Ĉu friti aŭ rosti anseron?

Vaga ulo, senzorge marŝanto
sur kampo,
vidis anseron, kiel tiu kontraŭ vento penis.
Ĉar pafarkon li ĉe ŝultro tenis,
-al tiu sago apartenis,-
uzi ĝin li povis, sciis,
pro tio, tion li konsciis,
ke nun ankaŭ leporon li trafus,
sed prefere anseron li pafus.
Ŝajne lin ĉasist-pasio sieĝis,
ĉar la pafarkon abrupte li streĉis.
Birdokropo estis lia celo,
dum petegis li al alta ĉielo.
- Mi petas Sinjoro-gracon subitan,
sur tablon metitan l' anseron stufitan!
- siajn pensojn li ne bremsis,
longe poste dezirpensis:
Sin mem li vidis antaŭ forno, rigardantan
la ne garnatan
birdon, stufiĝantan, kvietan.
- Ĉu ĝin vi manĝus rijetan,
dietan?
Kutime ĝin oni rostas aŭ fritas
kaj super ĝi poste tostas kaj spritas.
Ĝi ne estas pirolo.*
Via penso estas frivolo,
do grave,
ke ĵetu ĝin brave!
- diris lia frato kaj pensis li severe,
ke la anseron en bakujon li metus prefere.
Malgraŭ tio nia vaga ulo prefere stufus tiun birdon,
kaj super l' ansero li per valseto emfazus sian virton.
Laŭ li, por birdo estas pli bona la stagno,
ol trapikiĝi per longa rostostango.  
Ili jam disputis, ne povis decidi,
fine ili iris al saĝul' reciti
la problemon: stufi aŭ rosti?
Kiu pravas, rajtos dum festeno tosti.
„Estas multaj klapoj
en la saĝaj kapoj.”
- Duonon do stufu, la alian rostu,
l' afero plej grava, ke kune vi tostu!
- Do por sinpravigo okazis lanĉ-iro,
sed al ambaŭ fratoj plaĉis la konsilo.
Kiu kun pafarko rolis,
tiu tiel nun parolis:
Mi denove bone pafos,
la anseron certe trafos.  
Sed en tiu areo en aero,
kie pli frue estis bird-apero,
flugis nun nek ansero, nek pirolo,
nek rostita, nek stufita. 
Abortiĝis plan' pri voro.  
   * Pirolo meritas grandan estimon. Legu pri ĝi en Vikipedio!