Strato Norda Riĉmond, kiel sakstrato, estis kvieta strato krom je la horo kiam la Lernejo de la Kristanaj Fratoj liberigis la knabojn. Neloĝata domo duetaĝa staris ĉe la saka fino, apartigite de siaj najbaroj en kvadrata grundo. La aliaj domoj de la strato, konsciaj pri la decaj vivoj interne, observis unu la alian per brunaj, neperturbeblaj vizaĝoj.

La antaŭa luanto de nia domo, sacerdoto, mortis en la malantaŭa salono. Aero, moska pro longdaŭra enfermiĝo, ŝvebis en ĉiuj ĉambroj, kaj en la forĵetaĵejo malantaŭ la kuirejo oni sternis dise malnovajn senutilajn paperaĵojn. Inter ĉi tiuj mi trovis kelkajn broŝuritajn librojn, kies paĝoj estis kurbigitaj kaj malseketaj: La Abato de Walter Scott, La Pia Komuniiĝanto kaj La Memoraĵoj de Vidocq. Plaĉis al mi la lasta plej bone ĉar ĝiaj folioj estis flavaj. La sovaĝa ĝardeno malantaŭ la domo enhavis centran pomarbon kaj kelkajn veprecajn arbustojn, sub unu el kiuj mi trovis la rustan biciklopumpilon de la mortinta luanto. Li estis tre malavara sacerdoto; en la testamento li heredigis ĉiom de sia mono al institucioj kaj la meblaron de la domo al la fratino.

Kiam la mallongaj tagoj vintraj alvenis, krepuskiĝis antaŭ ol ni finis la vespermanĝon. Kiam ni kunvenis en la strato la domoj jam sombriĝis. La ĉielo super ni havis la koloron de ĉiamŝanĝa violo kaj la lampoj de la strato levis al ĝi siajn feblajn lanternojn. La malvarma aero nin pikis kaj ni ludis ĝis niaj korpoj lumetis. Niaj krioj eĥis en la silenta strato. La kurso de nia ludo kondukis nin tra la mallumaj kotaj vojetoj malantaŭ la domoj, kie ni frontis la fergantojn de la sovaĝaj triboj el la dometoj, al la malantaŭaj pordoj de la mallumaj gutaj ĝardenoj kie odoroj leviĝis el la cindrejoj, al la mallumaj odoraj staloj kie kaleŝisto glatigis kaj kombis la ĉevalon aŭ skuis muzikon el la bukita jungilaro. Kiam ni revenis al la strato, lumo de la kuirejaj fenestroj jam plenigis la lokojn. Se oni ekvidis ke mia onklo ĉirkaŭiras la angulon, ni kaŝiĝis en la ombro ĝis ni vidis lin sekure hejme. Aŭ se la fratino de Mangan elvenis al la pordejo por voki la fraton enveni por la manĝo, ni observis ŝin de nia ombrejo strabi laŭ la strato supren malsupren. Ni atendis por ekscii ĉu ŝi restos aŭ reeniros kaj se ŝi restis, ni lasis nian ombrejon kaj iris ĝis la ŝtupoj de Mangan rezignacie. Ŝi atendis nin, kun sia figuro difinita de la lumo tra la duonmalfermita pordo. Ŝia frato ĉiam incitetis ŝin antaŭ ol li obeis, kaj mi staris apud la balustrado, rigardante ŝin. Ŝia robo svingiĝis kiam ŝi movis la korpon, kaj la mola ŝnuro de la haroj balanciĝis de flanko al flanko.

Ĉiumatene mi kuŝis sur la planko en la antaŭa salono rigardante ŝian pordon. La rulkurteno estis tirita malsupren ĝis proksimume unu colo for de la fenestroframo tiel ke oni ne povis min vidi. Kiam ŝi eliris sur la pordsojlon mia koro pli pulsis. Mi kuris al la vestiblo, prenis miajn librojn kaj ŝin sekvis. Mi penis ĉiam vidi ŝian brunan figuron kaj kiam ni venis apud la punkto kie niaj vojoj disiĝis mi rapidigis miajn paŝojn kaj ŝin preterpasis. Tio okazis matenon post mateno. Mi neniam parolis al ŝi, krom per kelkaj ĝeneralaj vortoj, kaj tamen ŝia nomo estis kiel alvoko al mia tuta sensaĝa sango.

Ŝia bildo akompanis min eĉ en lokoj plej malamikaj al amindumado. Sabatvespere kiam mia onklino iris al la bazaro mi devis iri por porti kelkajn el la pakoj. Ni piediris tra la stratoj ŝancelate de ebriaj viroj kaj marĉandemaj virinoj, meze de la sakraĵoj de laboristoj, la akraj litanioj de butikaj knaboj kiuj staris garde ĉe la bareloj da porkaĵoj, la nazeca ĉantado de stratkantistoj kiuj kantis refrenon pri O'Donovan Rossa aŭ baladon pri la tumultoj en nia patrolando. Ĉi tiuj bruoj kuniĝis por mi en unusolan sensaĵon pri la vivo: mi imagis, ke mi portas mian kalikon sekure tra amaso de malamikoj. Ŝia nomo eksaltis al miaj lipoj fojfoje en strangaj preĝoj kaj laŭdoj kiujn mi mem ne komprenis. Miaj okuloj ofte plenis je larmoj (mi ne povis klarigi kial) kaj foje inundo el mia koro ŝajnis elverŝiĝi en mian sinon. Mi pensis malmulte pri la estonto. Mi ne sciis ĉu mi iam parolos al ŝi aŭ ne, aŭ, se mi parolus al ŝi, kiel mi povus diri al ŝi pri mia konfuzita adoro. Sed mia korpo estis kiel harpo kaj ŝiaj vortoj kaj gestoj estis kiel fingroj kurantaj sur la kordoj.

Iun vesperon mi iris en la malantaŭan salonon kie la sacerdoto mortis. Estis malluma pluva vespero kaj estis neniu sono en la domo. Tra unu el la rompitaj fenestraj vitroj mi aŭdis la pluvon trafi la grundon, la fajnajn senĉesajn stangetojn da akvo ludantajn en la akvoplenaj bedoj. Fora lampo aŭ lumigata fenestro glimis malsupre de mi. Mi estis danka, ke mi povas vidi tiel malmulte. Ĉiuj miaj sensoj ŝajne volis vualiĝi kaj, sentinte, ke mi ekglitos for de ili, mi kunpremis la platojn de miaj manoj ĝis ili tremis, murmurante multfoje: "Ho amo! Ho amo!".

Finfine, ŝi parolis al mi. Kiam ŝi diris al mi la unuajn vortojn mi estis tiel konfuzita, ke mi ne sciis kion respondi. Ŝi demandis ĉu mi iros al Arabio. Mi forgesis ĉu mi respondis jes aŭ ne. Tio estus grandioza bazaro; ŝi diris, ke plaĉus al ŝi iri.

‘Kaj kial vi ne povas?’ mi demandis.

Dum ŝi parolis ŝi movadis arĝentan braceleton ĉirkaŭ la pojno. Ŝi ne povas iri, ŝi diris, ĉar okazos retreto samsemajne en ŝia monaĥinejo. Ŝia frato kaj du aliaj knaboj luktis pri siaj ĉapoj, kaj mi estis sola ĉe la balustrado. Ŝi tenis unu el la pikiloj, klinante la kapon al mi. La lumo de la lampo kontraŭ nia pordo trafis la blankan kurbon de ŝia kolo, lumigis ŝiajn harojn kiuj kuŝis tie kaj, falinte, lumigis la manon sur la balustrado. Ĝi falis super unu flanko de ŝia robo kaj trafis la blankan borderon de subjupo, apenaŭ videbla dum ŝi staris trankvila.

‘Estas bone por vi’, ŝi diris.

‘Se mi iros,’ mi diris, ‘mi portos ion al vi.’

Kiom da sennombraj malsaĝaĵoj detruis miajn vekajn kaj dormajn pensojn post tiu vespero! Mi esperis neniigi la tedajn intervenajn tagojn. Mi malpaciencis kontraŭ la laboro de la lernejo. Nokte en mia dormĉambro kaj tage en la klasĉambro ŝia bildo venis inter mi kaj la paĝon kiun mi penis legi. La silaboj de la vorto Arabio estis vokataj al mi tra la silento en kiu mia animo luksis kaj sorĉis min per orienta ĉarmo. Mi petis permeson iri al la bazaro je sabata vespero. Mia onklino surpriziĝis, kaj esperis, ke tio ne estas framasona afero. Mi respondis al malmultaj demandoj en la klaso. Mi observis la vizaĝon de mia mastro transiri de afablemo al severeco; li esperis, ke mi ne fariĝas maldiligenta. Mi ne povis kunvoki miajn vagantajn pensojn. Mi apenaŭ havis paciencon por la serioza laboro de la vivo kiu, ĉar ĝi staris nun inter mi kaj mia deziro, ŝajnis al mi kiel infanludo, malbela monotona infanludo.

Sabatmatene mi memorigis mian onklon, ke mi deziras iri vespere al la bazaro. Li estas okupata ĉe la vestibla meblo, serĉante la ĉapelan broson, kaj respondis al mi abrupte.

‘Jes, knabo, mi scias.’

Ĉar li estis en la vestiblo mi ne povis iri en la antaŭsalonon kaj kuŝiĝi ĉe la fenestro. Mi eliris el la domo en malbona humoro kaj piediris malrapide al la lernejo. La aero estis senkompate malmilda kaj mia koro jam pleniĝis je duboj.

Kiam mi revenis hejmen por la tagmanĝo mia onklo ankoraŭ ne estis hejme. Tamen estis frue. Mi sidis rigardante al la horloĝo ioman tempon kaj kiam ĝia tiktako ekĝenis min, mi eliris el la ĉambro. Mi grimpis la ŝtuparon kaj atingis la supran parton de la domo. La altaj, malvarmaj, vakaj, duonlumaj ĉambroj liberigis min kaj mi iris kantante de ĉambro al ĉambro. Tra la antaŭa fenestro mi vidis ke miaj kamaradoj ludas malsupre en la strato. Iliaj krioj atingis min malfortigataj kaj neklaraj kaj klininte la frunton kontraŭ la malvarmeta vitro, mi transrigardis al la malluma domo kie ŝi loĝis. Mi staris tie eble por horo, vidante nenion krom la brunevestitan figuron kreatan de mia imago, tuŝatan diskrete de la lamplumo ĉe la kurba kolo, ĉe la mano la sur la balustradoj kaj ĉe la bordero sub la robo.

Kiam mi revenis malsupren denove, mi trovis ke Sinjorino Merser sidas apud la fajro. Ŝi estis maljuna, babilema virino, vidvino de lombardisto, kiu kolektis uzitajn poŝtmarkojn por pia celo. Mi devis elteni la klaĉadon ĉe la te-tablo. La manĝo daŭris pli ol horo kaj mia onklo ankoraŭ ne revenis. Sinjorino Merser stariĝis por foriri: ŝi bedaŭris, ke ŝi ne povas atendi plu, sed estas post la oka kaj al ŝi ne plaĉas esti ekstere malfrue, ĉar la nokta aero estas malbona por ŝi. Kiam ŝi foriris mi ekvagis tien kaj reen en la ĉambro pugnigante la manon. Mia onklino diris:

‘Mi bedaŭras diri, ke vi eble devos prokrasti vian bazarviziton je ĉi tiu vespero de Nia Sinjoro.’ Je la naŭa horo mi aŭdis la ŝlosilon de mia onklo en la vestibla pordo. Mi aŭdis lin paroli al si mem kaj mi aŭdis la vestiblan meblon ŝanceliĝi kiam ĝi ricevis la pezon de lia surtuto. Mi povis interpreti ĉi tiujn signojn. Kiam li duone finis sian manĝon mi petis, ke li donu al mi la monon por iri al la bazaro. Li ja forgesis.

‘La homoj estas en la litoj kaj nun anticipas sian unuan dormon,’ li diris.

Mi ne ridetis. Mia onklino vigle diris al li:

‘Ĉu vi ne povas doni al li la monon kaj permesi lin iri? Vi jam malfruigis lin sufiĉe.’

Mia onklo diris, ke li tre bedaŭras, ke li forgesis. Li diris, ke li kredas je la malnova citaĵo:

“Nur laboro kaj neniom da ludoj faras Leonon sensprita knabo”.  Li demandis kien mi iros kaj kiam mi respondis al li jam la duan fojon, li demandis ĉu mi konas La Adiaŭo de la Arabo al sia Ĉevalo.  Kiam mi foriris el la kuirejo li pretis ekdeklami la unuajn liniojn de la verkaĵo al mia onklino.

Mi tenis florenon firme en la mano dum mi marŝis vigle laŭ la Strato Bokingham al la stacio. La vido de la stratoj kie svarmis aĉetantoj kaj kiuj brilegis per gaslumo memorigis min pri la celo de mia vojaĝo. Mi eksidis en tria-klasa vagono de senhoma trajno. Post netolerebla prokrasto la trajno moviĝis malrapide el la stacio. Ĝi rampis antaŭen inter ruinaj domoj kaj trans la trembrila rivero. En la Stacio Ŭestland Ro homamaso premis sin al la vagonaj pordoj; sed la portistoj movis ilin malantaŭen, dirante ke tio estas speciala trajno por la bazaro. Mi atendis sola en la malplena vagono. Post kelkaj minutoj la trajno atingis improvizan lignan kajon. Mi eliris al la strato kaj vidis per la lumigata ciferplato de horloĝo, ke estas dek minutoj antaŭ la deka. Antaŭ mi staris granda konstruaĵo kiu elmontris la magian nomon.

Mi ne povis trovi iun ajn sespencan enirejon kaj timante, ke la bazaro fermiĝos, mi eniris rapide tra turnkruco, donante ŝilingon al la lacaspekta viro. Mi trovis min en granda halo borderita je duonalto per galerio. Preskaŭ ĉiuj budoj estis fermitaj kaj la plejparto de la halo estis malluma. Mi rekonis silenton kia penetras preĝejon post Diservo. Mi timeme iris en la centron de la bazaro. Kelkaj homoj ariĝis ĉirkaŭ la budoj kiuj ankoraŭ estis malfermitaj. Antaŭ kurteno, super kiu tekstis la vortoj Kafejo Ĉantant per koloraj lampoj, du viroj kalkulis monon sur pleto. Mi aŭskultis al la falado de la moneroj.

Memorante malfacile kial mi venis, mi iris al unu el la budoj kaj ekzamenis porcelanajn vazojn kaj florajn teoservicojn. Ĉe la pordo de la budo juna sinjorino parolis kaj ridis kun du junaj sinjoroj. Mi rimarkis iliajn anglajn elparolojn kaj aŭskultis svage al ilia interparolado.

‘Ho, mi neniam diris tian aferon!’

‘Ho, sed vi ja diris!’

‘Ho, sed mi ne!’

‘Si ja diris tion, ĉu ne?’ '

‘Jes, mi aŭdis ŝin.’

‘Ho jen... mensogeto!’

Rimarkinte min, la juna sinjorino alvenis kaj demandis, ĉu mi deziras aceti ion. La tono de ŝia voĉo ne estas kuraĝiga; ŝajnis ke ŝi parolas al mi pro devosento. Mi rigardis humile al la grandaj vazoj kiuj staris kiel orientaj gardistoj ambaŭflanke de la malluma enirejo al la budo kaj murmuris:

‘Ne, dankon,’

La juna sinjorino ŝanĝis la pozicion de unu el la vazoj kaj reiris al la du junaj viroj. Ili ekparolis pri la sama temo. Unu- aŭ dufoje la juna sinjorino ekrigardis al mi trans la ŝultro.

Mi restadis ĉe ŝia budo, kvankam mi sciis, ke mia restado estas senefika, por fari mian intereson pri ŝiaj varoj ŝajni pli reala. Tiam mi turnis min malrapide for kaj iris laŭ la mezo de la bazaro. Mi lasis la du pencojn fali kontraŭ la sespencon en mia poŝo. Mi aŭdis voĉon voki el fino de la galerio, ke la lampo estas malŝaltita. La supra parto de la halo nun estis tute malluma.

Rigardante supren en la mallumon mi vidis min mem kiel estaĵon pelatan kaj mokatan de vanteco; kaj miaj okuloj brulis pro angoro kaj kolero.