Esperantuja gvidlibro por komencantoj/Konsiloj por aŭtoroj

Ĉar tiu ĉi libro celas al komencantoj, kiuj ne scias multon pri Esperantujo kaj ankoraŭ ne tute regas la lingvon, estas bone verki laŭ kelkaj reguloj. Ĉi subaj reguloj ne estas neŝanĝeblaj, se vi proponas ion, ni povas ĉiuj diskuti pri tio en Diskutejo de ĉi tiu paĝo.

Lingvaj konsiloj redakti

  1. krom ege konataj vortoj (kiel Esperanto, komencanto, ktp.), evitu uzon de la participoj (ita, ata, ota, inta, anta, onta)
  2. evitu uzon de pasiva voĉo, plej bone uzu pronomon oni
  3. preferu mallongajn frazojn
  4. se eblas, aldonadu taŭgajn fotojn kaj ilustraĵojn en la paĝoj
  5. kiel inspirigilo por elekto de vortoj povas servi listo de vortoj por facilaj artikoloj en revuo Kontakto, facililo, sed ankaŭ Akademia vortaro.

Aliaj konsiloj redakti

  1. memoru, ke la gvidlibron povos legi ankaŭ infanoj
  2. la libro devus esti skribata de neŭtrala vidpunkto (ekz. en Gravaj Esperanto-renkontiĝoj ne devus esti renkontiĝoj, kiuj gravas por vi, sed tiuj, kiuj gravas por plimulto da esperantistoj)
  3. la ĉapitro Ligiloj ne devas enhavi ligilojn al ĉiu esperantaĵo en Interreto, sed al elstaraj kaj por komencantoj utilaj retejoj; ni ja volas doni al ili impreson ke Esperanto estas riĉa kaj utila lingvo kaj doni al ili eblecon ekhavi pli da informoj pri la lingvo kaj la movado