Ĝeneralaĵoj redakti

La rusa alfabeto havas 33 literojn, ĉiu litero havas majusklan kaj minusklan formon. Laŭ sia formo la literoj similas aŭ tute samas la latinajn literojn, kun eta rimarko nur ke la majuskloj kaj la minuskloj de la latinaj literoj iom aŭ foje tute malsamas (ekzemple, T kaj t), dume la cirilaj literoj kutime samas inter si (Т kaj т koresponde), esceptoj: Аа, Бб, Ее, pli da esceptoj oni trovas en permana skribo. Kelkajn literojn vi eĉ jam konas — А Е К М О Т. Kelkajn literojn oni ne devas mislegi konfuzinte kun simila latina litero: Вв, Нн, Рр, Сс, Уу, Хх, Яя (ili estas «v», «n», «r», «s», «u», «ĥ» kaj «ja» koresponde).

Skribo estas de la maldekstra al la dekstra parto (→ → →). La majuskloj uzatas: por indiki frazkomencon; por indiki propran nomon de iu homo, gazeto, projekto ktp.; fine, POR EMFAZI ION. ;) Por la tagoj de la semajno, por nacinomoj ktp. uzatas minuskloj. Krom literoj, uzatas ankaŭ kutimaj punktuaciaj signoj: [.] (punkto), [,] (komo), [?] (demanosigno), [!] (krisigno), [:] (dupunkto), [;] (punktokomo), [-] (streketo), [—] (haltostreko, mdash), [«»] (citiloj), [„“] (citiloj de la dua nivelo aŭ permanaj), [‘’] (citiloj por indiki signifon).

La tuta alfabeto redakti

Litero E-a nomo ≈ E-a prononco Fonemoj
А а a a /a/
Б б be b /b/, /bʲ/
В в ve v /v/, /vʲ/
Г г ge g; h /g/, /gʲ/
Д д de d /d/, /dʲ/
Е е je e, je /je/, /e/, /ʲe/
Ё ё jo e («ë»), jo /jo/, /o/, /ʲo/
Ж ж ĵe ĵ /ĵ/
З з ze z /z/, /zʲ/
И и i i /i/, /ʲi/, /ji/, /y/
Й й «i kurta» («i kratkaja» ruse) j /j/
К к ka k /k/, /kʲ/
Л л el l /l/, /lʲ/
М м em m /m/, /mʲ/
Н н en n /n/, /nʲ/
О о o o /o/
П п pe p /p/, /pʲ/
Р р er r /r/, /rʲ/
С с es s /s/, /sʲ/
Т т te t /t/, /tʲ/
У у u u /u/
Ф ф ef f /f/, /fʲ/
Х х ĥa ĥ /ĥ/, /ĥʲ/
Ц ц ce c /c/
Ч ч ĉe ĉ /ĉ/
Ш ш ŝa ŝ /ŝ/
Щ щ ŝĉa / ŝŝja ŝĉ / ŝŝj /ŝʲ:/
Ъ ъ «malmola signo»;
«tvjordij znak» aŭ
«твёрдый знак» ruse
[-]
Ы ы «y»; malfacilas
trovi E-lingvan
nomon por ĝi,
sed oni povas
nomi ĝin
litero bl (bo-lo)
≈ i (do, estu «y») /y/
Ь ь «mola signo»;
«mjahkij znak» ruse
nenio aŭ io simila al ‘j’ /ʲ/, [-]
Э э e; «spegula ‘e’» e /e/
Ю ю ju ju /ju/, /ʲu/
Я я ja ja /ja/, /ʲa/

Apartaj literoj redakti

Ĉiu litero, krom priskribo, estos montrata per bildo en 5 diversaj tiparoj: 1 — normala, «serioza» kun serifo (tiparo Georgia); 2 — la samo kursive; 3 — preskaŭ-serioza sen serifo; 4 — tute neserioza permana preskaǔ kursiva; 5 — permana kursiva, foje kun direktindikiloj (aparte).

Аа, Яя, Уу kaj Юю redakti

 
 
 
 
 

La literoj Аа kaj Уу nomiĝas ‘a’ kaj ‘u’, kaj ili ĉiam signifas la korespondajn fonemojn. Por signi la fonemoj /a/ post molaj konsonantoj (krom tiuj ĉiam molaj) oni skribas «konsonanto + я»; la samo pri /u/: /Vʲu/ estas skribata kiel «V + ю».

Post la ĉiam molaj konsonantoj Чч /ĉ/ kaj Щщ /ŝʲ:/ oni skribas nur Аа kaj Уу, neniam Яя kaj Юю.

Vortkomence kaj post vokaloj (kaj ankaŭ post la signoj ъ kaj ь, pri ili vi ekscios poste) tiuj du literoj legatas kiel /ja/ kaj /ju/ koresponde.

Ekzemploj:

  • мама /máma/ ‘panjo’
  • папа /pápa/ ‘paĉjo’
  • я (memstara vorto) /ja/ ‘mi’
  • стул /stul/ ‘stulo’
  • юг /juk/ ‘sudo’
  • моя /mojá/ ‘mia’ (ina genro)
  • мою /mojú/ ‘mian’ (ina genro)
  • меня /mʲenʲá/ ‘min’
  • люблю /lʲublʲú/ ‘mi amas’
  • час /ĉas/ ‘horo’
  • щука /šʲ:úka/ ‘ezoko’

La litero Аа tute samas la korespondan Esperantan literon. Skeme ĝi konsistas el du vertikalaj strekoj, unu klinita dekstren kaj la alia maldekstren, kaj unu horizontala trastrekanta ilin. Normale, kursive kaj tiel plu ĝi ĉiam skribatas kiel nia litero.

La litero Яя tute samas nian literon R, nur ke ĝi estas respegulita horizontale. Ĝia minusklo, tamen, samas la majusklon (estas do nur pli malgranda) kaj havas nenion komunan kun ‘r’. Permane komence skribatas la maldekstra streko, post la rondo kaj fine la dekstra streko.

La litero Уу minuskle tute samas la latinan literon «i greka» (y). Tamen atentu pri la majuskla formo! Ĝi samas la minusklan, estas nur pli granda. Permane la litero tute samas tiun latinan.

La litero Юю konsistas el tri elementoj: vertikala streko, rondo kaj horizontala streko inter ili.

La Аа devenas de la greka litero «alfa» (Αα). La Уу — de la greka litero «ipsilono» (Υυ), same kiel la latinaj Uu kaj Yy. En la latina lingvo la «y» estis uzata por la sono «ü»; en la slava lingvo, tamen, tia sono forestis kaj unue oni skribis «оу» por /u/ (same kie la grekoj skribas ĝis nun «ου» por «u»), sed poste komencis skribi nur la duan elementon de tiu digrafo. La unua ĝia elemento restis en la litero Юю, kiu konsistas el granda «i» kaj ĝuste tiu elemento, alivorte la «o». Do se ni ekvolus enkonduki tian literon, ĝi aspektus kiel «i-u». Fine, la Яя estas plisimpligo de la litero Ѧѧ, kiu estis uzata por la sono [ẽ], transirinta poste en /ja/ ~ /ʲa/.


Ее, Ээ kaj Ёё redakti

 
 
 
 

Ekzistas du principoj, sub kiuj la signifoj de Ее kaj Ээ estas komprenataj. La unua estas ke la Ээ ĉiam signifas /e/, kaj la Ее — /ʲe/ aŭ /je/. Ĝuste tia principo estas instruita al la rusoj en lernejoj, kaj ĝuste tian principon oni kutime instruas al alilingvanoj. Tamen pli korekta estus la dua principo: vortkomence kaj post vokaloj la Е legatas kiel /je/ (ем /jem/ ‘mi manĝas’), kaj la Э kiel /e/ (этот /état/ ‘ĉi-tiu (vira ĝenro)’); post konsonantoj skribeblas nur la Е, kaj tio ke ĉiu konsonanto (krom /c/, /ŝ/, /ĵ/) iĝas palataleca — tio estas nur asimilado, ja natura stato de konsonanto antaŭ /e/ estas mola. En malmultaj prenitaj vortoj (kaj nur en ili) aperas kombinaĵoj «nepalataleca konsonanto + e», ekzemple: модель /modélʲ/ ‘modelo’, интернет /internét/ ‘interreto’. En kelkaj prenitaĵoj estinta malmola konsonanto iĝis mola, ekzemple: музей /muzéj/ → nun /muzʲéj/ ‘muzeo’. En kelkaj eblas du variantoj: сонет /sanét/ ~ /sanʲét/ ‘soneto’. Kelkaj tiaj vortoj povas havi la malmolan varianton preferinda; kelkaj tiun molan; en kelkaj tio tute ne gravas; en kelkaj vortoj kelkaj homoj prononcas ion mezan. Kaj ekzistas grupo de vortoj, kie ĉiam estis mola kaj nur mola konsonanto, ekzemple: эсперанто /espʲeránto/ ‘Esperanto’. Prenitaĵoj, en kiuj povas esti prononcata ne nur mola konsonanto, estos speciale markitaj.

Tamen, foje la Э skribatas eĉ post konsonantoj. Tio okazas, kompreneble, nur en prenitaĵoj. Unue, tio okazas kiam konsonantfina prefikso aperas antaŭ radiko kun komenca э-: двухэтажный /dvuĥ-etáĵnyj/ ‘duetaĝa’. Due, ĝi skribatas en anglaj (kaj kelkaj aliaj) barbarismoj aŭ propraj nomoj anstataŭ la sono [æ] aŭ io alia (sed ne nepre): angla tag ‘etikedo (de HTML)’ → rusa таг, тег, тэг (/tag/, /teg/, /teg/). Ekzistas nur du ne-barbarismaj vortoj, kie la Э skribatas post konsonanto en radiko: мэр /mer/ (← franca maire) ‘urbestro’ kaj мэтр /metr/ (← franca maître) ‘mentoro’ (la lastan oni ne konfuzu kun метр /mʲetr/ ‘metro’).

Certe, kiam la Э estas skribita post konsonanto, oni neniuokaze povas prononci tiun konsonanton mola.

La litero Ёё legatas: post ь/ъ, post vokaloj kaj vortkomence — kiel /jo/; post preskaŭ ĉiu konsonanto — kiel /ʲo/; kaj post la /ŝ/ kaj /ĵ/ — kiel /o/. (Kaj post la Цц ĝi neniam estas skribata.) Do, ĝi legatas same kiel la Ее, nur se ŝanĝi /e/ per /o/. Kaj ĝia formo montras ke estas nur E kun umlaŭto: ĉiu Ё, aperanta en pure rusaj vortoj, iam tiun umlaŭton ne havis; en kelkaj pozicioj, la ĉefa kondiĉo de kiuj estis akcentita silabo, /e/ transiris al /o/. Al akcentita Ё ĉiam korespondas senakcenta Е, kaj en vorto kun Ё akcento ĉiam estas sur ĝi.

Dume, al «o» la Ё rilaton preskaŭ ne havas kaj en Esperanto oni pli bone skribu ĝin ne kiel «jo», sed kiel «(j)e» aŭ «(j)ë» (eĉ kvankam tiu litero kun umlaŭto ne apartenas al la Ea alfabeto): ekzemple, fama rusia esperantisto kun familinomo Бокарёв povas aperi en Esperantlingvaj tekstoj kiel Bokarev, Bokarëv kaj Bokarjov.

Eĉ pli frue ol e → ë, en la slava lingvo estis mala transiro, «o» post molaj → «e». Pro tio multaj rusaj substantivaj kaj adjektivaj finaĵoj havas variantojn: se la finaĵo estas neakcentita, ĝi havas la literon О post malmolaj kaj Е post molaj; se ĝi estas akcentita (jes, en la rusa en diversaj vortoj la akcento povas esti sur ĝia finaĵo aŭ sur radiko), ĝi havas la literon О post malmolaj kaj Ё post molaj (ĝuste en tiu radiko molaj) konsonantoj; kaj post ĉiam molaj/malmolaj ĉiuokaze skribatas Е neakcentite kaj О akcentite. Ekzemploj:

  • дом /dom/ ‘domo’ — до́мом /dómom/ ‘per domo’
  • зять /zʲatʲ/ ‘bofilo’ — зя́тем /zʲátʲem/ ‘per bofilo’
  • матч /maĉ/ ‘matĉo’ — ма́тчем /mátĉem/ ‘per matĉo’
  • муж /muŝ/ ‘edzo’ — му́жем /múĵem/ ‘per edzo’
  • стол /stol/ ‘tablo’ — столо́м /stolóm/ ‘per tablo’
  • конь /konʲ/ ‘(vir)ĉevalo’ — конём /konʲóm/ ‘per (vir)ĉevalo’
  • врач /vraĉ/ ‘kuracisto’ — врачо́м /vraĉóm/ ‘per kuracisto’
  • нож /noŝ/ ‘tranĉilo’ — ножо́м /noĵóm/ ‘per tranĉilo’

En prenitaĵoj la Ё kutime transdonas alilingvan «ö», ekzemple la germanan poeton Göthe oni skribas ruse kiel Гёте /gʲóte/. Por alilingva «jo» uzatas kombinaĵo de la literoj por /j/ (й) kaj /o/ (о), do ekzemple la alilingvan nomon Jozef oni skribas kiel Йозеф /jo(´)ze(´)f/ (dume ekzistas ankaŭ rusa varianto de tiu nomo: Иосиф /iósʲif/, tri silaboj).

Skribe la Ее ŝajnas sami la korespondan Esperantan literon; la Ёё malsamas ĝin nur per la du punktetoj. La Ээ skribatas tiel: komence oni skribas preskaŭ-rondon Ɔ, kaj poste skribas la horizontalan strekon de maldekstre dekstren. La «malfermeco» de tiu rondo povas ŝanĝiĝi; la longeco de la streko ankaŭ; plue, la streko mem povas aspekti kiel «—» kaj kiel «~», kutime tamen la unua varianto.

La etimologiu de tiuj tri literoj estas tute klara: komence estis nur Ее, prenita el la greka, poste oni aldonis ĝian modifikon Ээ por /e/ sen joto vortkomence, kaj pli poste la umlaŭton laŭ germana ekzemplo por indiki umlaŭtigadon.

Ии, Йй kaj Ыы redakti

 
Se vi vidas strangan rektangulan objekton, ne atentu, estas ia eraro.
 
Se vi vidas strangajn rektangulajn objektojn, ne atentu, estas ia eraro.
 
 

La litero Ии kutime signifas la fonemon /i/. Post konsonantoj ĝi signifas ankaŭ ke la konsonanto estas nepre mola (ekzemple: мир /mʲir/ ‘paco / mondo’). Do, post ĉiam malmolaj (/c/, /ĵ/, /ŝ/) ĝi signifas la fonemon /y/. Tiu fonemo povas esti transdonata post /c/ ankaŭ per la litero Ыы; per la sama litero ĝi estas transdonata post preskaŭ ĉiuj konsonantoj; post la literoj Шш (/ŝ/) kaj Жж (/ĵ/) skribatas nur Ии.

Post vokaloj ne estas tute komprenata, kion signifas la Ии, ĉu /i/ aŭ /ji/. Ekzemple, jen du vortoj: чай /ĉaj/ ‘teo’ kaj чаи /ĉají/ ‘teoj’. Ni komprenas ke tie estas /j/ nur pro tio ke la radiko estas -ĉaj-, kaj ne -ĉa-. Kaj jen du aliaj vortoj: искать /iskátʲ/ ‘serĉi’ kaj поиск /póisk/ ‘serĉo’. Ni komprenas ke tie forestas /j/ nur pro tio ke tie staras prefikso po-. Kaj en alitipaj vortoj ne bone klaras, ĉu ĉeestas tiu /j/ aŭ ne. La vero estas nur ke post vokaloj skribatas nur и kaj ne йи, kaj ke en la prononco estas neniu diferenco.

La litero Йй, kiel vi jam komprenis, signifas la fonemon /j/. Tamen ĝi skribatas kutime nur en silabfino kaj — antaŭ О en prenitaj vortoj; antaŭ Ее vortkomence en kelkaj geografiaj nomoj por transdoni la J-on: Йемен /jémʲen/ ‘Jemeno’; antaŭ Я, Е, Ю, И post vokaloj por transdoni, ekzemple, alilingvajn diftongojn «eĭ», «aĭ», — laŭfoneme tie aperas ĉu-geminita /j/: franca foyer → rusa фойе /fojjé/ ‘promenejo’; oni ne skribu tie -йа-, -йу-.

En printa formo la Ии konsistas el tri strekoj: vertikala, vertikala klinita dekstren kaj la tria vertikala. La Йй malsimilas ĝin nur per brevo. Permane ili estas skribataj ĝuste kiel niaj Uu kaj Ŭŭ. La Ыы estas ligaturo, ĝi konsistas el du elementoj: streko kun duonrondo kaj alia streko. Permane tiuj du elementoj estas kunigitaj per streketo.

La etimologio de ĉi-literoj ankaŭ estas pli-malpli klara: la Ии devenas de la greka «eta» (Ηη), kun devio de la centra streko. La Йй estis invenita en la 17a centjaro: en kelkaj pozicioj, kie la И estis prononcata kiel [j], oni donis al ĝi brevon, same kiel al nia litero Uu por formi Ŭŭ. La Ыы unue konsistis el «ъ» (malmola signo) kaj la granda «i» (litero antaŭe uzita en la rusa). La Ъ antaŭe estis legata kiel vokalo «ŭ» (reducita «u»), kaj tiamaniere tiu ligaturo prezentis diftongon «ui», de kiu devenas nuna ĝia prononco.

Оо redakti

Pri tiu litero ĉio estas klara: ĝi tute samas la latinan kaj la grekan Oo (de kiu ĝi devenas) kaj havas la saman signifon.

 
 





Кк, Мм kaj Тт redakti

 
 
 
 

Tiuj tri literoj en sia majuskla formo plene samas niajn literojn Ko, Mo kaj To kaj havas la saman signifon: /k/, /m/, /t/. Ilia minuskla formo samas la majusklan, estante nur pli malgranda. Ilia deveno, same kiel tiu de niaj Ko, Mo, To, estas de la grekaj literoj Κκ (kapa), Μμ (mi), Ττ (taŭ).

Permane la К kaj la к skribatas diversmaniere: ĉe la majusklo komence skribatas nur la granda vertikala streko kaj la supra streketo, nur poste tiu malsupra. Ĉe la minusklo ĉio malsamas: post la granda streko komence skribatas tiu malsupra, kaj poste tiu supra. Kun postaj literoj, tamen, la permana majuskla к kunigitas per la malsupra streketo.

La Мм permane estas skribata tre simple, sed tio ne simple klarigeblas pertekste, vidu la bildon.

La Тт kutime skribatas permane tute aliel ol printe: tri vertikalaj strekoj kaj horizontala streko super ili, — tia estas la majusklo, kaj la minusklo aspektas tute kiel nia permana litero «m». Tamen, kelkaj homoj preferas uzi la print-similan skriban formon de la Тт. La ambaŭ formojn vi povas vidi en la bildo. Ankaŭ kelkaj pentras grandan strekon super la tuta litero por distingi ĝin de la Шш.









Рр, Сс kaj Хх redakti

 
 
 
 

Tiuj tri literoj tute samas niajn literojn Po, Co kaj ikso; tamen ilia signifo estas iom alia. Ili signifas fonemojn /r/, /s/ kaj /ĥ/, same kiel la grekaj Ρρ (ro), Σσς (sigma) kaj Χχ (ĥi).

Permane ĉe la Рр komence skribatas la vertikala streko, kaj poste la duonrondo; atentu tamen, la minusklo havas ne rondon, sed kroĉilon.

Pri la Cc ĉio klaras, ĝi skribatas ĉiam kiel nia Co.

La Хх povas esti skribata permane per du manieroj: kiel du kunigitaj hoketoj kaj kiel du krucigitaj strekoj.









Нн redakti

 
 

Tiu litero, malgraŭ ĝi similas la latinan H, sifnifas la fonemon /n/. La literoj Нн kaj Ии devenas da le grekaj literoj Νν kaj Ηη, — kaj, kiel vi vidas, ĝiaj centraj strekoj turniĝis per 45° kontraŭ horloĝa montrilo: Η → И, Ν → Н.

Permane ĝi estas skribata samkiel printe, nur per unu movo de la skribilo, sen interrompoj.

Бб kaj Вв redakti

 
 
 

Tiuj du literoj korespondas al la fonemoj /b/ kaj /v/, kaj la В, malgraŭ ĝi similas «b»-on, signifas «v»-on. Tio eksplikeblas tre simple: iam la greka litero Ββ (beta) estis legata kiel [b], kaj ĝuste en tiu tempo la antikaj romanoj faris sian alfabeton, kaj ili prenis tiun literon por la sono [b]. Kaj kiam la slavoj verkis sian alfabeton, tiu greka litero jam estis legata kiel [v], do li prenis ĝin por la sama sono, kaj por la simila sono [b] verkis similan literon, — kiel B, sed kun malferma supra elemento: Б.

La Вв, kompreneble, konsistas el du elementoj, kiuj en printa formo estas fermitaj duonrondoj, kaj en la skriba — duonrondoj majuskle kaj gutoj minuskle.

La Бб majuskle konsistas el vertikala granda streko, duonrondo malsupre kaj horizontala streko supre. Ĝia minusklo konsistas el rondo kaj eliranta el ĝi kurbo, kaj la kurbo eliras de maldekstre en printa skribo kaj de dekstre en tiu permana.



Зз redakti

 
 

Tiu litero signifas la fonemon /z/. Ĝi ege similas la numeron «3» en sia printa varianto. Permane skribite ĝi samas unu permanan varianton de nia litero Zo. Fakte, devenate de la greka litero Ζζ, ĝi nur ekhavis videblan malsupran streketon (kiu forestas ĉe la Zo) kaj 3-similan rondan formon.


Гг, Дд, Лл, Пп kaj Фф redakti

 
 
 
 
 
 
 


Tiuj kvin literoj devenas de la grekaj literoj Γγ, Δδ, Λλ, Ππ kaj Φφ kaj signifas la fonemojn /g/, /d/, /l/, /p/ kaj /f/ koresponde.

La Гг konsistas el du strekoj, tiu vertikala kaj tiu supra horizontala. Permane, tamen, ĝia minusklo skribatas respegulite.

La Дд kaj Лл, kiam oni volas skribi «printe» permane, estas skribataj kiel «vertikala streko klinita dekstren — vertikala klinita maldekstren — horizontala streko sube kun kuspitaj pintoj» kaj la samo sen la lasta elemento. Tamen en vera printaĵo oni uzas iom alian formon, kun platigita supro. Ne timigu, vi neniam devos skribi tian formon. Permane pri la Лл ĉio klaras (vidu bildon), kaj pri la Дд ne tre. Ĝia permana majusklo skribatas tute same kiel tiu de nia D, kaj la minusklo kiel tiu de nia «g». Ekzistas ankoraŭ unu ĝia varianto, kiel «g», sed respegulita horizontale (vidu la kursivan formon).

La Пп ĉiam konsistas el du vertikalaj strekoj kaj unu horizontala super ili. Permane la majusklo skribatas kiel «π» sed pli granda, kaj la minusklo similas nian permane skribitan «n».

La Фф konsistas el unu vertikala streko kaj du duonrondoj aŭ preskaŭ-rondoj sur ĝi. Sur finoj de la streko de la majusklo povas esti iuspecaj ornamaĵoj.

Permane la Фф skribatas iom komplike: ĉe la minusklo antaŭe oni pentras malfinisignon (∞), kaj poste pentras la vertikalan strekon. Ĉe la majusklo — komence la J-forman strekon, kaj poste la grandegan malfinisignon. Tamen, oni povas skribi ankaŭ pli simple (vidu la bildon).





Цц, Чч, Шш, Щщ kaj Жж redakti

 


 


 


 
rigt


 


 

Tiuj kvin literoj signifas neŝanĝeblajn laŭ moleco fonemojn /c/, /ĉ/, /ŝ/, /ŝʲ:/ kaj /ĵ/. Post la lastaj kvar literoj skribeblas nur Аа, Ее, Ии, Оо, Уу, post Цц ankaŭ Ыы. Foje, tamen, en alilingvaj (ukrainaj, litovaj ktp.) familinomoj aŭ toponimoj post ili aperas io alia, sed prononco de tiaj kombinaĵoj jam estas for de la rusa lingvo.

La Цц kaj Чч devenas de la hebrea litero cadek (צ). Laŭ formo la Цц konsistas el tri formantaj preskaŭ rektangulon strekoj kaj unu kroĉileto dekstre malsupre, ĝi povas esti kiel nur vertikala streketo, tiel ankaŭ hoketo. Permane ĝi estas skribita kiel Ии kun eta hoko. La Чч konsistas el vertikala streko kaj branĉo direktita maldekstren supren.

La Шш devenas de la hebrea litero ŝin (ש). Ĝi aspekts ĝuste kiel tri vertikalaj strekoj sur unu horizontala. La Щ estis farita el ĝi per la sama kroĉilo kiun havas la Цц. En permana skribo kelkaj pentras grandan strekon sub la tuta Шш, por pli bone distingi ĝin de la Тт. La Щщ strekojn ne postulas.

La etimologio de la Жж estas malklara. Ĝi aspektas kiel sesradia tranĉita stelo, sed povas ankaŭ esti sistemo «breketo ‘pli’ — horizontala streketo trastrekita per granda vertikala streko — breketo ‘malpli’». Ĝuste tiel ĝi skribatas permane: komence preskaŭ-rondo kun truo maldekstre, poste zigzago, poste preskaŭ-rondo kun truo dekstre. Anstataŭ la zigzago kelkaj homoj pentras ion similan al plussigno.

Ьь kaj Ъъ redakti

 
 
 

La ĉefa funkcio de la litero Ьь estas signifi molecon de iu konsonanto en vortfino aŭ antaŭ aliaj konsonantoj, en la dua kazo ĝi kutime skribatas nur post д т с з л н р. Ekzemploj:

  • брат /brat/ ‘frato’ — брать /bratʲ/ ‘preni’
  • полка /pólka/ ‘breto’ — полька /pólʲka/ ‘polko (danco)’

Post ĉiam molaj ĝi kutime ne skribatas. Tamen ĝi skribatas kiel post ĉiam molaj, tiel post ĉiam malmolaj, se ĝi estas gramatika finaĵo aŭ parto de tia finaĵo. Post malmolaj ĝi signifas tute nenion. Ekzemploj:

  • nominativo kaj akuzativo de la 3a deklino ĉiam finiĝas per -ь:
    • мать /matʲ/ ‘patrino’
    • дочь /doĉ/ ‘filino’
    • мышь /myŝ/ ‘muso’
  • 2a singulara persono de verboj ĉiam finiĝas per -шь (-ешь (akcentite -ёшь), -ишь, kaj nur en unu vorto -ышь), kie -ь skribatas nur historie:
    • живёшь /ĵyvʲóŝ/ ‘vi (ci) vivas’
    • видишь /vʲídʲiŝ/ ‘vi (ci) vidas’
    • знаешь /znájeŝ/ ‘vi (ci) scias/konas’
    • ешь /jeŝ/ ‘vi (ci) manĝas’
    • плачешь /pláĉeŝ/ ‘vi (ci) ploras’
  • verba imperativo ĉiam finiĝas per -и, -й aŭ -ь:
    • живи /ĵyvʲí/ ‘vivu’
    • знай /znaj/ ‘sciu’
    • ешь /jeŝ/ ‘manĝu’
    • плачь /plaĉ/ ‘ploru’ (kp. плач /plaĉ/ ‘ploro’)
  • plimulto de adverboj finiĝantaj per /-ĵ/, /-ŝ/, /-ĉ/ estas skribataj kun -ь:
    • лишь /lʲiŝ/ ‘nur’
    • прочь /proĉ/ ‘for’

La alia funkcio de la litero Ьь kaj la nura funkcio de la litero Ъъ estas tia: ni ja scias ke kombinaĵo K-я aŭ K-ю signifas /Kʲa/ kaj /Kʲu/; sed kiel skribi /Kja/ aŭ entute /KjV/?

Oni decidis ke antaŭ la vokaloj Я, Ё, Ю, Е oni skribos la Ъъ se la antaŭstaranta konsonanto estas malmola (съем /sjem/ ‘mi formanĝos’) kaj la Ьь se mola (пью /pʲju/ ‘mi trinkas’); sed distribuo de moleco aŭ malmoleco estas tre simpla: se ĉiuj tri sonoj (la konsonanto, joto kaj la vokalo) apartenas al radiko aŭ radiko kaj finaĵo — tiam oni skribas la Ьь: дьявол /dʲjávol/ ‘diablo’, kaj se la konsonato apartenas al prefikso kaj la joto al radiko, tiam oni skribas la Ъъ: адъютант /adjutánt/ ‘adjutanto’ (latina presikso ad-).

Kiam prefikso estas aldonata al radiko komenciĝanta per Ии, oni ne skribas tie la Ъъ, sed ŝanĝas la Ии per la Ыы: играть /igrátʲ/ ‘ludi’ — сыграть /sygrátʲ/ ‘finludi’. Tiamaniere, antaŭ la Ии neniam povas stari la Ъъ, kaj kombinaĵo /Kji/ ĉiam transdonatas per Кьи, kaj la palatiĝo de la kosonanto estas nur asimiligo; ne forgesu ankaŭ ke fonetike moleco distingatas nur ĉe /t/, /d/, /n/, /s/, /z/, /l/, /r/.

Antaŭ alilingva /o/ la joto transdonatas per Ьь, ekzemple: бульон /bulʲjón/ ‘buljono’. Tiamaniere ĉi tie palatiĝo estas ankaŭ nepra. Tamen: серьёзный /sʲerʲjóznyj/ ‘serioza’, kie la ё transdonas la francan sonon «ö» el la vorto sérieus.

La Ьь skribatas kiel granda vertikala streko kaj duonrondo je duono de ĝia alteco; la Ъъ malsamas ĝin nur per streketo supre.

Ekzercoj redakti

Prenu pecon de papero kaj...

  • skribu per la rusa alfabeto la vorton kies fonemaro estas /tʲelʲátina/ (‘bovidaĵo’);
  • skribu la vorton kies fonemaro estas /detektʲív/ (‘detektivo’, ‘detektivaĵo’);
  • skribu la vorton kies fonemaro estas /bʲelʲjó/ (‘tolaĵo’);
  • skribu ruse la familinomon de Zamenhof, se la /h/ estas transdonata per Гг;
  • skribu ruse la vorton kun signifo ‘bataliono’, memorante pri buljono; skribu ĝian fonemaron;
  • skribu la vorton kies fonemaro estas /ĵyznʲ/ (‘vivo’).

Kontrolu vin