Enkonduko pri xymatrix/Loko

(Alidirektita el Loko)

Etikedoj : loko redakti

Defaŭlta loko redakti

La komandoj ^ kaj _ metas la etikedon en la mezo inter la centroj de la du elementoj ligitaj de la sago.
Plej ofte tio donas agrablan rezulton, sed se unu elemento estas multe pli longa ol la alia, la etikedo ne aperos en la mezo.
Tion ilustras la jena skemo :

 

La etikedoj staras en la mezo inter la centroj de ambaŭ elementoj,

ne en la mezo de la sago !

Mezo de la sago redakti

Por eviti malagrablan efekton, kiam oni deziras, ke la etikedo staru ĝuste en la mezo de la sago, sufiĉas tajpi la minus-signon - tuj post la komando ^ aŭ _.

Ekzemplo :

\xymatrix{
ABC{\hat{C}}D \ar[r] ^-1 &B
}

La rezulto estas :

 

Komenco kaj fino de la sago redakti

Por ke la etikedo aperu ĉe la komenco de la sago, oni tajpu la signon < tuj post la komando ^ aŭ _.
Por ke la etikedo aperu ĉe la fino de la sago, oni tajpu la signon > tuj post la komando ^ aŭ _.

Ekzemplo :

\xymatrix{
A \ar[r] ^<1 &B\\
C \ar[r] ^>1 &D
}

La rezulto estas :

 

Iom post la komenco kaj iom antaŭ la fino de la sago redakti

Oni povas puŝi la etikedon po 3 LaTeXaj punktoj post la komenco per unu kroma < tuj post la unua <.
Same, oni povas tiri la etikedon po 3 LaTeXaj punktoj antaŭ la fino de la sago per unu kroma > tuj post la unua >.

Ekzemplo :

\xymatrix{
A \ar[r] ^<<1 &B\\
C \ar[r] ^>>>>1 &D
}

La rezulto estas :

 

Indiko per faktoro redakti

Oni povas skribi la mezan lokon inter ambaŭ centroj per (.5), kiun oni tajpu tuj post la komando ^ aŭ _.
La loko antaŭ la sago responda al la centro de la deira elemento estas (0), kaj la loko post la sago responda al la centro de la cela elemento estas (1).
Ĉiuj faktoroj estas eblaj : (.333) estas la triono de la distanco inter ambaŭ centroj ; (.666) estas la sesono ; (.25) la kvarono ; (.75) la tri kvaronoj...

Ekzemplo :

\xymatrix{
A \ar[rr]
^(0)0
^(.5){\frac{1}{2}}
^(1)1
_(.333){\frac{1}{3}}
_(.666){\frac{2}{3}}&&B
}

La rezulto estas :

 

Indiko per faktoro post < kaj > redakti

La faktora indiko funkcias kiel ĉi supre, sed la punkto (0) estas kalkulita laŭ la signo aŭ signoj <.
Same, la punkto (1) estas kalkulita laŭ la signo aŭ signoj >.
Konsekvence, <(0) egalas simpla <, kaj >(1) egalas >.

Kompara ekzemplo :

\xymatrix{
A \ar[rr] ^(.5)+ &&B\\
A \ar[rr] ^<(.5)+ &&B\\
}

La malgranda diferenco estas videbla :

 

Indiko per absoluta mezurunuo redakti

Oni ankaŭ povas precize indiki la lokon de etikedo donante, inter oblikvaj linioj //, la distancon for de la komenco aŭ fino de la sago.
Atentu : la donita distanco estas fakte la longeco de vektoro, kies direkto estas la direkto de la sago. Do, oni rajtas uzi negativajn valorojn, oni eĉ devas uzi negativajn valorojn, kiam oni kalkulas ekde la fino.

Ekzemplo :

\xymatrix{
A \ar[rrr]^</.5cm/{a} & & & B\\
C \ar[rrr]^>/-.5cm/{b} & & & D\\
}

Rezulto :

 

Sen la negativa valoro :

\xymatrix{
A \ar[rrr]^</.5cm/{a} & & & B\\
C \ar[rrr]^>/.5cm/{b} & & & D\\
}

Rezulto :

 

Intersekco redakti

Ekzistas speciala sintakso por meti etikedon sur sago ĉe la punkto, kie ĝi sekcas rektan linion (ne devige alian sagon).
Por tio, post la komando ^ aŭ _, oni tajpu !() kaj inter la krampoj () oni tajpu la deiran kaj finan celindikojn de la sekcota linio. Oni skribu la celindikojn laŭ la kutimaj manieroj : vidu la rubrikon Sagoj : celindiko.

Ekzemplo :

\xymatrix{
&E\ar[ddd]^!{[dr];[dl]}{\alpha} _!{[ddr];[ddl]}{\omega}\\
A&&B\\
C&&D\\
&F
}

La rezulto estas :

 

Rimarko : tiu sintakso funkcias, kiam la sekcota linio estas horizontala, vertikala aŭ oblikva, sed ĝi ne funkcias, se la sekcota linio estas kurba.

Interrompoj redakti

Etikedo povas aperi ankaŭ sur la sago mem, anstataŭ super aŭ malsuper ĝi. Por tion fari, simple tajpu la signon | anstataŭ ^ aŭ _.

Ekzemplo :

\xymatrix{
A \ar[dr]|{(\alpha)}&B\\
C&D\\
}

La rezulto estas :

 

La komando |\hole estigas simplan truon en la sago.

Ekzemplo :

\xymatrix{
A \ar[dr]|\hole&B\\
C&D\\
}

La rezulto estas :

 

Per nevidebla sago \ar{} kaj etikedo oni povas aperigi ion inter du ŝajne ne ligitaj elementoj.

Ilustraĵo :

\xymatrix{
A \ar@{}[dr]|{\theta}&B\\
C&D\\
}

La rezulto estas :

 
Antaŭa paĝo: Etikedoj Enhavtabelo Posta paĝo: Etikedoj : Enhavo