Diskuto:Terminareto de dokumentkomputiko

Titolŝanĝpropono redakti

Mi opinias ke terminareto de dokumentpritraktado estas pli trafa titolo.--Denizo 00:00, 9. Mar 2008 (UTC)

dankon pro la propono. ĝis nun mi limigis la enhavon al surekranaj dokumentoj kaj al komputoprogramoj, per kiuj oni prilaboras ilin. tial mi elektis titolon dokumentkomputiko. grandparte sama sed pli vasta temo estus dokumentpritraktado, kiu koncernus ankaŭ paperajn arkivojn, sekretariajn procedojn kaj similajn. ĵeromo


Skanilo, skanejo redakti

Mi ĉiam uzas la vorton "ciferecigilo" anstataŭ "skanilo", kaj do ankaŭ uzeblus "ciferecigejo". Eble tiuj vortoj meritus aperi en la terminareto. Dankon! Ivan (Ivanchjo), Brazilo.

bona propono. mi ennotos. ĵeromo.

Ciferecigilo ne estas taŭga, ĉar en NPIV ekzistas skanilo rig “skani” --P.Fiŝo 14:12, 13. Maj 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Terminareto de dokumentkomputiko".