Dosiero:Nuvola apps laptop pcmcia.png

Nuvola_apps_laptop_pcmcia.png(128 × 128 rastrumeroj, dosiera grandeco: 15 KB, MIME-tipo: image/png)

Ĉi tiu dosiero estas de Wikimedia Commons kaj estas uzebla de aliaj projektoj. Jen la priskribo en ties dosier-priskriba paĝo.

http://zhurnal.lib.ru/r/rolxnik_k_b/rolniko.shtml La nova Esperanta romano: INFANECO DE LA RIBELONTO. Temas pri sorton kaj vivon de sovetia knabo Rolniko. La romano en autoran e-redakcion, verkita propramane, disvastata tute senpage. Priskribas periodo 1974-90 jj. en Sovetion.


MASTRO JANO redakti

Mastro Jano estas hungara versfaranto. Liaj esperantaj verkoj estas: Finu la strofojn! (serio de diverstemaj strofoj) Medikrizoj, Konkurso por la vivo, Similigo, Ĉu estas verda la sinjoro? Kalendaro en la kapo, Tabelvortoj de fraulino, Fizikaj ebloj, Nokta Nikolao, Soife, Kreo el nenio, Politika koncepto en Hungario, Normala agrikultura procezo, esperante, Spuroj, Pri amoro, Nature al mia blondulino, Por viroj, Rakonto,

Tradukoj: Modereco, En malhelo, Bogács, Testamento, Tristeco, Atlantiso, Vendisto, Ludema spirito, Religio de Mimi, Por maljunega poeto estas malfacila afero, Ĉu estas mia patrujo?, Valortakso, Rikolto, Forlasite, Intervjuo kun Lupo, kiu onidire formanĝis Ruĝulinon, Adiaŭ-parolo de simio, okaze de sia homiĝo, Novembra aŭroro, Kuirarto koncerne anseron, Bakter Bálint, Mia plumo, Je memoro de ĉefo Koppány, Vidu la veron, Mondo pereas, Lao-ce,Se mi estus birdo,Eĥo,Klavaro, Ĉe optikisto, Lasu manki! Varmega somero, Hunda bluso,

Artikoloj en "Kategorio:Mastro Jano"

Finu la strofojn! redakti

Vinbermonto pluvon sorbas,
akvo en ĝi ion solvas
kaj aperas sur deklivo,
ĝin enhavas frukto, vino.
Gustumu do tiun vinon,
divenu la solvon, finon!
Tio estas lastajn rimojn,
la sekvantajn strofo-finojn.
         1.
Ne estas ĝi apropatrin',
ĝi favoras al la mastrin’;
travivas ĝi duonjarojn,
konsumante nur herbaĉojn,
ne forgesu oni fakton,
ke produktas dolĉan lakton,
dume ankaau idojn nutras,
bonan sterkon plus produktas.
Se malvarmas la sezono,
malpliiĝas la favoro;
ĝi konsumas kolektaĵon,
formanĝas la fojnostakon,
salon, grenon ĝi bezonas,
dume lakton, malpli donas.
Kurta estus apropatrin’,
do ĝi estas …
     2.
Aĉeteblas multaj tipoj,
vokas per ĝi la amikoj.
Se funkcias ĝi sen drato,
vi kunportas ĝin, sur strato, 
havas lokon en manplato,
vibre, au nur per sonoj,
signas vokon de personoj.
Ili estas …
        3.
La rondformaj estas eroj,
la pli grandaj jam paperoj. 
Falsa estas la rekono,
ke ĝi estas mem la bono,
ĝenerale uzas homo,
je ricevo kaj je dono,
mankas al vi ĝi, la ...  


  Mankas al ĝi la  rekono,              
  ne estas ĝi telefono.     
  Ne funkcias  ĝi per plako,
  ja ni havas ĝin en kapo.
  Tamen portas ĝi mesaĝojn,
  espereble ankau saĝojn.
  Ke aperu ĝi belsone,
  nun atentas mi persone.
Por parigi kun la mono;
same estas en ĝi bono,                                          
ju pli uzas ĝin la homo,             
des pli kreskas la valoro.                      
El la mensoj pensojn peras,
sur papero ĝi aperas.
Sonu gaje nia kanto,           
vivu lingvo Esperanto! 
     4.  
Ĝian nomon misdisigas,
la du vortojn mi difinas:
Ĉu ĝi estus kruda fi’so,
eble dungas ĝin ofico,
havas taskon, serĉi fiŝon
kaj aresti la banditon?
Ne surhavas mildan ŝercon,
ĝi reklamas  pelon, serĉon.
Eble fiŝo,sed ne kruda fiŝo,
estas tia ...       


           5.
  Ĝia vosto estas rata,
  la hararo purigata,
  ĉar sin bani ĝi tre ŝatas,
  poste harojn zorge gratas.
  Kion havas tranĉi kanon,
  tio signas sian sanon.
  Ne toleras ĝi muzikon,
  tamen ludas harmonikon,
  kiam manĝas maizingojn,
  tiam uzas siajn fingrojn.
  Dion idoj gloras danke,
  ĉar mampintojn trovas flanke. 
  Akvo, se ne havas ondojn,
  ne kovras la lakto-fontojn.
  Certe ĝi ne estas lojto,
  tia besto estas...      
       6. 
Ĝia hauto estas skvama,
la koloro ŝajnas svaga.
Ĝi la mondon vidas ronda.
Ĝia lango estas longa.
Se etendas ĝi la langon, 
ne supozu moka vangon! 
Ĝi ne mokas, ne provokas,
nur la predon kapti volas.
Tiel ĝia nom’ naskiĝis,
nom’ de bestoj kunfandiĝis,
unu estas ŝip’ dezerta,
la alia reĝo besta.
Ne kukurbo kaj ne melono,
ja ĝi estas ...       
       7.
Ĝi signifas kur-persiston,
granda, kadras gajon, triston,
travidebla, bremsas vidon
kaj sen truoj, kovras ion:
internon de ĉambro,
kaŝindan sur strando.
Rulu ĝin, ĝi ne kurtino, 
tio estas ja ...  
     8.
   Ĝin rigardu tra lupeo,
   malkaŝiĝos ties belo,
   ĉe vango, ĝi froste pikas,
   sunbrilo ĝin malamikas,
   vintra vent' ĝin ofte pelas,
   de manpren'  ĝi malaperas.
   Tia ero en aero
   velas blinde kaj sen celo,
   pro pezeto iom sinkas,
   post degelo tero trinkas.
   Rimas  nom' al reĝa floto,
   ĝi estas la  ...
        9.
Eco de la ar' de eroj,
estas reĝa la konkeroj,
ne novigas landokartojn, 
sed konkeras landopartojn.    
Ankau la tut' de maro
estas vere guto-aro.
Do ne estas  jam eraro,
simple nomi ĝin er-aro.
Ne estas li blanka reĝo,
ĝia nomo estas ...    
       10.
Tasko estas, Esperanta
kaj mi estas esperanta,
mi ĝin solvos kelk-procente,
de ĝia grav’ sendepende.
Logas al si pezajn kapojn,
plenskribigi la kvadratojn,
sencon havus ĝi egale,
normale kaj vertikale,
sed mi lasis, kun rezigno,
-malfacila . . . 
       11.
Ilin havas kelkaj kluboj,
ne la verajn, nur el fumoj.
Uzu vian fantazion,
ili povas formi ĉion:
mildan gregon, - blankaj ŝafoj,
ardan tegon, - varmaj   lafoj!
La koleraj fulme pafas
kaj kunulojn ofte trafas.
La vundito, se tre larmas,
la sturnaro ne plu svarmas.
Ili estas do ne ruboj,
povas esti nur la …… 
       12.
Ĉie estas sur la tero,
sub la fundo, en aero.
Sen ĝi, ni ne povus vivi,
en tre granda povus drivi.
Estas grava la demando,
kiel uzas ĝin la lando.
Ne estas ĝi alergio,
ĝi estas la  …. 
       13.
Ĝenerale loĝas alte,
pro danĝero krias rajte.
Ĝi vokas al manĝo-rito,
gratulas al sunzenito.
En kion vin ĝi atendas,
en tio ĝi supre pendas,
kiam sole por vi sonos,
tiam vin jam ne konsolos,
ne estos la sono rido,
ĝi estas la  …..
       14.
Interese fabrikiĝis,
per mergado ĝi dikiĝis,
al romano iam helpis,
dum legado tute velkis.
Povas esti ornamaĵo,
precipe per flagretado,
ĝi gradigas emocion,
ronde, ankau empation, 
sed ne estas ĝi rondelo,
ja ĝi estas la  …
      
       15.
Oni uzas ĝin multflanke
kaj facile ĝin  havante;
-ĝiaj paroj, -ĝiaj eroj,
tie estas en morteroj,
-tria, por la miraj vidoj,
ĝin enhavas piramidoj,
-ankau havas muropartoj,
-prilaboras certaj artoj,
-vojofundo eble kuba,
-vojorando eble gruza,
ambau estas do pavimoj,
-signe staras ĉe landlimoj,
-povas esti ankau guto,
-staras baze ĝi angulo,
-povas flui kiel lafo,
-ankau flugas ĝi en pafo
kaj ne temas nun pri trafo,
-estas lok’ de epitafo,
-ĝi damaĝas en la galo,
-konstruiĝas al koralo,
-suplementas ĝi fajrilon,
-pli valora havas brilon,
-ekzistas jam famaj, -sankta,
- ankau grenojn muelanta,
-ĝi nomiĝas jam infera,
-ĉu aera,  la ĉiela?,
falas kiel meteoro,
-staras ies je memoro,
-vaga ulo strate kriis,
per ĝi ilojn li akrigis,
-el ĝi ilojn tajlis homo,
-roka groto, estis domo,
-venas plus en vorto-rondon,
kiuj signas vojo-longon
-kaj nun estu antaulasta,
kiam rolo nur balasta,
-akvo multajn longe rulas,
 la apudaj ĝin poluras,
ĝi troviĝas en betono,
nomo estas simple . . .
      16.
Ĝian vojon io baras,
ĝi kolorojn tiam faras,
incidas dum ok minutoj,
disiĝas en rosogutoj,
gutoj grizas en krepusko,
nun irizas herba lustro.
Spegulas sen zumo, luno,
faskegon de …                    
      17.
-Material’ el naturo, 
-nomo estas de kulturo,
-por la skribo estas gipsa,
la kulturo antau Krista,
-ankau estas ĝi epoko,
tion scias geologo,
spuron lasas sur tabulo,
-estas nomo de insulo,
-oni signas plus per vaksa,
kiel estu aĵ' ampleksa,
ke fariĝu aĵ'  ĝis preto,
ĝia nomo estas … 
     18.
Ĉu vi konas laborulon,
kiu semas neĝborulon?
Oni povas scii tion;
alte taksas ĝi socion,
estingas per ŝpruc' fajreton,
ne teksas por ĉaso reton.
Ne estas tem’ de Kroniko
diligento de …  
    19.
Lau supozo, sed science
ĝi ekzistas grandprocente,
kauzas ĝi ekspansion,
rapidige kauzas tion.
Nur tiu ĉi fenomeno
atestas pri ĝia vero,
sed malvera eble tio
ĝi malhela  . . .
      20.


Malgraŭ, ke havas poŝon, 
tage uzas ĝi la buŝon.
Se heltage regas varmo,
predoj pretas jam je svarmo,
iradi jam vigle povas,
ĝi la langon kribre movas,
-havas dentojn superflue ,
-kaptas predojn lang-alglue. 
Ĝia lang' ne estas fluto,
predojn portas ĝi al gluto,
Estu mi nun kroniko-tranĉulo,
ĝi 'stas poŝa  . . .

Medikrizoj redakti

Poemo de mastro Jano

Mi ne frapas, kiel forĝist' la feron kun ardo,
Ja la kazo, se okazis estis nur hazardo.
Superfluas la kverelo, lukto kaj batalo,
Do prijuĝu konsekvencojn! Ĉu estas fatalo?
Pri praulo de praulo laŭ difine temas,
Jen prakazo ĉi okaze origine venas.
Estis simi' la specio, aŭ tiaspeca,
Ĝin prijuĝi pro nobleco, ne estus nun deca.
Simiaro bone fartis, Tero paradizo
Estis, ĝis la medikrizo. Ĉesis paradizo.
Ho ve! Tero, pro vetero fruktojn, malpli donis,
Estis vero, sur partero, brutojn ĝi disponis. 
En la aro de simioj forta virsimio,
En versaro, pro similoj nomiĝu Similo!
Da muskoloj havis multon kaj li ne tro saĝe
Ekvagadis sur la fundo, sola, tro kuraĝe.
Jes. Similo tion faris, malgraŭ sia emo,
Se ne farus, li ne vagus, ne estus nun temo.
Arbedaro kaj herbaro estis por li baroj,
Pli rapide irus, grimpus en densaj arbaroj.
Ĉu 'stas vana la espero tiel funde rampi,
Superflua entrepreno sian forton lanĉi?
Li meditus, se li scius, sed sekvis surpriza,
Vid' al vide al li staris granda urso griza.
L'urso staras, tre timiga, preta je atako,
Lukto sekvas vivfiniga, tio estos fato!
Se sur arbo, tia urso, lin foje atakus,
per bastono li la urson ĝismorte batadus,
Sed partere senespere serĉis li bastonon,
Senpartnere, sangaspire hurlis Ĝi bas-tonon.
Jen hazardo, kuŝis klabo sur tero delonge,
Li ĝin prenis, lukti pretis multe pli aplombe!
Ĉar li bravis, ankaŭ havis grandan bruskan forton,
Validige, determinis sian pluan sorton.
Krome venis al hazardo, sekret' por la mondo,
Stat' de urso, malbonfarto, pro malsano trombo.
La rezulto por li multo! -tute konsterniĝis,
-Estas klabo sorĉa klabo, urso ja sterniĝis!
Jes. Similo tion sentis. Malgraŭ sia emo
Li la klabon poste portis, ne lasis el preno.
De nuntempo, se minacas io, ajna besto,
Klabohelpo tiun igos mangaĵo kaj vesto.
Tion sentis kaj ne pensis, estas kaz' edifa,
Disfamigi kaj klarigi estus vivmodifa,
Sed l' organo, sonformado estis primitiva,
Pro arogoj, ĝi per movoj estis prezentita.
La kunuloj kredis sorĉon kaj simile agis,
Ĉar komune revis sorĉon, kune ili vagis.
Dum suferis de malsato la "Similo"-grupoj,
Komenciĝis la ĉasado far' de ties trupoj.
Poste ĉaso, malgraŭ emo, iĝis jam kutimo,
Poste certe venis sperte, gajno de rutino
Kaj per ĉaso nova raso iĝis jam "Simila",
Sed la rampo, vepra kampo estis tro timiga.
Ili gvati, timi malpli povis per rektiĝo,
Iro, klino proksimiĝis al la perfektiĝo.
Sed okazis, se okazis sincere dirante,
La afero, sur la Tero malrapide, = lante.
Rabobestoj satiĝinte ripozis tagmeze,
Sinpaŝtintoj samon faris grupe, stomakpeze,
Nur Similaj trupoj estis, kiuj kampe vagis,
Ne kelkfoje, sed multfoje tio jam okazis.
En varmeg' kaj fortostreĉo la cerbo boliĝis,
Eĉ, sen akvo 'stas miraklo, ke ĝi ne moliĝis.
Estis vero, ke en peno perdiĝis cerb-ĉeloj,
Nur elteno, granda peno gvidis al la celoj.
Tiam, kiam ili murdis vere grandan beston,
Murdajn movojn recitante faris grandan feston,
Festo ĉesis, kaj necesis post konsum' digesto,
Ili lacis, tagoj pasis kun ripozo, resto.
En ripozo post mitozo dividiĝis ĉeloj,
Reaperis regeneris sin la cerboeroj.
Eĉ tri tagoj tiam pasis, ĝis venis la stato,
Post tri tagoj sekvis vagoj pro ven' de malsato.
Tiel tio ripetiĝis dum jar -centoj -miloj,
Ke jam ili pli rektiĝis, ĉiam pli gefiloj.
Sur surfacoj de la cerboj jam aperis sulkoj
Kaj per lertoj per la spertoj malmultiĝis stultoj.
Similraso plisaĝiĝis, sed restis simila,
Havas kulton, faras multon sed l' imit' simia.
Ĉu armiloj post jarmiloj faros ĉies finon,
Ĉu nun krizo, medikrizo, lasas rasan vivon?
Superfluas la kverelo, lukto kaj batalo,
Hom' prijuĝu konsekvencojn. Tio estas fato.


Fizikaj ebloj redakti

Malpeziĝi, jen rimedo,
Fama tez' de Arĥimedo:
Por ke povu pezon perdi,
Vin en akvon devas mergi.
Tiom do vi malpeziĝos,
Kiom akvo elpremiĝos.
Super akv' enspiru nazo!
Trejnu vin en jogo-naĝo!
Post la trejnoj faru teston!
Kontrolu la brustokreskon!
Flosigos vin -Jen miraklo!
-certa spirad'. Nur en akvo!

Ludema Spirito redakti

Poemo de Maka Csilla

Je instigo do puciĝu
Alte sonu mia kant'!
Ĝuu bubo por vi floras,
Florbuked' kun bunta bant' .
Rimo, ritmo sekvas ĝuste,
Stilo estas de infan',
Ombrojn ludas bubo-guste
El spirito flirta flam'.
Ĉar mia rigora menso
Min pli saĝa ordonas,
Do estas frivola penso,
Min mi verse fordonas.
Nur por sperti, ke mi lertas,
La aferon mi alfrontis
Kaj je mendo nun mi verkas,
La animon nur  alpruntis.

Kuirarto koncerne anseron redakti

poemo de Arpad Vadaszi /vaj/
Vaga ulo, senzorge marŝanto
sur kampo,
vidis anseron, kiel tiu kontraŭ vento penis.
Ĉar pafarkon li ĉe ŝultro tenis,
-al tio sago apartenis,-
uzi ĝin li povis, sciis,
pro tio, tion li konsciis,
ke nun ankaŭ leporon li trafus,
sed prefere anseron li pafus.
Ŝajne lin ĉasist-pasio sieĝis,
ĉar la pafarkon abrupte li streĉis.
Birdokropo estis lia celo,
dum petegis li al alta ĉielo.
- Mi petas Sinjoro-gracon subitan,
sur tablon metitan l' anseron stufitan!
- siajn pensojn li ne bremsis,
longe poste dezirpensis:
Sin mem li vidis antaŭ forno, rigardantan
la ne garnatan
birdon, stufiĝantan, kvietan.
- Ĉu ĝin vi manĝus rijetan,
dietan?
Kutime ĝin oni rostas aŭ fritas
kaj super ĝi poste tostas kaj spritas.
Ĝi ne estas pirolo.*
Via penso estas frivolo,
do grave,
ke ĵetu ĝin brave!
- diris lia frato kaj pensis li severe,
ke la anseron en bakujon li metus prefere. 
Malgraŭ tio nia vaga ulo prefere stufus tiun birdon,
kaj super l' ansero li per valseto emfazus sian virton.
Laŭ li, por birdo estas pli bona la stagno,
ol trapikiĝi per longa rostostango. 
Ili jam disputis, ne povis decidi,
fine ili iris al saĝul' reciti
la problemon: stufi aŭ rosti?
Kiu pravas, rajtos dum festeno tosti.
Estas multaj klapoj
en la saĝaj kapoj.
- Duonon do stufu, la alian rostu,
l' afero plej grava, ke kune vi tostu!
Do por sinpravigo okazis lanĉ-iro,
sed al ambaŭ fratoj plaĉis la konsilo.
Kiu kun pafarko rolis,
tiu tiel nun parolis:
Mi denove bone pafos,
la anseron certe trafos. 
Sed en tiu areo en aero,
kie pli frue estis bird-apero,
flugis nun nek ansero, nek pirolo,
nek rostita, nek stufita. 
Abortiĝis plan' pri voro. 
* Pirolo meritas grandan estimon. Legu pri ĝi en Vikipedio!

Forlasite redakti

Poemo de Irén Huszta
solec' okupas mian liton.
li rigardas min mokride...
li turnas sin nun vid-al vide,
riproĉas min tie, lite.
- ĉu vi aprecas vin poeto,
estus kunulo de animoj?
ja vi estas nur por vi mem
tolerebla homfratino.
ĉu simpatiantajn korojn,
adeptojn havi vi deziras?
ja mi estas por vi sole.
- li flustras, staras kaj foriras.

http://mjano.mindenkilapja.hu/

En laget' raneto sidas, pri insekto ĝi avidas. Fine krozas zume muŝo, granda, forta por la buŝo. Tamen kaptis ĝin la rano, sed - ho ve! - per grand-elano tiu muŝ' plu flugi povas, kvankam sin sur lango trovas. Sin la rano lange ligas, longe sin ĝi veturigas. Gapas ilin la heliko tere, Ranet flugas muŝ-helikoptere.

Priskribo Icon from Nuvola icon theme for KDE 3.x.
Dato
Fonto http://icon-king.com
Aŭtoro David Vignoni / ICON KING
Permeso
(Reuzo de la dosiero)

http://www.icon-king.com/projects/nuvola/

GNU head Ĉi tiu biblioteko estas libera programaro; vi rajtas ĝin redistribui kaj/aŭ modifi laŭ la kondiĉoj de la Ĝenerala Publika Permesilo GNU en ties eldono de la Free Software Foundation; per aŭ versiono 2.1 de la permesilo, aŭ (laŭ via volo) iu posta versio. Ĉi tiu biblioteko estas distribuita kun la espero ke ĝi estos utila, sed sen ia ajn garantio; eĉ sen la implicita garantio de surmerkatigeblecotaŭgeco por ia specifa celo. Vidu version 2.1 kaj version 3 de la Ĝenerala Publika Permesilo GNU por pluaj detaloj.


Tiu ĉi bildo icon respektive ĉiuj bildoj en tiu ĉi artikolo aŭ kategorio prefere estu rekreata(j) kiel vektora grafikaĵo en la formato SVG. Vektoraj formatoj por grafikaĵoj havas multajn avantaĝojn, detaloj troveblas anglalingve en la komuneja artikolo Commons:Media for cleanup. Se vi havas aŭ kreas SVG-version de tiu ĉi bildo, bonvolu alŝuti ĝin al la vikipedia komunejo. Post tiu ago, ĉi tiu ŝablono en la bildpaĝo estas anstataŭigenda per la ŝablono {{vector version available|nova dosiera nomo.svg}}.
GNU head Ĉi tiu biblioteko estas libera programaro; vi rajtas ĝin redistribui kaj/aŭ modifi laŭ la kondiĉoj de la Ĝenerala Publika Permesilo GNU en ties eldono de la Free Software Foundation; per aŭ versiono 2.1 de la permesilo, aŭ (laŭ via volo) iu posta versio. Ĉi tiu biblioteko estas distribuita kun la espero ke ĝi estos utila, sed sen ia ajn garantio; eĉ sen la implicita garantio de surmerkatigeblecotaŭgeco por ia specifa celo. Vidu version 2.1 kaj version 3 de la Ĝenerala Publika Permesilo GNU por pluaj detaloj.

Titoloj

Donu unulinian priskribon de la enhavo de ĉi tiu dosiero

Eroj prezentitaj en ĉi tiu dosiero

montras

Dosiera historio

Klaku daton/tempon por vidi la dosieron kia ĝi aspektis tiam.

Dato/tempoBildetoDimensiojUzantoKomento
nuna16:30, 12 sep. 2005Bildeto por versio ekde 16:30, 12 sep. 2005128 × 128 (15 KB)AlphaxImage from the Nuvola icon theme for KDE 3.x by David Vignoni Source: http://www.icon-king.com {{LGPL}} Category:Nuvola icons\

La jena paĝo ligas al ĉi tiu dosiero:

Suma uzado de la dosiero

La jenaj aliaj vikioj utiligas ĉi tiun dosieron:

Vidi plian ĝeneralan uzadon de ĉi tiu dosiero.