La peono (♙♟) estas la plej malforta kaj plej multnombra peco en Ŝako. Ĉiu ludanto komencas la ludon per ok peonoj, en la linioj 2 (por la blankaj) kaj 7 (por la nigraj). La peonoj moviĝas en la sama kolono antaŭen sen povi retroiri. En la unua movo de la peono ĝi povas antaŭeniri 1 aŭ 2 ĉelojn kaj ekde tiam nur unu ĉelon antaŭe po movo. Malsimile al aliaj pecoj, la peono ne kaptas sammaniere kiel ĝi moviĝas. Peono kaptas diagonale, je unu ĉelo antaŭen kaj dekstren aŭ maldekstren. Tiel ĝi povas minaci du pecojn samtempe ("forko"). Se peono sukcesas atingi la kontraŭan flankon de la ludtabulo (la unuan linion de la kontraŭulo), ĝi estas promociata al alia samkolora elektata peco, escepte de Reĝo. La peono tuj ŝanĝiĝas al damo, turo, kuriero, aŭ ĉevalo.

Permesitaj movoj de peono