Klasika Latina/Ĉapitro Du
(Alidirektita el Klasika Latina:Ĉapitro Du)
Videt, vident; akuzativo
redaktividet
redaktiLa vorto "videt" signifas li/ŝi/ĝi/oni vidas. Oni uzas tiun formon de la verbo se la gramatika persono estas tria, kaj la nombro estas singulara. Ekzemple:
- Claudius videt (Klaŭdio vidas)
- Nero amat (Nero amas)
- Gaius it (Gajo iras)
- Tempus fugit (la tempo fuĝas)
vident
redaktiSed, se la persono estas tria kaj la nombro estas plurala (t.e. pli ol unu), oni uzas la formon "vident"
- Claudius et Nero vident (Klaudio kaj Nero vidas)
- Nero et mus amant (Nero kaj la muso amas)
Ĝenerale, la formo de la 3-a p estas kiel la 3-a s kun "nt" anstataŭ "t"
akuzativo
redaktiLa uzo de la akuzativo estas tre same en la latina kaj la esperanta.
- Claudium - Klaŭdion
- Mariam - Marion
- Neronem - Neron