HOROJ DE JUNIO. Carlos Pellicer.

Mi revenas al vi, solec’, akvo malplena,

akvo el miaj imagoj, tiom morta,

nubo el miaj vortoj, tiom dezerta,

nokto de la neeldirebla poezi’.

Pro vi la sama sango – via kaj mia-

rapidas al nenies animo ĉiam aperta.

Pro vi l’ angoro estas ombro de la pordo

kiu ne malfermiĝas nek nokte nek tage.

Daŭrigas la infanec’ en via karcer’, kaj la ludo

alterniganta mortojn kaj resurekciojn

vivas blinde de imag’ en imag’.

Blekas la vento, la suno kaj la vojaĝa mar’.

Miajn proprajn korojn mi manĝegas

kaj per la okuloj de l’ pejzaĝo ludas.

La voĉon al mi donis Junio,la mutan

muzikon por silentigi senton.

Nun Junio forportas kvazaŭ vento

la esperon plej dolĉa kaj vastega.

Mi eltiris el mia voĉo la puran rozon,

unika eterna rozo de l’ momento.

Amo ĝin ne prenis, ĝin forportis vento

kaj senutile ĝojiĝis la animo.

Unu jaro post la morto la fruktoj de mia

voĉo diris tiom ĉiutage

kaj tiom silente, ke dum kelkaj tagoj

vivis je la ombro de tiu kanto.

(Ĉi tie la voĉ’ rompiĝas kaj la timego

pro tiom da soleco plenigas la tagojn.)

Antaŭ jaro, Junio, vi nin vidis,

nekonatoj, kune, nur momente.

Alportu min al tiu momento diamanta

kiun vi post jaro igis tristan perlon.

La nokton mi pasigos ĉe la ĉielo

por la nubon elekti, la unuan

nubon eliranta el sonĝo, el ĉielo,

el maro, el penso, el la horo,

el la unika horo min atendanta.

Nubo de miaj vortoj, protekanta !

Tradukis Fabio Ruiz Ortega.