Enkonduko pri xymatrix/Kio estas xymatrix?

Xy-pic estas pakaĵo uzebla en TeXaj kaj LaTeXaj dokumentoj por desegni diversajn grafikaĵojn kiel diagramojn kaj skemojn.

Ekzistas pluraj subpakaĵoj de Xy-pic, kiuj ebligas desegni specialajn tipojn de grafikaĵoj : ekzemple per xyknot oni povas desegni nodojn, per xypoly oni povas desegni poligonojn, per xyarc cirklojn kaj elipsojn, ktp.

Sur tiuj ĉi paĝoj estas prezentata la subpakaĵo xymatrix, kiu utilas por desegni diagramojn, kies elementoj estas aŭtomate nivelitaj en linioj kaj kolumnoj de nevidebla tabelo. Tiel oni ne devas zorgi pri la ekzakta pozicio de la elementoj en libera spaco. Foliumu ĉi tiun vikilibron por havi ideon pri la eblecoj de xymatrix !

La enhavo de tiuj ĉi paĝoj baziĝas sur la dokumento : Xy-pic User's Guide de Kristoffer H. Rose. Konsultinda estas ankaŭ la Xy-pic Reference Manual de Kristoffer H. Rose kaj Ross Moore : probable tre interesa kaj utila libro, sed preskaŭ nekomprenebla !

Tiuj libroj estas konsulteblaj sub pluraj formatoj el tie.

Ĉiuj ekzemploj ĉi tie videblaj estis kreitaj per MikTeX 2.4, kiu uzas la version 3.7 de Xy-pic. La bildoj estas ekranaj kopioj de l'afiŝado per Yap 2.4.1398.