Kategorio:Biblioteko
Bonvenon al la biblioteko de Vikilibroj.
Ĉiuj libroj estas alireblaj de ĉi tie, tamen la libroĝermoj troviĝas aliloke.
La libroj troviĝas en kategorioj ankaŭ nomitaj klasoj. La klasoj estas difinitaj laŭ klasifika kodo[1].
Kiel videblas ĉi-sube ĉiu klaso havas du nomojn: mallongan (ekz. udk:0) kaj
longan nomon (ekz. SCIENCO KAJ KONO. ORGANIZO. KOMPUTADO. INFORMADO. BIBLIOTEKOLOGIO. INSTITUCIOJ. PUBLIKAĴOJ).
Ĉiuj nomoj estas litere kopiitaj el la udk-retejo.
Por aliri la bibliotekon sufiĉas alklaki intuicie la longajn nomojn. Ĉiam vi povas simple reiri al la komenco de la biblioteko.
Ne zorgu pri la kodoj: ne necesas koni kiun ajn kodon por retumi tra la biblioteko. Nur necesas legi la longajn nomojn.
Certiĝu ke post nelonge vi retumos facile tra la tuta biblioteko!
Libro kun iu klasifika kodo troviĝas en responda klaso kaj eble ankaŭ en kelkaj aliaj klasoj.
Ene de ĉiu klaso la libroj estas ordigitaj laŭ klasifika kodo.
Cetere la klasifika sistemo udk estas ankaŭ uzata de la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB.
Indiko: Eventuale vi povus kelkfoje konsulti la indekson ĉe STEB.
Fontoj
redakti- ↑ La tuta bibliotek-strukturo estas pruntita el la udk-retejo laŭ permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0.