Lernolibro pri Rubeno/Ĉenoj
(Alidirektita el Ĉenoj)
Ĉenoj redakti
Konklude, tio estis nombroj, sed kio konata pri leteroj, vortoj, tekstoj?
Vorto, kiun ni uzos por aroj de literoj, estas ĉeno. Jen iom da ĉenoj:
- "Saluton."
- "Rubeno estas bona lingvo."
- "5 estas mia ŝata numero... sed kiu estas via?"
- "Zamenhof diris #%^?&*@!"
Iom da agoj, kiuj vi povas fari kun ĉenoj redakti
Rubeno permesas fari iom da spritaj agoj kun ĉenoj.
irb --simple-prompt >> "Saluton" + " Mondo" => "Saluton Mondo" >> "Saluton " * 3 => "Saluton Saluton Saluton "
Memoru tion: '"hi " * 3' estas same kiel '"hi " + "hi " + "hi "', do ĝi donas "hi hi hi " al mi.
Sed jen kio okazos se mi forgesos spaceton en "hi ":
irb --simple-prompt >> "Saluton" * 3 => "SalutonSalutonSaluton"
Rigardu tion, kio okazis ĉi tie:
<img src="strings/03.gif" />
>> "1" + "2" => "12" >> "1" * 2 => "11"
Kiam Rubeno vidas "1", ĝi vidas ĉenon sed ne nombron!
Aliaj agoj, kiuj vi povas fari kun teksto redakti
Jen pli spritaj agoj (metodoj), kiuj vi ankaŭ povas uzi:
>> "saluton".capitalize => "Saluton" >> "saluton".reverse => "notulas" >> "saluton".next => "salutoo" >> "saluton".upcase => "SALUTON" >> "SALUTON".downcase => "saluton" >> "SalutoN".swapcase => "sALUTOn"
Ekzercoj redakti
- Kion vi atendas de sekva kodo:
>> 'saluton'.length + 'mondo'.length
Nur provu tion.
- Ludu kun ĉenoj dum iom da tempo por memorfiksi sciojn.
Antaŭa paĝo: Unuaj paŝoj
Sekvanta paĝo: Novaj nomoj por malnovaj objektoj