- Programoj en la retejo de Jurij Finkel - plej utilaj ĉi tie nun estas "Ek!", kiu ebligas tajpi la ĉapelitajn literojn en Vindozo, kaj Vindoza tekstoredaktilo "UniRed", kiu povas transformi sugoratan tekston en la ĉapelitan.
- Kukolo - interreta serĉilo kun x-tajpo, fleksio de Esperantaj vortoj.
- Programo eSpeak - bona programo por voĉigi tekston, kiu apogas ankaŭ Esperanton.
- Sintezavoĉa softvaro - softvaro ESPTAPI por voĉlegi Esperantan tekston en Vindozo.
- Festivalo - Esperanta priskribo de tiu parolsinteza sistemo por Linuksaj sistemoj.
- Makrooj por tajpi Esperante en OpenOffice.org.
- OpenOffice.org en Esperanto.
- Komputilaĵoj ĉe Esperanto Freiburg - diversaj programoj por Vindozo kaj Linukso.
- Kelkaj helpindikoj por uzi Esperanton sub Linukso.
- Tungutorg - servo, kiu aŭtomate tradukas inter Esperanto, la angla, la dana kaj la islanda.
- Kelkaj programoj, tradukitaj Esperanten.
- Mice 1.2 - tradukilo el la angla Esperanten.
- Biblioteko de programoj por Linukso. Ankaŭ programoj por poŝkomputilo Psion.
- Kelkaj programetoj de Gary Mickle, precipe por DOS.
- Ĝavaskripta Krucenigmo - E-traduko de programo por krei krucenigmojn.
- Grafikilo 7 - simpla grafika programo.
- Eksperimenta Gramatikilo - programo por analizi strukturon de Esperanta frazo. Ankaŭ haveblas laŭ alternativa adreso.
- Ludprogramoj ĉe Eldonejo Christian Bertin - por sudokoj kaj similaj ludoj.
- Klavar-konvertilo - reta konvertilo de E-tekstoj inter diversaj surogataj metodoj.
- Programo por aŭtomate ĉapeligi literojn.
- Instalaĵoj por E-tajpado en MS Word kaj aliaj programoj.
- Kiel paroligi komputilon Esperante - instrukcio pri instalado de voĉsinteza programo Parolu kiel aldono al FajroVulpo. Vd. ankaŭ Yahoo-grupon Parolu.
- Esperanta traduko de Skajpa administrilo Pamela.
- Terres du Ciel - "libera softvaro por serĉado kaj videbligo de asteroidaj orbitoj".
- Unikodo kaj Vindozo - mallonga instrukcio, kiel tajpi Unikode sub Vindozo.
- FTP-arkivo kun diversaj programoj en Esperanto.
- Paĝo kun diversaj programoj, precipe ludaj.
- Programoj en la retejo de Cindy McKee - Esperantigitaj OpenOffice kaj WordPress.
- Oficiala paĝo de la Esperanta versio de WordPress.
- Esperanto en Dua Vivo - informo pri Esperantaj eventoj en virtuala medio Dua Vivo. Vd. ankaŭ blogon Esperantujo en Dua Vivo.
- Informo pri instalado de voĉbabililo Paltalk.
- MP3 & ID3 priskriboj - naciaj kodpaĝoj, Unikodo ktp.
- Konvertilo - reta konvertilo por Nova-Help Alfabeto.
- Programoj en la hungara, la angla kaj Esperanto.
- Senkosta softvaro por Esperantistoj - ilo por tajpi la ĉapelitajn literojn kaj teksta redaktilo.
- Esperantilo - "programo por redaktado de tekstoj kun specialaj Esperantaj funkcioj, ortografia kaj gramatika korektiloj kaj maŝina tradukado".
- Programoj en la paĝo de Dominik Cornice.
- Andreas Kück. La skribado de Esperanto per Vindoza komputilo kaj interrete.
- Programoj kaj tekstdosieroj por la poŝkomputiloj CASIO PV-S460 kaj PV-S660.
- Liberaprogramaro.net - retejo de komunumo, kiu okupiĝas pri kreado de liberaj programoj, uzante Esperanton.
- Eozilla - programoj de la komunumo Mozilla en Esperanto.
- Esperanta traduko de libera arkivilo 7-zip.
- Apertium - reta tradukilo inter multaj lingvoj, inklude Esperanton.
- Instrukcio pri libera sonregistrilo kaj sonredaktulo Audacity.
- PanImages - serĉilo de bildoj en la reto laŭ ŝlosilvortoj en multaj lingvoj, inklude Esperanton.
- Pri iPhone en Esperanto - retejo pri diversaj aferoj, ligitaj kun iPhone.
- Kelkaj elŝutoj - programoj por arkivado kaj retpoŝto.
- Akcentigi rusan tekston - reta servo, kiu montras akcentojn en rusa teksto (ne ĉiam funkcias ĝuste, sed povas esti utila por lerni la lingvon).
- Debian - Esperanta paĝo de libera mastruma sistemo Debian.
- Esperanto Toolbar 0.8 por FajroVulpo. Ankaŭ laŭ alia adreso.
- Helpo pri riĉa redaktilo - informo pri la HTML-redaktilo de WordPress.
- Skribilo - programo por krei dokumentojn. Ĝi ne estas Esperanta, sed ĝia nomo estas prenita el Esperanto.
- Tone - programo, kiu ebligas verki muzikon per ordinaraj literoj.
- Disa Adresaro - projekto, kiu celas "disponigi rete alireblan programaron por prizorgi diversajn administrajn taskojn de la asociaro esperantlingva".
- Programo por trovi similajn bildojn fare de Sergej Osipov.