Interlingvao/Kompara gramatiko inter Interlingvao kaj Esperanto/Artikoloj

En Esperanto estas nur unu artikolo, la, kiu ne ŝanĝiĝas laŭ persono, nombro, aŭ genro.

  • la mano
  • la manoj
  • la kato
  • la katoj
  • la viro
  • la viroj
  • la virino
  • la virinoj

Ne estas nedifinita artikolo. Do kato kaj unu kato samsignifas.

En Interlingvao la difinita artikolo estas le, kaj nek ĝi ŝanĝiĝas laŭ persono, nombro, aŭ genro.

  • le mano = la mano
  • le manos = la manoj
  • le catto = la kato
  • le cattos = la katoj
  • le viro = la viro
  • le viros = la viroj
  • le femina = la virino (kp. feminismo)
  • le feminas = la virinoj

Sed ankaŭ estas nedifinita artikolo, kiu estas bezonata por signifi nur unu da substantivo:

  • un mano = mano, t.e. unu mano
  • un catto = kato, t.e. unu kato
  • un viro = viro, t.e. unu viro
  • un femina = virino, t.e. unu virino