Malfermi la ĉefan menuon
komencita de ĵ. vaŝe en jaro 2012a

Enhavo

celo de ĉi tiu dokumentoRedakti

ĉi tiu enkonduko provizas bazan klarigon pri la kreo kaj uzo de pdf-dokumentoj. la pdf-normo estas vaste uzata, interalie por interŝanĝo de dokumentoj, interreta publikigo kaj bit-arkivado. aparte utila ĝi montriĝis por nepapera publikigo kaj republikigo de esperanta literaturo. publikigantoj profite ekscios pri la diversaj ecoj de pdf.

kio estas pdf?Redakti

normoRedakti

pdf estas komputika dosierformo por bitdokumentoj, laŭvorte portebla dokumentformato. pdf-dosiero prezentas dokumenton en enhave kaj grafike stabila formo. origine pdf-on kreis la firmao adobe. intertempe ĝia difino iĝis publika kaj ĝi validas kiel iso-normo.

pdf kompare kun aliaj dosierformojRedakti

aliaj dosierformoj, kiaj txt, html, e-pub kaj similaj prezentas proprajn avantaĝojn interalie por surekrana legado. pdf restas referenca, ĉar ĝi provizas enhave kaj grafike stabilan formon de dokumentoj.

la precipa karakterizo de pdf estas, ke ĝi difinas dokumenton laŭ sinsekvaj paĝoj kun fiksitaj grandoj en tipografie preciza formo. ĉi tiujn paĝojn ĝi ankaŭ grafike bone montras sur ekrano. pdf tamen ne enhavas ĉiujn datumojn de surpapera presado, kiel povas enhavi presformatoj afppostscript; ĝi ekzemple ne difinas, ĉu oni presos unu aŭ du paĝojn sur ĉiu folio, el kiu paperkesto la presilo prenu paperon ktp.

unufraze pdf estas formato por surekrana kvalita prezento de laŭpaĝaj dokumentoj.

programaroj por pdfRedakti

legilojRedakti

per pdf-legilo oni povas ekrane foliumi, zomi, malzomi, kaj parte aŭ tute presi pdf-dokumenton. legiloj estas ordinare senpagaj. ekzemploj estas:

  • adobe reader (ekse: adobe acrobat reader)
  • foxit reader

redaktilojRedakti

per pdf-redaktilo oni povas krei dokumenton. plene dediĉita al kreado de pdf-dokumentoj estas adobe acrobat de la inventinta firmao.

multaj profesiaj programaroj kreas kaj modifas dokumentojn en propraj dosierformoj, sed kapablas konservi la dokumentojn pdf-e. tiel delonge statas pri ekzemple la profesia redaktilo framemaker, kaj ankaŭ pri diversaj programaroj de aŭtomata amasa produktado de leteroj, kiel hp exstreamdoc1.

ordinaraj redaktiloj openoffice, libreoffice, ms-word laŭ la jaroj alprenis la kapablon por konservo de redaktitaj dokumentoj en pdf.

alian rimedon por produkti pdf-dokumentojn prezentas ekzemple la programaro PDFcreator. post instalo en vindozo ĝi aperas kiel plusa presilo. kiam uzanto en ajna programo komandas presadon kaj elektas tiun plusan presilon ĝi sendas la presotaĵon ne al reala presilo, sed kreas el la interreta paĝo, dokumento, listo aŭ ajna ekranaĵo novan pdf-dokumenton laŭvole nomeblan kaj agordeblan.

modifilojRedakti

diversaj programetoj ebligas eleksterajn ŝanĝojn en pdf-dokumentoj: dispartigi unu longan dokumenton en plurajn novajn, almeti tekston sur ĉiu paĝo...