Aŭtoraj rajtoj redakti

Mi markis la paĝon ebla neglekto de kopirajto. Aŭtorrajta protekto kutime daŭras ĉ. 70 jarojn post morto de ĉiuj aŭtoroj. Kvankam la aŭtoro mortis jam en 1927 (eksvalidiĝo en 1998), aldoniĝas rajtoj de la tradukisto. Kiel tradukisto estas indikita w:Moraviaj Esperanto-Pioniroj kun ne tre klara indiko, kiu konkreta persono faris la laboron. Plej supozata estas w:Josef Řebíček (mortis en 1960; eksvalidiĝo en 2031), tamen ni ne estas certaj. Se iu povas konfirmi, ke tiu ĉi verko (enkalkulante tradukon!) estas libera, ni restarigu la tekston kaj importu ĝin al Vikifontaro (ĉar Vikilibroj estas por lernolibroj); aliokaze necesos forigo. --KuboF (diskuto) 23:04, 9 Mar. 2016 (UTC)

Reiri al la paĝo "Noveloj".