Esperantuja gvidlibro por komencantoj/Antaŭparolo

Saluton,

eble vi komencis lerni Esperanton antaŭ kelkaj semajnoj aŭ monatoj kaj nun vi ne scias kion fari kun ĝi kaj vi eĉ ne konas iun alian esperantiston, kiu povus konsili al vi. Aŭ vi eble jam venis al iu Esperanto-renkontiĝo kaj aŭdis tie homojn diradi strangajn vortojn, kiujn vi ne povas trovi en ajna vortaro.

Kaj ĝuste por vi oni kreis tiun ĉi libron. Ĝia celo estas helpi al vi trovi aliajn esperantajn retpaĝojn kaj priskribi al vi specifecojn de Esperanto-kulturo eĉ se vi venas de tute diversaj landoj ol la aŭtoroj de tiu ĉi libro kaj eĉ se vi ne komprenas Esperanton tute bone. Ni esperas, ke per tiu ĉi libro vi povos pli rapide eniri en "Esperantujon" – fikcian landon de esperantistoj de la tuta mondo.

Memoru, ke tiu ĉi libro ne devas esti tute kompleta en la tempo kiam vi legas ĝin. Oni povas ankoraŭ skribi ĝin aŭ en ĝi povas esti informoj, kiuj ne plu validas pro ilia malnoveco.

Tamen, espereble tiu ĉi libro estos por vi utila kaj vi trovos multajn novajn amikojn en "Esperantujo".