Interlingvao/Kompara gramatiko inter Interlingvao kaj Esperanto/Substantivoj
Jen estas kelkaj sciindaj malsamaĵoj kaj similaĵoj inter substantivoj en Esperanto kaj Interlingvao.
En Esperanto preskaŭ ĉiuj substantivoj finiĝas per la litero o, kaj la plurnombro de substantivo formiĝas per la aldono de j.
- la amiko; la amikoj.
- la amikino; la amikinoj.
- la besto; la bestoj.
- la pilko; la pilkoj.
- la viro; la viroj.
- la virino; la virinoj.
- la turo; la turoj.
En Interlingvao, ununombra substantivo povas havi iun ajn finon, sed la granda plimulto finiĝas en a, o, e, l, n, aŭ r. La plurnombro preskaŭ universale finiĝas per la finaĵo s post vokalo kaj es post konsonanto. Se la fina konsonanto estas c, la c ŝanĝiĝas al ch antaŭ es.
- le amico, le amicos - la amiko; la amikoj.
- le amica, le amicas - la amikino; la amikinoj.
- le animal, le animales - la besto; la bestoj.
- le balla, le ballas - la pilko; la pilkoj.
- le viro, le viros - la viro; la viroj.
- le femina, le feminas - la virino; la virinoj.
- le turre, le turres - la turo; la turoj.
- le roc, le roches - (ŝako) la turo; la turoj.
En vortoj, kiuj finiĝas per -is, la -is ŝanĝiĝas al -es en la pluralo:
- le hypothesis, le hypotheses - la hipotezo; la hipotezoj.
- le synthesis, le syntheses - la sintezo; la sintezoj.
Estas ankaŭ en Interlingvao malmultaj neregulaj pluraloj, kiuj ĝenerale estas fremdaj:
- le test, le tests - la testo, la testoj (el la angla).
- le lied, le lieder - la lied (klasikmuzika voĉo-kaj-piana kanto), la lied-oj (el la germana).
- le addendum, le addenda - la aldonaĵo, la aldonaĵoj (el Latino).
Krome, estas kelkaj kunmetaĵoj, kiuj finiĝas per pluralaj elementoj, do ne havas distingeblan ununombran formon:
- un guardacostas, duo guardacostas - unu marborda gardistaro, du marbordaj gardistaroj
- un rompenuces, duo rompenuces - unu nuksrompilo, du nuksrompiloj
- un paracolpos, duo paracolpos - unu aŭtobufro, du aŭtobufroj
Kazoj
redaktiEn Esperanto estas du kazoj, la nominativo kaj la akuzativo. La akuzativo formiĝas per aldono de la litero n.
- La viro ĵetas la pilkon.
- La virino havas amikinojn.
Prepozicioj estas uzataj por formi la aliajn kazojn.
- La amiko de la virino.
- La pilko de la amikino.
- Virino kun viro.
- La viro ĵetas la pilkon al virino.
- La amikino ĵetas la pilkon por la virino.
En Interlingvao ne ekzistas akuzativa finaĵo; oni uzas vortordon por determini la rektan objekton de verbo.
- Le viro jecta le balla. - La viro ĵetas la pilkon.
- Le femina habe amicas. - La virino havas amikinojn.
Sed kiel en Esperanto, la aliaj kazoj formiĝas per prepozicioj.
- Le amico de le femina. - La amiko de la virino.
- Le balla de le amica. - La pilko de la amikino.
- Un femina con un viro. - Virino kun viro.
- Le viro jecta le balla a un femina. - La viro ĵetas la pilkon al virino.
- Le amica jecta le balla pro le femina. - La amikino ĵetas la pilkon por la virino.