujn vi taksas utilaj. Vi vidos, ke la prefikso estu u- post tiuj substantivoj (aŭ u-ya-). Ekzemple "la gardisto volas" estas ugadi ufuna. Poste: Ugadi ufuna, umalume ufuna, udokotela ufuna… Sekve: ugadi uthanda, umalume uthanda, umuntu uthanda… kaj eble samamaniere kun la verbformo uhamba k.t.p. Tia ekzercado enigas en via menso la sento, ke, kiam la verbo komencas per u-, tiam ankaǔ la subjekto faras tion. Se vi tuttempe pripensas la signifon de la frazoj, tiam vi lernos ankaǔ la gramatikan modelon kaj la vortojn samtempe.

Vi povas plueniri kaj ekspansii la frazon. Vi povas kombini la substantivon kun adjektivo, se vi juĝas tion kiel grava scio por vi. La adjektiva listo montras, ke la prefikso povas esti om- ĉe singulara klaso 1: umalume omkhulu uyalala, umuntu omkhulu uyalala, udokotela omkhulu uyalala, ubaba omkhulu uyalala…

Se iu kombino estas tiom sensenca, ke vi ne povas imagi la signifikon, vi devas nepre preterlasi ĝin. Vi povas plueniri kaj ekspansii per objekto, se la verbo estas tia, ke ĝi povas havi objekton. Sufiĉe korektaj frazoj ekestas, eĉ se vi nur postmetas substantivon sen ceteran gramatikan konsideron. Vi povas trejnadi ankaǔ maldirekten, do laǔ la malsupra tabelo. Per tiu vi povas kombini viajn elektitajn zuluajn formojn, kaj kompletigi ilin refoje per tradukojn. Kvankam por paroli la zuluan, oni ĝustadire bezonas precipe ekzercadon de Esperanto al la zulua, ja ne malhelpas fari la malan ankaǔ.


grandan knabon grandajn knabojn multajn knabojn
Mi vidas
helpas
lavas
Patro vidas
helpas
lavas
mfana omkhulu abafana abakhulu abafana abanyingi
Ngi- -bona
-siza
-hlamba
Ubaba u- -bona
-siza
-hlamba


Lernu nur kelkajn variantojn ĉiufoje. Ekzercu ĝis vi certas pri tiu malmulto, kiun vi jam konas. Sarku saĝe, ne nur el la vortoj, sed ankaŭ el la verbaj kaj substantivaj formoj. Tiel vi povas ŝpari multe da lernklopodo. Eble vi taksas, ke vi ne multe bezonas I personon kaj II personon pluralajn, nek ordonformojn. Aǔ vi eble draste decidas ke vi kontentiĝos jam kiam vi lernis kion mi, li, ŝi, ĝi kaj ili faras - do singularo de I persono kaj singularo kaj pluralo de III persono.

Tiam "li" kaj "ŝi" bezonas la saman verbformon, "mi" unu kroman, sed III persono por nevivaj aĵoj minacas kunporti dekduon da formoj, ĉar tiel multaj substantivklasojn ekzistas, sigulare kaj plurale. Do tiu ŝajne drasta decido ne sufiĉis multe. Eble vi nun konstatas, ke vi ofte parolas per abstraktaj vortoj, do la klasoj 7 kaj 8, kiuj malhavas pluralon. Tiel vi evitus la pluralojn. Restas nur: ngi-, u-, bu-, ku-, ba. Tiuj ne estas pli multaj ol la kvin Esperantaj pronomoj, kiuj ili penus anstataǔi. La mi-formo -ngi ne bezonas subjektan substantivon. La aliaj havas subjektoj, kiuj komencas per um-, uku-, ubu- respektive ba-. Iliaj preskriboj komencas per om-, obu-, oku- respektive aba-. Ekzistas tiom da sistemo en tiu malgranda aro de formoj, ke facile oni povas parkeri ilin per model-trajnado, kiel ubaba omkhulu uyalala.

Skribi la zuluan redakti

Por atingi skribkapablon, oni ekzercu aliamaniere ol faras tiuj, kiuj emas uzi la zuluan parole. Dum skribado oni havas pli da tempo, do oni povas uzi la antaǔajn tabelojn por trovi la formojn. Tiam plej grave estas, ke oni konas la sistemon, por ke oni rapide trovos la formojn. Memori ilin ne gravas. Oni povas malavari tiom, ke oni lernas ankaǔ iom pri kelkaj formoj, kiujn oni taksas kiel neofte bezonataj.

Legi la zuluan redakti

Se oni volas uzi zuluan por legi, tiam unue oni devas rekoni la morfemojn - kaj vortojn kaj afiksojn. Ne estas tiel, kiel ĉe malpli formoriĉaj lingvoj, por ekzemple la angla kaj la hispana, ke oni trovas la vortojn en la vortaro, por meti la tradukojn unu post la alia. La vortoj estas ŝanĝitaj per afiksoj, ke ili estas nur malfacile rekoneblaj. Esperanto havas la saman trajton, sed havas malpli multajn afiksojn, kaj ili estas strikte neŝanĝeblaj. Ankaŭ dum ĉe Esperanto nur malmultaj afiksoj povas aperi vortkomence (prefiksoj), ĉe la zulua la eblaj prefiksoj estas multaj, kaj normale tie troviĝas almenaŭ unu. Tial uzo de normala vortaro, kie la vortoj estas ordigitaj abocoe laŭ la vortkomenco, estas iom pli malfacila. Tamen ne estas neeble kompreni zuluan tekston helpe de vortaro, eĉ kiam onia kono pri la lingvo estas ege limigita. Unue oni devas disigi la prefiksoj. Tiam taŭgas normalaj vortaroj, sed ĉi subaj tabeloj povas helpi vin plu. Por ĉiu vorto vi kontrolas, ĉu ĝi ĉehavas iun el la prefiksoj aŭ la sufiksoj - se jes, vi trovas rapide la lokon en ĉi tiu Vikilibro, kie la rolo de tiu prefikso estas klarigita. Nur la plej oftaj silaboj estas listitaj ĉi tie. Por trovi la vortradikon vi serĉu en la vortaj listoj de ĉi tiu kurso - klaku aŭ (bazaj vortlistoj komence de la kurso) aŭ Vortaro/Esperanta-ZuluaVortaro/Zulua-Esperanta. Vi ankaŭ povas uzi alian vortaron aŭ la Guglan tradukilon.

La afiksoj ne estas iuj ornamojn, kiujn oni povas forigi por atingi la veran signifon de la frazo. Ili enhavas multan valoran informojn. Kelkfoje, kiam vi rekonas ilin, vi atingas tiom proksimen al la signifo de la tuta frazo, ke vi eble taksos, ke tio sufiĉas, vi ne bezonas serĉi la radikon en la vortaro. Tial la kompreno de la garmatiko estas tiel grava ĉe la zulua. Same kiel ĉe Esperanto.

Listo de prefiksoj kaj infiksoj redakti

La listo montras la rezultan vortklason proksimume, kiam la afikso estas ligita al radiko. Kelkfoje la rezulto fariĝas eĉ tutan frazon.

Vortklaso Esprimas gramatike...
a- Adj ne estas
a- V III persono pluralo prezenco
a- V III persono pasinta tempo
-a- genitivo
a-..-i V nea prezenco
aba- S klaso 1 pluralo
ama- S klaso 3 pluralo
ba- V III persono pluralo
be- V pasinta tempo
bu- V III persono singularo
e- Adv en, de, al, ligas al substantivo
i- V III persono sing kaj plur pri aĵoj
i- S klaso 3 singularo
im-, in- S klaso 5 singularo
imi- S klaso 2 pluralo
is-, isi- S klaso 4 singularo
iz-, izi- S klaso 4 pluralo
izim-, izin- S klaso 5 aŭ 6 pluralo
ka- Adv šanĝas adjektivon al adverbo
ka- V jesa pasinta tempo
ku- V prezeco III persono singularo
ku- Adv en, de, al
kwa- Adv en, de, al
la- V jesa pasinta tempo
li- V III persono singularo
lu- V III persono singularo
na- V jesa pasinta tempo
na-, ne-, no- Adv kaj, kun, ligas al substantivo
-na- V havas
nga- (nge-, ngo-) Adv per, ligas al substantivo
ngi- V prezenco I persono singularo
ngu-, nga-, ngo- de, estas, ligas al substantivo. Agento, predikativo
ni- V prezenco II persono pluralo
njenga- Adv kiel, ligas al substantivo
o- Adv kune kun -eni, -ini, signifas en, de, al
sa- V jesa pasinta tempo
si- V prezenco I persono pluralo, III persono singularo
u- V prezenco II singularo, III persono singularo
u- S klaso 6 singularo
ub-, ubu- S klaso 7 singularo
um-, umu- S klaso 1 aǔ 2 singularo
uku-, ukw- V baza formo
ya- V jesa pasinta tempo
-ya- V anstataǔas objekton
ye- V jesa pasinta tempo
yi- V jesa ordono, unusilaba radiko
-yo- V jesa estonta tempo
za- V jesa pasinta tempo
zi- V prezenco III persono pluralo
zo- V jesa estonta tempo
-zu- V nea estonta tempo

Listo de sufiksoj redakti

Vortklaso Esprimas gramatike...
-anga V nea senhalta pasinta tempo
-dwa nur
-e V halta proksima pasinta tempo (Komparu -ile)
-e V konjunktivo, kune kun ukuba, ukuze, anduba
-ela V pro
-i V nea prezenco kune kun a
-i V nea pasinta tempo kune kun -nga
-ile V nehalta proksima pasinta tempo (Komparu -e)
-ini en, de, al. Uzata kune kun o-
-eni en, de, al. Uzata kune kun o-
-ni V jesa plurala ordono
-ni kio?, metita post verbo
-onke Adj tuta, ĉiuj
-phi kie? kaj tiel plu, metita post verbo
-wa V pasivo

Listo de vortoj speciale klarigitaj en la gramatikaj sekcioj redakti

anduba antaŭ, ĝis

musa Montras nean ordonon singulare. "Ne ... -u"

musani plurale. Montras nean ordonon singulare. "Ne ... -u"

na ĉu (metenda frazfine). Montras demandon.

ukuba ke

ukuze por

Reen al la sekcio "Legi la zuluan"

Pristudi parencajn lingvojn redakti

Kiam la baza vortstoko estis prezentita komence de ĉi tiu Vikilibro, tie aperis iuj vortoj similaj al svahilaj vortoj. La celo estis, ke kono pri la svahila de iuj legantoj helpus ilin studi. La kurso ankaǔ povas helpi kontraǔdirekten. Kiam oni lernis iom de la zulua, tio povas esti eniro al aliaj bantuaj lingvoj. Vortradikoj, kelkaj afiksoj kaj la bazaj gramatikaj principoj similas sufiĉe. La substantivaj klasoj estas parte la samaj. Kaj subjekto kaj ofte objekto devas respeguliĝi al la formo de la predikata verbo. Sed ankaǔ troviğas tio, kio estas aliamaniere - tiel nomataj falsaj amikoj en lingvostudado.