Evelino redakti

Ŝi sidis ĉe la fenestro kaj spektis la vesperon invadanta la avenuon. Ŝia kapo estis apogita kontraŭ la fenestraj kurtenoj, kaj en ŝiaj naztruoj estis la odoro de polva kretono. Ŝi estis laca.

Malmultaj homoj preterpasis. La viro de la lasta domo preterpasis survoje hejmen; ŝi aŭdis liajn paŝojn klakantaj laŭ la betona trotuaro kaj poste knarantaj sur la gruza vojo antaŭ la novaj ruĝaj domoj. Iam estis kampo tie en kiu ili ludis ĉiuvespere kun infanoj de aliaj homoj. Poste viro de Belfasto aĉetis la kampon kaj konstruis domojn en ĝi — ne kiel iliajn etajn brunajn domojn, sed helajn brikajn domojn kun brilaj tegmentoj. La infanoj de la avenuo antaŭe ludis kune en tiu kampo — la Devinoj, la Akvoj, la Brunoj, eta Keo la lamulo, ŝi kaj ŝiaj gefratoj. Tamen Ernesto neniam ludis: li estis tro matura. Ŝia patro ofte rastis ilin hejmen el la kampo per sia prunarba bastono; sed kutime eta Keo gvatis kaj vokis, kiam li vidis ŝian patron venanta. Tamen ili ŝajnis esti iom feliĉaj tiam. Ŝia patro ne estis tiom malbona tiam, kaj krome ŝia patrino ankoraŭ vivis. Tio estis antaŭ longa tempo; ŝi kaj ĉiuj ŝiaj gefratoj plenkreskis; ŝia patrino mortis. Ankaŭ Tinjo Bruno estis morta, kaj la Akvoj revenis al Anglio. Ĉio ŝanĝiĝas. Nun ŝi celis foriri kiel la aliaj, forlasi sian hejmon.

Hejmo! Ŝi rigardis ĉirkaŭ la ĉambro, revidante ĉiujn familiarajn aĵojn, kiujn ŝi senpolvigis ĉiusemajne dum tiom multaj jaroj, scivolante de kie venis ĉiu tiu polvo. Eble ŝi neniam revidos denove tiujn familiarajn aĵojn, de kiuj ŝi neniam imagis esti apartigita. Kaj tamen dum ĉiuj tiuj jaroj ŝi neniam eltrovis la nomon de la sacerdoto kies aĝflava foto pendis sur la muro super la rompita harmoniumo ĉe la kolorigita presaĵo de la promesoj al Benita Margareto Mario Alakoko. Li estis lerneja amiko de ŝia patro. Kiam li montris la foton al vizitanto, ŝia patro kutimis doni ĝin, neformale dirante:

— Li estas en Melburno nun.

Ŝi konsentis foriri, forlasi sian hejmon. Ĉu tio estis saĝa? Ŝi provis pesi ambaŭ flankojn de la demando. En sia hejmo ĉiuokaze ŝi havas ŝirmon kaj manĝon; ŝi havis tiujn, kiujn ŝi konis dum sia tuta vivo. Kompreneble ŝi devis labori pene, kaj en hejmo kaj en laborejo. Kion ili dirus pri ŝi en la butiko, kiam ili ekscios ke ŝi forkuris kun ulo? Diros, ke ŝi estas stultulino, eble; kaj ŝia ofico estos plenigita per reklamo. Sinjorino Gavino estos feliĉa. Ŝi ĉiam kondutis akre, precipe kiam homoj aŭskultis.

— Sinjorino Monteto, ĉu vi ne rimarkas ke tiuj sinjorinoj atendas?

— Pli vigle, sinjorino Monteto, mi petas.

Evelino ne ploros multajn larmojn pro forlaso de la butiko.

Sed en ŝia nova hejmo, en fora nekonata lando, ne estos tiel. Tiam ŝi estos edzino — ŝi, Evelino. Tiam oni traktos ŝin kun respekto. Ŝi ne estos traktota kiel ŝia patrino. Eĉ nun, kvankam ŝi havis pli ol dek naŭ jarojn, ŝi fojfoje sentis sin en danĝero de la perforto de sia patro. Ŝi sciis ke tio donis al ŝi palpitacion. Kiam ili estis kreskantaj, li neniam atakis ŝin kiel li atakis Henriĉjon kaj Erneston, ĉar ŝi estis knabino, sed lastatempe li komencis minaci ŝin kaj diri, kion li farus al ŝi, se li ne respektus ŝian mortan patrinon. Kaj nun ŝi havis neniun por protekti ŝin. Ernesto estis morta kaj Henriĉjo, kiu okupis sin pri preĝeja ornamado, estis preskaŭ ĉiam ie for en la kamparo. Krome la ĉiama kverelo pri mono sabatvespere eklacigis ŝin terure. Ŝi ĉiam donis sian tutan salajron — sep ŝilingojn — kaj Henriĉjo ĉiam sendis tiom, kiom li povis, sed la problemo estis akiri iom ajn da mono de ŝia patro. Li diris, ke ŝi malŝparis la monon, ke ŝi havis neniun kapon, ke li ne donos al ŝi sian pene lukritan monon por disĵeti en la stratoj, kaj multe plu, ĉar li kutime estis sufiĉe malbona dum la sabataj vesperoj. Finfine li emis doni al ŝi la monon kaj demandi, ĉu ŝi havis iun intencon aĉeti la dimanĉan manĝon. Tiam ŝi devis elkuri kiel eble plej rapide kaj butikumi, tenante sian nigran ledan monsaketon firme en sia mano dum ŝi kubutumis sian vojon tra la homamasoj kaj revenis hejmen malfrue sub sia ŝarĝo de provizoj. Ŝi pene laboris por bonteni la domon kaj fari, ke la du junaj infanoj, kiujn ŝi prizorgis, iru al lernejo regule kaj ricevu manĝojn regule. Estis malfacila laboro — malfacila vivo — sed nun kiam ŝi baldaŭ forlasontus ĝin, ŝi ne konsideris ĝin kiel tute nedezirindan vivon.

Ŝi baldaŭ esploros alian vivon kun Franĉjo. Franĉjo estis tre bonkora, vira, malferma. Ŝi veturos kun li per la nokta ŝipo por esti lia edzino kaj loĝi kun li en Bonaero, kie li havis domon atendantan ŝin. Kiel bone ŝi memoris la unuan fojon kiam ŝi vidis lin; li estis loĝanta en domo sur la ĉefa strato, kiun ŝi kutimis viziti. Tio ŝajnis kiel antaŭ kelkaj semajnoj. Li staris ĉe la ĝardena pordo, lia pinta ĉapo estis puŝita malantaŭen sur lia kapo kaj lia hararo taŭzita antaŭen super la vizaĝo bronza. Tiam ili ekkonis unu la alian. Li kutimis renkontiĝi kun ŝi ekster la butikoj ĉiuvespere kaj akompani ŝin hejmen. Li akompanis ŝin vidi La Bohemianinon kaj ŝi estis ravita dum ŝi sidis en nekonata parto de la teatro kun li. Li ŝategis muzikon kaj kantis iomete. Homoj sciis, ke ili amindumis unu la alian, kaj, kiam li kantis pri la ino kiu amas mariston, ŝi ĉiam sentis sin agrable konfuzata. Li kutimis nomi ŝin Popenjo por amuzo. Unue estis ekscito por ŝi havi ulon kaj tiam ŝi ekŝatis lin. Li rakontis pri foraj landoj. Li komencis kiel ferdeka knabo, lukranta pundon monate sur ŝipo de la linio Alano iranta al Kanado. Li diris al ŝi la nomojn de la ŝipoj, sur kiuj li estis, kaj la nomojn de la diversaj kompanioj. Li navigis tra la Magelana markolo kaj li rakontis al ŝi pri la teruraj patagonoj. Li surteriĝis en Bonaero, li diris, kaj venis al la malnova lando nur por ferio. Kompreneble, ŝia patro eksciis pri la amrilato kaj malpermesis ŝin iel ajn paroli al li.

— Mi konas tiujn maristajn ulojn, — li diris.

Iun tagon li kverelis kun Franĉjo, kaj poste ŝi devis renkontiĝi kun sia amanto sekrete.

La vespero pliprofundiĝis en la avenuo. La blanko de du leteroj en ŝia sino malklariĝis. Unu estis al Henriĉjo; la alia estis al ŝia patro. Ernesto estis ŝia favorata, sed ŝi ŝatis ankaŭ Henriĉjon. Ŝia patro maljuniĝis lastatempe, ŝi rimarkis; li sentos la mankon de ŝi. Fojfoje li povis esti tre afabla. Antaŭ nelonge, kiam ŝi malsane devis ripozi, li voĉlegis al ŝi fantoman rakonton kaj rostis panon por ŝi ĉe la fajro. Alian tagon, kiam ilia patrino vivis, ili ĉiuj ekskursis piknike al la monteto Hoŭtho. Ŝi rememoris sian patron, kiu surmetis la kufon de ŝia patrino por ridigi la infanojn.

Ŝia tempo elĉerpiĝis, sed ŝi daŭre sidis ĉe la fenestro, apogante sian kapon kontraŭ la fenestraj kurtenoj, enspirante la odoron de polva kretono. Malsupre for en la avenuo ŝi povis aŭdi stratgurdon. Ŝi konis la arion. Strange ke ĝi venis tiun specifan nokton por memorigi ŝin pri la promeso al ŝia patrino, ŝia promeso prizorgi la hejmon kiel eble plej longe. Ŝi memoris la lastan nokton de la malsano de sia patrino; ŝi estis denove en tiu malgranda malluma ĉambro trans la koridoro kaj ekstere ŝi aŭdis melankolian arion de Italio. Al la gurdisto oni donis ses pencojn kaj ordonis foriri. Ŝi rememoris sian patron, pavanta reen en la malsanĉambron kaj diranta:

— Damnaj italoj! Venis ĉi tien!

Dum ŝi kontemplis, la kompatinda vizio de la vivo de ŝia patrino sorĉis la kernon de ŝia esteco — tiu vivo de ordinaraj oferoj ĉesanta en fina frenezo. Ŝi tremis, dum ŝi aŭdis denove la voĉon de sia patrino diranta daŭre kun stulta insisto:

Derevaun Seraun! Derevaun Seraun!

Ŝi ekstaris en subita impulso de teruro. Eskapi! Ŝi devas eskapi! Franĉjo savos ŝin. Li donos al ŝi vivon, eble ankaŭ amon. Sed ŝi volis vivi. Kial ŝi devas esti malfeliĉa? Ŝi rajtis esti feliĉa. Franĉjo tenos ŝin en siaj brakoj, volvos ŝin en siaj brakoj. Li savos ŝin.

Ŝi staris en la onda homamaso en la stacio ĉe la Norda Muro. Li tenis ŝian manon, kaj ŝi sciis ke li parolas al ŝi ion pri la vojaĝo denove kaj denove. La stacio estis plena de soldatoj kun brunaj bagaĝoj. Tra la larĝaj pordoj de la ŝirmejoj ŝi videtis la nigran mason de la ŝipo, kuŝanta ĉe la kaja muro, kun lumaj lukoj. Ŝi respondis nenion. Ŝi sentis sian vangon pala kaj malvarma kaj, el labirinto de aflikto, ŝi preĝpetis Dion gvidi ŝin, montri al ŝi ŝian devon. La ŝipo blovadis longan mornan fajfon en la nebulon. Se ŝi iros, morgaŭ ŝi estos en la maro kun Franĉjo, ŝipirante al Bonaero. Ilia vojaĝo estis pagita. Ĉu ŝi ankoraŭ povus retiri sin post ĉio, kion li faris por ŝi? Ŝia aflikto vekis naŭzon en ŝia korpo, kaj ŝi movadis siajn lipojn en silenta fervora preĝado.

Sonorilo bruis sur ŝian koron. Ŝi sentis lin tiri ŝian manon:

— Venu!

Ĉiuj maroj de la mondo spiralis ĉirkaŭ ŝia koro. Li tiris ŝin en ilin: li dronigos ŝin. Ŝi tenis per ambaŭ manoj la feran balustradon.

— Venu!

Ne! Ne! Ne! Ne eblis. Ŝiaj manoj tenis la feron en frenezo. Inter la maroj ŝi sendis krion de angoro.

— Evelino! Evenjo!

Li kuris trans la barilon kaj vokis ŝin, ke ŝi sekvu. Li estis krie ordonata iri antaŭen, sed li ankoraŭ vokis ŝin. Ŝi turnis al li sian blankan vizaĝon, pasiva, kiel sendefenda besto. Ŝiaj okuloj donis al li neniun signon de amo nek adiaŭo nek rekono.

Tradukis Russ Williams



Notoj redakti

Margareto Mario Alakoko (Marguerite Marie Alacoque, 1647–1690). Franca romkatolika monaĥino, viziulino, fondinto de la kulto Sankta Koro de Jesuo, akceptita de la romkatolika eklezio en 1765.

La Bohemianino. La plej konata opero (1843) de la irlanda komponisto kaj operkantisto Michael William Balfe (1808–1870). Ĝi estas konata ankaŭ kiel Ciganino.

… li kantis pri la ino kiu amas mariston … Probable temas pri Amikino de maristo de Charles Dibdin (1745–1814), angla komponisto kaj aktoro, aŭtoro de centoj da maristaj kanzonoj.

linio Alano (Allan Line). Ŝiplinio liganta Anglion kun Kanado kaj Usono.

monteto Hoŭtho (Hill of Howth). Nealta monto ĉe la Dublina Golfo.

Derevaun Seraun!. Ĉi tiuj irlandecaj vortoj estas malsame klarigataj de diversaj komentariistoj, ekzemple, "ĉiu plezuro finiĝas per doloro".

Pro ĉi tiu traduko Russ Williams iĝis laŭreato de Liro-2007 en la branĉo Traduka prozo. redakti

La Ondo de Esperanto. 2008. №6 (164).