Nicolas Léonard Sadi Carnot [karNO] naskiĝis la 1-an de junio 1796 en Parizo kaj mortis tie pro ĥolero la 24-an de aŭgusto 1832. Li estis fizikisto. Lia patro estis Lazare Carnot, sciencisto, oficiro kaj politikisto; lia nevo Marie François Sadi Carnot estis prezidento de Francio.

Carnot trovis kaj formulis la duan leĝon de termodinamiko kaj priskribis universalan modelon de varmomaŝino, t. e maŝino, kiu transformas varmo-energion en alian formon de energio, ekz. movo-energion (komparu ciklo de Carnot). Lia ĉefverko tiutema estas "Réflexions sur la puissance motrice du feu" (pensoj pri la mova povo de la fajro); ĝi aperis en 1824. En ĝi li demonstris, ke por la efikeco de varmo-maŝino gravas nur la temperaturoj komenca (enira) kaj fina (elira), sed ne iuj detaloj de la procezo.

La laboro de Carnot estis bazo por la laboroj de Benoit Paul Émile Clapeyron, kiu donis al ĝi ekzaktan matematikan formon, kaj de Rudolf Clausius, kiu kompletigis kaj perfektigis ĝin.


[redaktu] Eksteraj ligiloj

http://www.phy.ntnu.edu.tw/java/carnot/carnot.htmlhttp://www.history.rochester.edu/steam/carnot/1943http://www.ias.ac.in/resonance/Nov2001/pdf/Nov2001p42-48.pdfhttp://www-groups.dcs.st-andrews.ac.uk/~history/Mathematicians/Carnot_Sadi.html

Elŝutita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Sadi_Carnot"